Выбрать главу

Ne longe for de la arbara riverbusxo trovigxis la stranga urbo, pri kiu Bilbo auxdis la elfojn paroli en la regxaj keloj. GXi ne konstruigxis sur la strando, kvankam kelkaj kabanoj kaj aliaj konstruajxoj trovigxis tie. GXi staris super la lago, kaj kontraux la kirligxanta rivera fluo defendis gxin roka eskarpo, kiu kreis kvietan golfon. Granda ponto el ligno transiris al formike laboranta ligna urbo konstruita sur enormaj arbaraj fostoj. Ne temis pri elfa urbo, sed pri logxloko de homoj kiuj ankoraux kuragxis vivi sub la ombro de la dista drakomonto. Ili ankoraux profitis la komercon, kiu trapasis la akvofalojn gxis la urbo de la granda suda rivero. Sed en praaj epokoj, kiam Dalo en la Nordo estis ricxa kaj floranta, ili estis prosperaj kaj potencaj posedante sur la lago sxipojn plenajn da oro kaj ekipitajn de kirasitaj soldatoj. Tiuepoke oni plenumis militojn kaj aliajn entreprenojn, kiuj nun farigxis nur legendoj. La putrigxintaj kadukajxoj de la malnova urbo ankoraux vidigxis sur la strandoj, kiam la akvoj sinkis pro senpluvo.

Sed homoj memoris malmulte pri tiu epoko, kvankam iuj kantis la malnovajn kantojn pri la gnomaj Regxoj sub la Monto, Troro kaj Traino de la Durina gento, pri la draka invado kaj la ruinigxo de l’ mastroj de Dalo. Kelkaj ankaux kantis pri la auxgurita reveno de Troro kaj Traino, kiam la riveroj refluos orplene tra la montopordoj, kaj kantoj kaj ridoj reversxigxos sur la tutan landon. Sed tiu agrabla legendo ne tusxis ilian cxiutagan laboron.

Tuj kiam la barela floso vidigxis, boatoj eknavigis de inter la urbaj fostoj, kaj vocxoj vokis al la stiristoj. Tiam oni jxetis sxnurojn kaj elakvigis remilojn, kaj baldaux la barelaro eliris el la fluo de la Arbara Rivero kaj trenigxis cxirkaux la rokan eskarpon al la golfeto de Lagurbo. Tie oni surbordigis gxin antaux la granda ponto. Homoj de l’ sudo estis baldaux venontaj por forporti kelkajn barelojn kaj por meti varojn en la aliajn, kiujn oni alportis por reveni laux la rivero al la palaco de l’ arbaraj elfoj. Dume la bareloj ondante flosis, kaj la elfaj vojagxantoj kaj flosistoj iris festeni al Lagurbo.

Ili surprizigxus, se ili vidus tion, kio okazis sur la laga bordo post kiam ili foriris kaj la noktaj ombroj nigrigxis. Unue Bilbo liberigis barelon, pusxis gxin surborden kaj malfermis gxin. El gxi venis plendoj kaj poste tre malkontenta gnomo. Lia malpura barbo plektigxis kun malsekaj pajleroj. Li estis tiel dolorplena kaj rigida, sxancelita kaj kontuzita, ke li apenaux sukcesis ekstari kaj stumble pasxi tra la malprofunda akvo por kusxigxi sur la strandon plorgxemante. Li aspektis malsata kiel katenita hundo forgesita dum semajno. Estis Torino, sed ani povus rekoni lin nur per lia ora cxeno, la helblua koloro de lia nun cxifonita kapucxo, kaj ties argxenta sed nun senbriligita kvasto. Oni devis atendi longan tempon, antaux ol li denove kondutis sin gxentile kun la hobito.

— Nu, cxu vi estas viva aux morta? — demandis Bilbo kolere. Li eble forgesis, ke dum la vojagxo li mangxis almenaux unufoje pli ol la gnomoj, povis movi siajn brakojn kaj krurojn libere, kaj havis pli ol suficxan porcion da fresxa aero. — CXu vi ankoraux estas kaptito, aux cxu vi estas libera? Se vi deziras mangxi kaj se vi volas ankoraux dauxrigi tiun cxi idiotan aventuron — gxi ja estas la via, sed ne la mia — vi devus frapi viajn brakojn, froti viajn krurojn kaj helpi min eligi la aliajn, dum restas sxanco!

Torino vidis kompreneble, ke Bilbo pravis, kaj post pliaj plendoj li levigxis kaj helpis la hobiton kiel eble plej bone. En la mallumo kaj fusxante en la frida akvo, ili klopodis tre malfacile kaj malagrable trovi la gxustajn barelojn. Frapante la eksterojn kaj vokante, ili nur malkovris, ke ses gnomoj kapablis respondi. Ili malpakis ilin kaj helpis ilin atingi la lagobordon, kie tiuj sidigxis aux kusxis, lamentante kaj plorante. Ili estis tiel malsekaj, kontuzitaj kaj kramfozaj, ke ili nek konstatis sian liberigxon, nek povis esti dankemaj.

Dvalino kaj Balino estis la plej malkontentaj, kaj oni ne povis peti, ke ili helpu. Bifuro kaj Bofuro estis malpli balancitaj kaj malsekaj, sed ili simple kusxis kaj nenion faris. Filio kaj Kilio tamen estis junaj (almenaux relative por gnomoj), kaj ankaux estis pli zorge pakitaj en malpli grandaj bareloj kun multe da pajlo. Ili eliris pli malpli kun ridetoj, unu du kontuzoj kaj portempa rigideco, kiu baldaux forvelkis.

— Mi esperas neniam plu flari pomojn! — diris Filio. — Mia kuvo estis pombarelo. Estas frenezige senti cxiam pomodoron, kiam oni ne povas movigxi, kiam oni estas malvarma kaj nauxze malsata. Mi povus mangxi ion ajn en la vasta mondo cxi-momente, sed ne pomon!

Kiam Filio kaj Kilio volonte helpis, Torino kaj Bilbo fine malkovris la mankantajn grupanojn, kaj eligis ilin. La kompatinda grasa Bomburo ankoraux dormis aux estis senkonscia. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino estis inunditaj kaj sxajnis nur duonvivaj. Oni devis porti ilin unu post la alia kaj kusxigi ilin sur la strandon.

— Nu jen ni! — diris Torino. — Kaj mi supozas, ke ni devus danki nian bonan fortunon kaj sinjoron Baginzo. Mi certas, ke li rajtas atendi nian dankemon, kvankam mi preferus nur, se li estus elektinta pli komfortan vojagxon. Tamen, ni estas — denove — je via servo, sinjoro Baginzo. Sendube ni estos pli dece gxentilaj, kiam ni mangxos kaj ripozis iom. Sed nun, kion fari?

— Mi sugestas Lagurbon, — diris Bilbo. — Kion alian?

Neniu alternativo ekzistis, kompreneble, kaj Torino, Filio kaj Kilio kaj la hobito do pastlasis la aliajn kaj sekvis la strandon al la granda ponto. Tie trovigxis gardistoj, sed ili ne diligente vacxis, cxar jam de longe oni ne plu vere bezonis tion. Krom kvereloj pri riveraj impostoj, la laganoj amikis kun la arbaraj elfoj. Aliaj popoloj logxis longe for, kaj la urbaj junuloj senkasxe dubis la ekziston de l’ drako en la monto, primokante la grizbarbulojn kaj kadukulojn, kiuj pretendis vidi lin cxirkauxflirti dum iliaj junagxaj tagoj. Do ne estis mirige, ke la gardistoj trinkadis kaj ridadis apud la fajro en sia kabano kaj ne auxdis la bruon de la malpakado de gnomoj kaj de la kvar pasxantaj spionoj. Ili entute surprizigxis, kiam Torino Kverkasxildo eniris la pordon.

— Kiu vi estas, kaj kion vi volas? — ili kriis, levigxinte kun salto kaj sercxante armilojn.

— Torino, filo de Traino, nepo de Troro, Regxo sub la Monto! — diris la gnomo lauxtvocxe, kaj li aspektis regxece, malgraux siaj cxifonaj vestajxoj kaj malpura kapucxo. La oro brilis cxirkaux lia kolo kaj zono, liaj okuloj malhelis kaj profundis. — Mi revenis. Mi deziras renkontigxi kun la Urbestro!

Tiam estis gxenerala ekscitigxo. La plej malspritaj uloj eliris el la kabano por vidi, cxu la Monto dumnokte kovrigxis per oro kaj la rivero subite flavigxis. La cxefgardisto pasxis antauxen.

— Kaj kiuj estas tiuj? — li demandis, indikante Filion kaj Kilion, kaj Bilbon.

— La idoj de la filino de mia patro, — respondis Torino. — Filio kaj Kilio de la gento de Durino, kaj sinjoro Baginzo, kiu vojagxis kun ni el la okcidento.

— Se vi venis pace, kusxigu viajn armilojn! — diris la cxefgardisto.

— Tiujn ni ne havas, — diris Torino, suficxe vere. La arbaraj elfoj konfiskis iliajn trancxilojn, inkluzive de la potenca glavo Orkristo. Bilbo kasxis kiel kutime sian glaveton, sed li nenion diris pri tio. — Ni ne bezonas armilojn, ni kiuj revenas fine al nia heredajxo kiel rakontite delonge. Kaj ni ne povus batali kontraux tiom multaj. Nun konduku nin al via mastro!

— Li festenas, — diris la cxefgardisto.

— Do jen plia kialo por alkonduki nin! — intervenis Filio, kiu enuigxis pri cxiuj tiuj solenaj formalajxoj. — Ni estas lacegaj kaj malsataj post nia longa vojo, kaj niaj kunuloj estas malsanaj. Nun ni hastu kaj ne prokrastu parolante, aux via mastro riprocxos al vi tion.