Выбрать главу

La bonsxanco ja revenis post kelka tempo: la kirligxanta akvofluo albordigis kelkajn barelojn je unu loko, kaj tie dum suficxe longa tempo ilin blokis iu nevidebla arbradiko. Tiam Bilbo profitis la okazon por surgrimpi sian barelon, dum alia firme haltigis gxin. Li rampis supren kiel dronanta rato kaj kusxis supre por ekvilibrigi sin kiel eble plej bone. La brizo priblovis lin fride sed li preferis gxin al la akvo, kaj li esperis, ke li ne defalos, kiam la barelflosado rekomencigxos.

Baldaux poste la bareloj liberigxis denove, serpentante kaj slalomante laux la rivero, sekvante la pli fortan fluon. Tiam la vojagxo igxis pli malfacila supre de la barelo, kiel li ja antauxtimis, sed li iel ne falis, kvankam li estis terure malkomforta. Felicxe, li estis tre malpeza, la barelo estis granda kaj ankaux iom da ekvilibriga akvo helpe likis en gxin. Tamen la vojagxo similis malfacilan promenon senbridan kaj senpiedingan sur poneo, kiu deziris ruligxi surtere.

Tiumaniere sinjoro Baginzo fine alvenis lokon, kie la arboj igxis maldikaj ambauxflanke. Inter tiuj li povis vidi palan matenigxan cxielon. La malhela rivero subite plilargxigxis, kaj tie enfluis en la grandan Arbaran Riveron, kiu hastis de la regxpalaca pordego. La malluman suprajxon de l’ akvo ne plu sxirmis la arbaro, kaj sur gxia glata surfaco dancis kaj disigxis nebulaj kaj stelaj reflektoj. Tiam la rapida Arbara Rivero balais pluen la barelaron gxis la norda bordo, kie gxi eroziis largxan golfon. Tie vidigxis sxtoneta strando sub alta bordo limigita je la orienta flanko de kruta roka breto. Sur la plagxon albordigxis la plimulto de la bareloj, kvankam kelkaj plueniris kaj skuigxis kontraux la sxtonan gxeton.

Homoj vacxis de sur la bordoj. Ili rapide haltigis kaj kunpusxis la barelojn per hokstangoj al la malprofundajxo, kaj post kiam ili nombris ilin, ili kunligis ilin per sxnuro kaj lasis ilin gxismatene. La kompatindaj gnomoj! Bilbo ne tro malbone statis nun. Li glitis de sur sia barelo kaj vadis gxis la bordo. Li tiam kasxe aliris kelkajn kabanojn, kiuj estis videblaj de sur la akvobordo. Li efektive ne plu hezitis sxteli mangxon senpermese, se prezentigxis okazo, cxar li devis tion fari dum kelka tempo. Kaj li nun sciis, ke malsato estis grava afero kaj ne temis pri gxentila interesigxo pri frandajxoj en plenproviza mangxosxranko. Li ankaux ekvidis fajron inter la arboj, kaj tio allogis lin, cxar liaj vestajxoj estis tre malsekaj kaj glacie gluigxis al lia korpo.

Oni nun ne bezonas rakonti cxion pri tiu nokto, cxar ni alvenis la finon de la vojagxo orienten kaj atingis la komencigxon de la plej granda aventuro, kaj ni do devos hasti. Kompreneble helpe de sia magia ringo li unue sukcese sxteliris, sed fine liaj malsekaj piedspuroj kaj flakoj, postlasitaj kiam li sidigxis en diversaj lokoj, malkasxigis lin. Kaj li ankaux komencis snufi, kaj kiam li klopodis kasxi sin, liaj fusxe subpremitaj ternoj auxdigis lin eksplode. Post nelonge, cxiu riverborda vilagxano sercxis lin, sed Bilbo kasxis sin en la arbaro kun pano, leda vinbotelo kaj pastecxo, kiuj ne apartenis al li. Li devis tranokti malseke kaj longe for de fajro, sed la botelo komfortigis lin, kaj li ekdormis iomete sur seka foliaro, kvankam la jaro auxtunigxis kaj la aero igxis frosta.

Li revekigxis pro lauxta terno. La mateno jam grizis, kaj gaja ekscitigxo auxdigxis de sur la rivera bordo. La riverbordanoj fabrikis grandan ligitan floson da bareloj, kaj la elfaj flosistoj komencis stiri gxin lauxflue al Lagurbo. Bilbo ternis denove. Li ne plu estis malseka, sed sentis sin tre malvarma. Li kuris tiel rapide, kiel liaj lamantaj kruroj povis porti lin gxisborden, kaj dum la konfuzo li surgrimpis la barelaron nerimarkite. Bonsxance la suno ne brilis tiumomente por jxeti maloportunan ombron, kaj li felicxe ne ternis dumkelka tempo.

La stangoj plongxis profunde. La elfoj staris en la malprofundajxoj sxovante kaj pusxante. La bareloj nun kunligitaj krakis kaj knaris.

— Jen peza sxargxo, — kelkaj grumblis. — Kelkaj sxajne flosas tro profunde. Estas certe, ke ili ne estas malplenaj. Se ili estus alvenintaj tage, ni nepre estus rigardintaj la enhavon.

— Mankas tempo nun! — diris la flosisto. — Forpusxu la boaton! Kaj fine la bareloj forpusxigxis, unue malrapide, gxis ili preterpasis la rokan gxeton, kie aliaj elfoj staris por forpusxi ilin per longaj stangoj, kaj tiam ili rapidigxis en la fortan fluon, kaj forveturis longe laux la rivero gxis la Lago.

La gnomoj eskapis la regxajn kelkarcerojn kaj trapasis la arbaron, sed cxu vivaj aux mortaj ne estis certe.

10. Varma bonveno

La tago igxis pli hela kaj varma dum ili flosis pluen. Post kelka tempo la rivero cxirkauxis altan teramason cxe la maldekstra bordo. La forta fluo plauxdadis kaj ondolekis la klifon sub gxia rokoza rando. Subite la klifo malaperis. La bordoj malaltigxis. La arbaro finigxis. Tiam Bilbo klare vidis, kie ili trovigxis.

Vastaj landoj etendigxis cxirkaux li sorbante la riveron, kiu disigxis en centojn da akvofluoj serpente vagantaj aux haltantaj en marcxoj kaj lagetoj cxirkauxitaj de insuloj. Sed la centra fluo dauxrigis pluen. Kaj tre malproksime kun sia malhela kaj kapeca pinto, duonkasxita de sxirita nebulo kauxris la Monto! GXiaj nord-orientaj najbaroj kaj la kadukaj landoj kiuj ligis ilin al gxi ne videblis. GXi staris sola gvatante la marcxojn gxis la arbaro. La Soleca Monto! Bilbo venis de longe for kaj multe aventuris por vidi gxin, kaj nun gxia aspekto tute ne placxis al li.

Dume li auxskultis la parolojn de la flosistoj kaj provis kunmeti la informerojn, kiujn ili hazarde diris. Li baldaux lernis, ke li estis bonsxanca por alveni lokon de kie la Monto videblas, ecx de tiu distanco. La enkarcerigo estis teda kaj li nun sentis sin tre malkomforta sen paroli pri la kompatindaj gnomoj, kiuj ruligxis sube. Tamen li konstatis, ke ili ja estis pli bonsxancaj, ol li antauxe divenis. La elfoj multe parolis pri komerco ambauxdirekte de l’ akvofluo, pri la densa rivera trafiko, cxar la vojoj de la oriento al Mornarbaro malaperis aux ne plu uzigxis, kaj ankaux pri la kvereloj inter la laganoj kaj la arbaraj elfoj pri rivera konservado kaj borda riparado. Tiu regiono sxangxigxis multe depost kiam la gnomoj forlasis la Monton. Tiun epokon la homoj nur memoris kiel antikvan tradicion. Kaj la lando sxangxigxis ankaux lastatempe, depost kiam Gandalfo estis cxi tie. Inundoj kaj pluvegoj sxveligis la orientajn riverojn, kaj okazis unu du sismoj, pri kiuj ili emis kulpigi la drakon — aludante lin precipe per blasfemoj kaj misauxguraj kapsignoj direkte al la Monto. La marcxoj kaj flakoj disvastigxis cxiudirekten. Malaperis padoj, kaj ankaux pluraj rajdantoj kaj vojagxantoj, se ili provis trovi la perditajn vojojn. La elfa vojo tra la Arbaro, kiun ili sekvis laux la konsiloj de Beorno, nun estis nezorgata en forlasita loko oriente de l’ arbara rando. La rivero prezentis nun la nuran sekuran vojon inter la nordaj arbaraj limoj gxis la foraj montaj ombrolandoj, kaj la rivero estis gardata de la arbara elfregxo.

Oni do vidas, ke Bilbo kondukis ilin laux la sola sekura vojo. Eble komfortigus la malvarme tremantan sinjoron Baginzo la fakto, ke Gandalfo sciis pri ili en fora lando, kaj multe konsternigxis ordigante siajn aliajn aferojn (kiuj ne rilatas al nia rakonto) kaj pretigante sin por sercxi asistocele la kunularon de Torino. Sed Bilbo ne sciis tion.

Li nur sciis, ke la rivero sxajne dauxras senfine, ke li treege malsatis, malvarmumis nazsxtopite kaj ne sxatis, ke la Monto severmiene minacis lin dum li proksimigxis al gxi. Post kelka tempo tamen la rivero kurbigxis suden kaj la Monto revelkis, kaj fine la bordoj farigxis pli rokozaj, la rivero kunpremis cxiujn siajn vagantajn akvojn kaj kurente kurigis ilin rapide antauxen.

La suno jam subiris, kiam la arbara rivero svingis sin orienten denove kaj hastis en la Longan Lagon. Tie largxe apertis la laga busxo flankita de du rokaj klifecaj remparoj, kies bordojn kovris sxtonetoj. La Longa Lago! Li neniam imagis ke akvo, kiu ne estas maro, povas tiel largxe etendigxi. GXi estis tiel vasta, ke la ambauxflankaj bordoj sxajnis tre malproksime malgrandaj, kaj gxi estis tiel longa, ke gxia norda fino direkte al la Monto entute ne videblis. Nur memorante la mapon Bilbo sciis, ke tie supre, kie la Granda Ursino jam briletis, la Rivero Rapida venas gxis la lago cxe Dalo, kaj kun la Arbara Rivero kunfluigas siajn profundajn akvojn, kie antaux longe profunde sulkis vasta sxtona valo. CXe la suda bordo la duoble plenaj akvoj versxigxas super altajn akvofalojn kaj haste forkuras al fremdaj landoj. En la kvieta vespera aero, oni povis auxdi la akvofalojn bruadi tondre en la fora malproksimo.