Выбрать главу

Oni postlasis Balinon por gvati la gardiston kaj la serviston, ordonante, ke li alarmu la aliajn se tiuj vekigxus. La aliaj iris al la proksima kelo, kie trovigxis la klappordo. Ili ne devis malsxpari tempon. Post nelonge Bilbo konsciis, ke kelkaj elfoj devis veni malsupren por helpi la cxefserviston sxovi la malplenajn barelojn tra la pordoj en la rivereton. La bareloj jam staris lauxvice falopretaj meze de la planko. Kelkaj el ili estis vinbareloj, kaj tiuj ne tauxgis cxar oni ne povus malfermi iliajn kovrilojn senbrue, kaj ankaux oni ne povus refermi ilin sekure. Sed apud tiuj, pluraj pli tauxge servis por alporti buteron, pomojn kaj diversajn varojn al la regxa palaco.

Ili baldaux trovis dek tri barelojn, suficxe grandaj por porti unu gnomon. Fakte, kelkaj estis tro vastaj, kaj engrimpinte la gnomoj timis pro sxanceligxo kaj balancigxo dum la vojagxo, kvankam Bilbo klopodis trovi pajlon kaj sxtofon por enpaki ilin tiel komforte, kiel li rapide povis. Fine dek du gnomoj estis stivitaj. Torino kauxzis multe da malfacilajxoj, tordigxante kaj turnigxante en sia kuvo, kiel granda hundo en malgranda hundejo, dum Balino venante lastavice pedantis pri aerotruoj pretendante ke li sufokigxis, ecx antaux ol lia kovrilo estis fermita. Bilbo strecxe provis sxtopi la fendojn, kiuj trovigxis sur la barelaj flankoj, kaj fiksis la kovrilojn kiel eble plej sekure. Kaj nun li restis denove sola, kurante tien kaj reen finpretigante la pakadon kaj esperante neoptimisme, ke li suficxe faris por sukcesigi sian planon.

Kaj lia preparado gxustatempis. Unu-du minutojn post kiam la kovrilo de Balino fermigxis, venis vocxa bruado kaj luma flagrado. Aro da elfoj venis ridante kaj parolante en la kelon kantante kanterojn. Ili jxus forlasis grandan gajan festenon en unu el la haloj, kaj intencis retroiri kiel eble plej rapide.

— Kien forvagis la maljuna Galiono, la cxefservisto? — diris unu. — Mi ne vidis lin cxe la bankeda tablo cxi-vespere. Li devas posteni nun por montri al ni la farendajn taskojn.

— Mi malkontentos, se tiu maldiligenta oldulo malfruos, — diris alia. — Mi ne deziras malsxpari tempon cxi-sube, dum la kantoj kantigxas!

— Ha ha! — iu kriis. — Jen tiu langvora fripono kun la kapo en trinkpoto! Li arangxis privatan festenon kun sia amiko kapitano.

— SXancelu lin! Veku lin! — kriis la aliaj senpacience. Galiono ne sxatis vekigxi pro sxancelado kaj ne toleris mokadon.

— Vi estas cxiuj malfruaj, — li grumblis, — mi atendis longe cxi-sube, dum vi trinkis kaj festenis, forgesinte viajn taskojn. Ne estas surprize, ke mi ekdormis pro lacigxo!

— Ne estas surprize, — ili diris, — kiam la klarigo staras pli gxuste antaux vi en trinkpoto! Gustumigu al ni vian dormigan vinon antaux nia laboro! Ne necesas veki la sxlosiston tie. Li evidente jam fintrinkis sian porcion!

Ili do trinkis po unu glaso kaj tuj farigxis tre ebriaj. Sed ili ne farigxis senspritaj.

— SXparu nin, Galiono! — kriis iuj. — Vi komencis trinki tre frue kaj konfuzis vian menson! Vi pretigis cxi tie plenajn barelojn anstataux malplenajn, se oni jugxas ilin lauxpeze!

— Dauxrigu la laboron! — gruntis la cxefservisto. — Pigruloj ne povas pesi precize. Tiuj ja estas la solaj forjxetendaj bareloj. Do ek al mia ordono!

— Nu bone, bone! — ili respondis, rulante la barelojn gxis la aperturo. — Estos via kulpo do, se la plenaj butertinoj de l’ regxo kaj liaj plej bonaj vinoj forsxovigxus en la riveron, por ke la laganoj bankedu senpage!

Ruligxu plu — ruligxu plu, ruligxadu laux la tru’! Jaj, ruk! Tra la klap! Suben ili, plauxda frap’!

Tiel ili kantis, kiam la unuaj kaj sekvantaj bareloj ruligxis gxis la malluma brecxo kaj falis longe malsupren en la fridan akvon. Kelkaj bareloj vere estis malplenaj, aliaj estis kuvoj entenantaj nete pakitajn gnomojn, sed cxiuj subeniris unu post la alia, skuigxante kaj balancigxante, plauxde frapante unu la alian, frakasante la akvon, kunpremigxante kontraux la tunelajn murojn, koliziante kaj karambolante laux la rivera fluo.

GXuste tiam Bilbo konstatis miskalkulon en sia plano. Vi supozeble jam antauxvidis tion kaj priridis lin, sed mi dubas, ke vi atingus pli ol duonon de l’ plano, se vi anstatauxus lin. Kompreneble li ne kasxis sin en sia propra barelo, kaj restis neniu por enpaki lin, ecx se tiu disponus tempon! CXi-foje li certis, ke li perdus siajn amikojn (el kiuj preskaux cxiuj jam malaperis tra l’ klappordo) kaj ke li forlasigxus restante por cxiam rompsxtelisto funde de l’ elfaj kavemoj. CXar ecx se li tuj eskapus el la supraj pordoj, li neniel povus retrovi la gnomojn. Li ne sciis kiel direkti sin al la barela kolektejo. Kaj li demandis sin, kio okazus al la aliaj ekstere, cxar li ne havis tempon klarigi al la gnomoj pri siaj eltrovoj aux pri siaj intencoj, post kiam ili eliros la arbaron.

Dum tiuj pensoj okupis lian menson, la elfoj ekkantis gaje cxirkaux la rivera pordo. Kelkaj jam iris por hisi la sxnurojn, levante la barokradon por lasi la barelojn forflosi laux la akvofluo.

Laux malhela flu’ rapida reen al la land’ konita! Lasu cxi subterajn rondojn, lasu krutajn nordajn montojn, kie boskoj malprecizaj klinas sin en ombroj grizaj! Flosu trans arbara reto al la flustro de venteto, preter la fragmitoj, junkoj, preter marcxaj kanotrunkoj, tra la blanka nebulfumo sur laget’ en noktmallumo! Sekvu, kien saltas stelo sur deklivo de l’ cxielo; celu, kiam taga lumo venas al river’ kaj humo, suden for! Kaj suden for! Al sunlumo de l’ auxror’, al herbejaj kampolimoj, kie pasxtas sin bovinoj; al gxardenoj surmontetaj, kie beroj igxas pretaj sub la sun’ en taga glor’! Suden for! Suden for! Laux malhela flu’ rapida reen al la land’ konita!

Nun la lasta barelo ruligxis gxis la aperturo! Malespere kaj elcxerpinte siajn ideojn, la kompatinda eta Bilbo alkrocxigxis al gxi kaj forpusxigxis trans la randon. Li falis suben kaj enplauxdis la malluman fridan akvon mergigxante malsupre de l’ barelo.

Li venis surfacen sputante kaj tenajlante la lignan barelfundon kiel rato, sed malgraux cxiuj provoj li ne povis grimpi supren. CXiam kiam li provis, la barelo ruligxis kaj replongxigis lin. GXi estis malplena kaj flosis kiel korko. Kaj kvankam liajn orelojn plenigis akvo, li auxdis la elfan kantadon en la superaj keloj. Tiam la klappordo klakfermigxis subite, kaj iliaj vocxoj forfadis. Li nun flosis sole en tunelo da glacia akvo — tute sole, cxar kunuloj ne povas helpi, dum ili estas pakitaj en bareloj.

Post nelonge aperis griza brilo en la mallumo antaux li. Li auxdis la antauxan barokradon knari, dum oni levis gxin, kaj li trovigxis en amaso da balancigxantaj kaj bobenantaj bareloj, baraktantaj por subpasi tra la elireja arkajxo kaj forflosi laux la fluanta rivero. Li nur bonsxance evitis vundigxon pro pusxoj kaj batoj, sed fine la kunpremita barelaro disigxis, kaj unu barelo post la alia flosis sub la sxtonan arkajxon. Tiam li vidis, ke estus fine neutile rajdi supre de sia barelo, ecx se li sukcesus tion fari, cxar ne estis spaco — ecx por hobito — inter gxia supro kaj la klinigxanta plafono, kie trovigxis la elirejo.

Ili eliris el la tunelo sub arbaraj brancxoj ambauxborde de la rivero. Bilbo demandis sin, kion sentis la gnomoj kaj scivolis, 6u akvo jam eniris la kuvojn. Kelkaj bareloj flosis apude en la mallumo kaj sxajnis sinki pli profunde. Bilbo divenis, ke ene de tiuj trovigxis la gnomoj.

“Mi esperas, ke mi fermis la kovrilojn suficxe strikte!” — li pensis, sed post nelonge li tro bezonis zorgi pri si por okupigxi pri la gnomoj. Li sukcese gardis sian kapon superakve, sed li tremis pro malvarmo, kaj demandis al si cxu li mortus se lia bonsxanco ne revenus, kaj cxu li devus riski plongxi kaj nagxi gxis la rivera bordo.