Выбрать главу

— Sekvu min do, — diris la cxefgardisto.

Akompanis ilin ses gardistoj, dum ili transiris la ponton, trapasis la pordojn, kaj iris gxis la urba vendoplaco. Tio estis akvorondo cxirkauxita de altaj fostoj, sur kiuj estis konstruitaj la plej imponaj domoj kaj longaj varfoj, kun sxtuparoj kondukantaj malsupren al la laga surfaco. El unu granda domo brilis multaj lumoj kaj sonis multaj vocxoj. Ili trapasis gxian pordon, kaj staris gapante en la brila lumo la longajn tablojn, cxe kiuj sidis multe da homoj.

— Mi estas Torino, filo de Traino, nepo de Troro, Regxo sub la Monto! Mi revenis! — kriis Torino lauxtvocxe de la pordo, antaux ol la cxefgardisto povis elparoli ion.

CXiuj subite levigxis. La Urbestro impetis de sia granda trono. Sed neniu levigxis pli surprizite ol la elfaj flosistoj, kiuj estis sidantaj en la hala fundo. Hastante gxis la urbestra tablo, ili kriis:

— Tiuj estas la eskapintaj kaptitoj de nia regxo, vagantaj gnomoj almozpetantaj, kiuj ne havis klarigon, kiam oni trovis ilin sxtelirantaj tra la arbaro persekutante nian popolon!

— CXu tio estas vera? — demandis la Urbestro. Fakte, li kredis ke jes, pli vera ol la reveno de iu Regxo sub la Monto, se tia persono ecx ekzistis.

— Estas vere, ke la Elfregxo maljuste deviigis nin de nia vojo kaj senkauxze enkarcerigis nin dum ni vojagxadis al nia patrio,—respondis Torino. — Sed nek seruro nek barilo malhelpos la revenon rakontitan de la praaj legendoj. Kaj cetere tiu cxi urbo ne trovigxas en la elfa regno. Mi parolas kun la Estro de Lagurbo kaj ne kun flosistoj de l’ Regxo.

Tiam la Urbestro hezitis kaj rigardis ilin unu post la alia. La Elfregxo estis tre potenca en tiu regiono, kaj la Urbestro ne volis malamiki kun li. Kaj li ankaux ne alte taksis la antikvajn kantojn, cxar li preferis pripensi komercon, impostojn, kargojn kaj oron — okupoj per kiuj li establis sian karieron. Aliaj tamen pensis malsame, kaj la afero decidigxis rapide sen lia interveno. La novajxo rapidis fulme de la hala pordego gxis la tuta urbo. Homoj kuris kaj amasigxis sur la kajoj. Kelkaj komencis kanti malnovajn kantojn rilate al la reveno de l’ Regxo sub la Monto, kaj la fakto, ke temis pri la nepo de Troro — sed ne Troro mem — ne perturbis ilin. Aliaj kunkantis kaj resonigis gxin lauxte kaj alte super la lagon.

La Regxo sub la montoj, la Regx’ el sxton’ cxizita, regx’ de l’ argxentaj fontoj estigxos jam elira!
La kron’ denove regos, strecxigxos harpaj kordoj, en oraj haloj ehxos pratempaj kant-agordoj.
Arbaroj ondos monte, subsune ondos herbo; ricxajxoj fluos fonte, riveroj da superbo.
Felicxaj fluos rojoj, brilados lagmieno, forfados la malgxojoj, pro l’ Monta-Regx-reveno!

Tiel ili kantis, aux simile cxar estis multe pli da versoj kaj kriado miksigxis kun la harpa kaj violona muziko. Fakte, tian fervoron ne konis ecx la memoroj de la plej oldaj avoj. La arbaraj elfoj mem starigis al si multajn demandojn kaj ektimis. Ili evidente ne sciis, kiamaniere Torino eskapis, kaj komencis opinii, ke ilia regxo grave miskalkulis. Koncerne la Urbestron, li ne havis elekton kaj simple sekvis la gxeneralan aklamon, almenaux tiumomente, kaj sxajnigis ke li kredis, ke Torino estis tio, kion li pretendis. Li do proponis sian sidlokon al li, kaj donis al Filio kaj Kilio apude honorajn poziciojn. Kaj ecx Bilbo ricevis sidlokon cxe la alta tablo, kaj en la gxenerala konfuzo kaj malordo oni ne petis klarigon pri lia rolo, kvankam neniu kanto ecx plej svage aludis lin.

Post nelonge oni venigis la aliajn gnomojn en la urbon, kiu prezentis scenon de eksterordinara entuziasmo. Oni flegis kaj nutris ilin, gastigis kaj dorlotis ilin delekte kaj gxissate. Oni provizis grandan domon por Torino kaj lia kunularo. Boatoj kaj remistoj estis je ilia dispono, kaj homoj amasigxis la tutan tagon antaux ilia pordo por kanti aux aklami, ecx se gnomo nur montris sian nazon.

Kelkaj el la kantoj estis tre malnovaj, sed aliaj estis novaj kaj temis memfide pri la morto de l’ drako kaj kargoj da ricxaj donacoj alfluantaj laux la rivero gxis Lagurbo. Tiujn instigis aparte la Urbestro, kaj tiuj ne tro placxis al la gnomoj, sed dume ili kontente grasigxis kaj refortigxis denove. Kaj efektive post semajno ili entute resanigxis. Ili estis proprakolore revestitaj en fajna sxtofo, iliaj barboj estis kombitaj kaj tonditaj, kaj ili povis teni sin fiere. Torino kondutis kaj marsxis kvazaux lia regno jam estis konkerita kaj Smauxgo distrancxita en etajn pecojn.

Tiam, kiel li diris, la gnoma dankemo al la hobito cxiutage altigxis. Ili ne plu plendis kaj gxemis. Ili tostis ja lia sano, amike frapis liajn sxultrojn kaj gxenerale lauxdis lin. Tio tauxgis al Bilbo, cxar krome li ne sentis sin tre kontenta. Li ne forgesis la aspekton de la Monto kaj ade pripensis la drakon. Krome li havis malvarmumon. Dum tri tagoj li ternis kaj tusis, kaj ne povis eliri. Tiam liaj bankedaj prelegoj estis reduktitaj al “Goran dangon”.

Dume la arbaraj elfoj hejmeniris laux la Arbara Rivero kun siaj kargoj, kaj la regxa palaco multe konsternigxis. Mi neniam auxdis, kio okazis al la cxefgardisto kaj cxefservisto. Kompreneble neniu menciis la sxlosilojn kaj barelojn, dum la gnomoj restis en Lagurbo, kaj Bilbo atente ne malvidigis sin. Tamen, pri la veraj faktoj oni divenis multe pli ol oni sciis, kvankam sendube sinjoro Baginzo restis mistero minora. Cetere, la regxo nun sciis pri la gnoma komisio, aux kredis ke li sciis, kaj li diris al si:

“Nu bone, ni vidos! Neniu trezoro migros tra la Mornarbaro sen mia konsento pri la afero. Sed mi ne dubas, ke ili renkontigxos kun trista sorto, kaj tio estos justa!” Li ne kredis, ke gnomoj kapablos batali kaj mortigi drakojn kiel Smauxgon, kaj li suspektis, ke ili provos rompsxteli la drakon, kio montras, ke li estis sagxa elfo kaj pli sagaca ol la urbanoj. Tamen li ne tute pravis, kiel ni vidos. Li sendis siajn spionojn al la lagaj bordoj kaj kiel eble plej norden gxis la Monto, kaj komencis atendi.

Post du semajnoj Torino komencis pensi pri foriro. Dum la entuziasmo ankoraux favoris en la urbo, estis tauxge havigi al si helpon. Sed ne konvenus atendi por malfresxigi la fervoron. Li do parolis kun la Urbestro kaj ties konsilantaro, kaj anoncis, ke lia kunularo baldaux devos aliri la Monton.

Tiam por la unua fojo la Urbestro surprizigxis kaj ankaux timis iom, kaj li demandis al si, cxu Torino efektive estis ido de la praregxoj. Li neniam pensis, ke la gnomoj fakte auxdacus aliri Smauxgon, kaj kredis, ke ili estis frauxduloj, kiuj frue aux malfrue estos senmaskigitaj kaj forjxetotaj. Li malpravis. Torino evidente estis la nepo de l’ Regxo sub la Monto, kaj oni neniam povas antauxvidi, kion gnomo auxdacos aux riskos por vengxi sin aux rekapti sian heredajxon.

Sed la Urbestro ne bedauxris ilian foriron. Gastigi ilin farigxis multekoste, kaj ilia apero kreis longan ferion, kiu haltigis la urban komercon. “Ke ili foriru por fronti la drakon kaj malkovri ties varman bonvenon!” — li pensis.

— Ho Mosxta Torino, filo de Traino, nepo de Troro, — li efektive diris al tiu. — Vi devas postuli vian heredajxon. La tempo jam estas, kiel rakontas la legendoj. Kion ajn vi mendos, tion ni provizos. Kaj ni fidas je via repagemo, kiam via regno revenkos.

Tiam unu tagon, kvankam la auxtuno multe progresis, la ventoj malvarmis kaj folioj falis, tri grandaj boatoj forlasis Lagurbon, sxargxitaj de remistoj, gnomoj, sinjoro Baginzo kaj multaj provizoj. CXevaloj kaj poneoj estis senditaj laux nerektaj padoj por renkonti ilin je nomita loko cxe albordigxo. La Urbestro kaj la konsilantaro adiauxis ilin de sur la granda urbodoma sxtuparo, subiranta al la lago. Homoj kantis sur la kajoj kaj el fenestroj. La blankaj remiloj gutis kaj plauxdis, kaj ili fornavigis laux la lago norden por la lasta etapo de sia longa vojagxo. La sola gxiskore malfelicxa vojagxanto estis Bilbo.

11. Sur la sojlo

Dum du tagoj ili remis gxis la fino de la Longa Lago, trapasis la enfluejon de l’ Rivero Rapida, kaj nun ili cxiuj vidis la Solecan Monton superregi la pejzagxon kiel alta gvatanta turo. La rivero fluis forte, kaj ili plueniris malrapide. Fine de la tria tago kelkajn mejlojn pli supren laux la rivero, ili proksimigxis al la maldekstra okcidenta bordo kaj elboatigxis. Tie ili trovis la cxevalojn, provizojn kaj poneojn, kiujn oni antauxensendis por renkonti ilin. Ili surpakis multajn ajxojn sur la poneojn, kaj la restajxo stokigxis en tendo. Sed neniu el la urbanoj deziris akompani ilin, ecx por tranokti, cxar ili estis tro proksimaj de la monta ombro.