Выбрать главу

La mallumo plenigis la tutan cxambron, la fajro formortis, la ombroj forpasis, kaj ili ankoraux ludadis. Kaj subite, unu post la alia, ili ekkantis, samtempe kun la ludado, cxantante la gorgxprofundajn kanzonojn de la antikvaj gnomoj el la profundaj hejmoj. Jen fragmento de ilia kanto, se gxi povas simili ilian kanton sen ilia muziko:

Transmonten en nebulo frida al kavernar’ profunde sida ni devas for je la tagauxror’ cele al pala or’ sorcxita.
Pragnomoj sorcxis plej fortike dum gongis martelbat’ efike cxe l’ fundoj kasxaj de l’ tenebrajxoj en kavaj haloj suberike.
Por elfaj princoj, regxoj avaj, oron el amasegoj ravaj ili adaptis, kaj lumon kaptis kasxotan en teniloj glavaj.
Argxentkolcxenojn ili ligis el floraj steloj, surkronigis la drakofajron, kaj lum-emajlon de sun’ kaj lun’ al drat’ aplikis.
Transmonten en nebulo frida al kavernar’ profunde sida ni devas for je la tagauxror’ plene al pala or’ sorcxita.
Por si pokalojn ili muldis kaj orajn harpojn; tie multis kantad’ belsona en lok’ sennoma: tion nek elf nek hom’ auxskultis.
La pinoj sur altajx’ turbulis, la ventoj en la nokt’ ululis; la fajro rugxa disflamis mugxa; la arboj torcxe lumorbrulis.
Sonoris sonoriloj vale kaj supren gapis homoj pale; kolero draka, feroc-ataka, detruis domojn, turojn fale.
La monto fumis sub la luno; la gnomoj pro cxi misfortuno forfugxis el la minaco pela de lia pasxo, sub la luno.
Transmonten en nebulo frida al kavernar’ profunde sida ni devas for je la tagauxror’ sur voj’ al reakir’ abunda!

Kaj dum ilia kantado, la hobito spertis la amon al belajxoj faritaj per mano, ruzo kaj magio, amon ferocan kaj jxaluzan, la deziron de gnomaj koroj. Kaj io Tjuka ekscitis lin, kaj li volis ekvidi la montegojn, kaj auxdi la pinojn kaj la akvofalojn, kaj esplori la kavernarojn, kaj porti glavon anstataux promenbastonon. Li rigardis el la fenestro. La steloj aperis sur malluma cxielo super la arboj. Li pripensis la gnomajn juvelojn brilantajn en la ombraj kavernoj. Subite en la arbaro trans la Akvo flamo flagris— supozeble iu ekbruligis lignofajron — kaj li ekpensis pri la entrudo de rabemaj drakoj sur la Monteto, perflame ekbruligantaj gxin. Li tremetis kaj tuj refarigxis simpla sinjoro Baginzo de Bag-Endo en Submonteto.

Li sxanceligxe starigxis. Li duonintencis sercxi lampon, kaj pli ol duone intencis kasxi sin malantaux la kelajn bierujojn kaj ne reveni, antaux ol cxiuj gnomoj foriros. Li tuj trovis ke la muziko kaj kantado jam haltis, kaj ke ili cxiuj gvatis lin per la okuloj brilantaj en la mallumo.

— Kien vi iras? — diris Torino per vocxo, kiu versxajne auxdigis, ke li divenis la du duonojn de la hobita spirito.

— Kial ne iom da lumo? — diris Bilbo, bedauxresprime.

— Al ni placxas la ombroj, — diris cxiuj gnomoj.— Decas ombro por afero sombra! Kaj restas multaj horoj antaux la tagauxror’.

— Kompreneble! — diris Bilbo kaj sidigxis haste. Li maltrafis la tabureton kaj sidigxis sur la fendron, faliginte la fajrostangon kaj la sxovelilon.

— CXit! — diris Gandalfo. — Torino parolu. Kaj Torino komencis tiele:

— Gandalfo, gnomoj kaj sinjoro Baginzo. Ni estas kunvenintaj en la domo de nia amiko kaj kunkonspiranto, tiu cxi plej bonega kaj auxdaca hobito — liaj piedfingraj haroj neniam forfalu, kaj cxiuj lauxdu lian vinon kaj bieron!

Li pauxzis por respiri kaj por ke Bilbo gxentile respondu, sed la flatoj pretersxutis la kompatindan Bilbon, kiu busxklapis proteste pro la etikedo auxdaca kaj ecx pli malbona kunkonspiranto, kvankam neniu sono elbusxis, cxar li tre konsternigxis. Do Torino dauxrigis:

— Ni estas kunvenintaj por diskuti niajn planojn, niajn artifikojn, metodojn, politikojn kaj rimedojn. Ni baldaux, antaux la tagauxror’, komencos longan vojagxon, vojagxon de kiu iuj el ni, aux cxiuj ni — krom nia amiko kaj konsilanto, la ingxenia sorcxisto Gandalfo — eble neniam revenos. Temas pri solena momento. Nia celo estas, supozeble, konata de ni cxiuj. Por la estimata sinjoro Baginzo, kaj eble por unu-du junaj gnomoj — mi eble rajtas mencii Kilion kaj Filion, ekzemple — la gxusta situacio indas je mallonga klarigo.

Tia estis la stilo de Torino. Li estis grava gnomo. Se oni estus permesinta al li, li dauxrigus, gxis kiam li haltus por enspiri, sen diri ecx unu aferon, kiun oni ne jam scius. Sed li estis malgxentile interrompita. La kompatinda Bilbo ne plu povis prokrasti. Je eble neniam revenos komencigxis sxiri en li krio, kaj baldaux gxi eksplodis, kiel fajfo de lokomotivo el tunelo. CXiuj gnomoj eksaltis, renversante la tablon planken. Gandalfo bruligis bluan lumon cxe l’ pinto de sia magia bastono, kaj en gxia blua fajrobrilo oni vidis la kompatindan hobiton genui sur la cxekamena mato, tremante kiel fandigxanta jxeleo. Li platfalis planken, kriante “fulmotrafita, fulmotrafita!” —tio estis la sola parolo, kiun ili povis havigi dum longa dauxro. Ili do prenis kaj kusxigis lin flanke de la vojo sur sofon en apuda salono, kun trinkajxo cxe l’ kubuto, kaj revenis al siaj sombraj aferoj.

— Nervoza ulo,— diris Gandalfo, dum ili residigxis. — Malgraux kuriozaj paroksismoj, li estas unu el la plej bonaj, unu el la plej bonaj — feroca kiel atakita drako.

Se iam vi vidus atakitan drakon, vi ekscius, ke tio cxi estis nur poezia troigo pri iu ajn hobito, ecx pri la prapraonklo de l’ Maljuna Tjuko, Bovblekulo, kiu tiom altis (por hobito), ke li kapablis rajdi cxevalon. Li sturmis la goblenajn armeojn de Monto Gramao dum la Batalo sur Verdkampoj kaj forfrapis la kapon de la goblena regxo Golfumbulo per ligna klabo. GXi flugis cent jardojn for, kaj falis en kuniklotruon, kaj tiel estis samtempe gajnita la batalo kaj inventita la golf-ludo.

Tamen dume la pli milda posteulo de Bovblekulo revigligxis en la salono. Post momento kaj trinko, li sxtelpasxis timeme gxis la pordo de la gastocxambro. Jen tio, kion li auxdis. Parolis Gloino:

— Fu! (aux ia grunto plimalpli simila). Li tauxgos, cxu? Trankviligas, kiam Gandalfo priparolas la ferocon de tiu hobito, sed unu tiaspeca krio dum momento de konsternigxo suficxus por veki la drakon kaj ties parencojn, kaj mortigus nin cxiujn. Mi opinias, ke li pepis pli timo ol nervoze! Fakte, se ne temus pri la surporda signo, mi certus ke ni estus venintaj al la malgxusta domo. Kiam mi ekvidis la uleton kauxri kaj anheli sur la mato, mi tuj dubis. Li pli similas spiciston ol rompsxteliston!

Tiam sinjoro Baginzo turnis la anson kaj eniris. La Tjuka flanko ja gajnis. Li subite kaj firme decidis ne enlitigxi kaj matenmangxi, por ke oni konsideru lin feroca. Kaj kio pri uleto kaj kauxri sur la mato? Tio preskaux ferocigis lin. Multfoje poste la flanko Baginza bedauxris tion, kion li nun faris, kaj li diris al si: “Bilbo, vi estis naivulo; vi eniris kaj sidigxis gxuste en la kacxon.”

— Pardonu min, — li diris, — pro tio, ke mi estas auxdinta la vortojn, kiujn vi estis dirantaj. Mi ne sxajnigas, ke mi komprenas tion, kion vi priparolas, nek viajn komentojn pri rompsxtelistoj, sed mi kredas certi (jen maniero, kiun li cxiam nomis “digna sinteno”), ke vi supozas min esti nesuficxe tauxga. Mi malpravigos vin. Mi ne havas signon sur mia pordo, kiu estis farbita pasintsemajne, kaj mi certas, ke vi venis al la malgxusta domo. Tuj kiam mi vidis viajn strangajn vizagxojn sursojle, mi tuj dubis. Sed traktu gxin kvazaux la gxustan! Diru al mi tion, kion vi volas farigi, kaj mi faros, ecx se mi devos marsxi gxis la plej orienta Oriento, kaj batali kun la Homserpentoj en la Lasta Dezerto. Mi estas ido de mia pra-pra-pra-praonklo, Bovblekulo Tjuko, kaj…