Выбрать главу

Lia sola celo estis prisercxi la tutan monton, gxis li kaptos, dissxiros kaj distretos la sxteliston. Kiam li trairis la pordon, la akvo sube vaporigxis kun arda siblado. Li ekflugis flamante supren kaj sidigxis sur la monta pinto en sxprucanta nubo de verda kaj skarlata fajro. La gnomoj auxdis la teruran bruon de lia ekflugo, kaj ili kuntirigxis kontraux la muron de la herba breto, kaj kauxrante sub rokegoj esperis iumaniere eviti la timigajn okulojn de la cxasanta drako.

Ili cxiuj estus mortintaj en tiu loko, se Bilbo ne vigligxus denove.

— Rapidu! Rapidu! — li anhelis. — La pordo! La tunelo! Estas malutile resti cxi tie.

Instigite de tiuj vortoj, ili komencis enrampi la tunelon, kiam Bifuro kriis:

— Miaj kuzoj — Bomburo kaj Bofuro — ni forgesis ilin. Ili estas sube en la valo!

— Ili mortos kun la poneoj, kaj la provizoj estos perditaj, — gxemis la aliaj. — Ni povas nenion fari.

— Sensencajxoj! — diris Torino, reakirante sian dignon. — Ni ne povas forlasi ilin. Eniru do sinjoro Baginzo kaj Balino, kun Filio kaj Kilio — la drako ne havu nin cxiujn. Nun, vi aliaj trovu la sxnurojn, rapidu!

Tio estis la plej malagrabla travivajxo, el cxiuj kiujn ili spertis gxis nun. La abomenaj eksplodoj de la Smauxga kolero ehxis sur la sxtonojn super ili. CXiumomente estis risko, ke li alflugos kiel fulmanta flagro aux cirkulos cxirkaux la monto por trovi ilin apud la dangxera klifo, dum ili tiris furioze la sxnurojn. Bofuro estis hisita supren, kaj ankoraux nenio misa okazis. Bomburo estis levita supren, anhelanta kaj ekblovanta, dum la sxnuroj knaris; kaj ankoraux nenio misa okazis. Iloj kaj kelkaj provizoj estis tiritaj supren, kaj tiam okazis granda misajxo.

Auxdigxis super ili kirligxanta zumado. Rugxa brilo ekbrilis sur la rokaj anguloj. Venis la drako.

Ili havis nur momenteton por fugxi en la tunelon, altirante kaj kuntrenante siajn pakajxojn, kiam Smauxgo elanis el la nordo, lekante per flamoj la montajn deklivojn, batante siajn flugilojn kun tempesta fajfado. Lia brulanta spirado sxrumpigis la herbon antaux la pordo kaj enfiltrigxis en la fendeton, kiun ili lasis, kaj brulvundis ilin, dum ili kusxis kaj kasxis sin. Fajroj flagris kaj nigraj apudrokaj ombroj dancis. Poste cxio igxis malluma, kaj li preterpasis. La poneoj kricxis pro teruro, rompis siajn sxnurojn kaj forgalopis sovagxe. La drako spiralis malsupren, turnis sin por persekuti ilin kaj foriris.

— Tiel mortos niaj kompatindaj bestoj! — diris Torino. — Nenio povas eskapi Smauxgon, se tiu ekvidis gxin. CXi tie ni estas, kaj cxi tie ni restos, gxis kiam iu el ni deziros treni sin plurajn longajn mejlojn reen al la rivero, dum Smauxgo gvatas!

Tio ne estis agrabla penso! Ili plurampis suben, kaj tie ili kusxis kaj tremis, kvankam estis varme kaj malfresxe, gxis kiam pala auxrora lumo trapasis la pordan fendeton. Foje dumnokte ili povis auxdi la drakan mugxadon lauxtigxi kaj poste fadi, dum tiu ade rondiris prisercxante la montajn deklivojn.

Li konjektis, helpe de la poneoj kaj la spuroj de tendaro kiujn li malkovris, ke iuj venis de la rivero kaj la lago kaj grimpis la montan deklivon en la valo, kie la poneoj trovigxis. Sed liaj esplorantaj okuloj ne vidis la pordon, kaj la malgranda altmura breto deturnis la plej ferocajn flamojn. Li cxasis longe sed sensukcese gxis la auxrora venteto fridigis lian koleron, kaj li reiris al sia ora kusxejo por dormi kaj refortigxi. Li neniam povus pardoni sxtelon — ecx se mil jaroj transformus lin al subbrulanta sxtona statuo, sed tiumomente li povis almenaux atendi. SXtele kaj silente, li rampis reen al sia kusxejo kaj duonfermis siajn okulojn.

Kiam venis la mateno la gnomoj malpli timis. Ili koncedis, ke tiaj dangxeroj estis konformaj al tiu tipo de trezorgardisto, kaj ne estus inde, ke ili forlasu sian mision tiumomente. Kaj cetere ili nun ne povus facile foriri, kiel Torino jam rimarkigis. Iliaj poneoj estis jam perditaj aux mortaj, kaj ili devis atendi longe antaux ol Smauxgo suficxe malstrecxus sian gvatadon por ke ili provu longan piedvojagxon. Felicxe, ili savis suficxe da provizoj por pluvivi dum kelka tempo.

Ili diskutis longe, kion ili faru, sed ne povis elpensi manieron forigi Smauxgon. Tio estis cxiam la difekto de ilia plano, pri kiu Bilbo inklinis atentigi ilin. Kiel oni kutime faras, kiam oni estas entute konfuzita, ili komencis grumbli al la hobito kulpigante lin pri tio, kion ili unue gxuis: li sxtelis la pokalon kaj tro frue furiozigis Smauxgon.

— Kion mi devus fari? — respondis Bilbo kolere. — Oni ja ne dungis min por mortigi drakojn — jen laboro por militistoj — sed nur por sxteli trezoron. Mi komencis kiel eble plej bone. CXu vi atendis, ke mi revenu kun la tuta trezoro de Troro sur mia dorso? Se indas grumbli, mi kredas, ke temas pri mia vico. Vi devus esti kunportintaj kvincent rompsxtelistojn kaj ne unu solan. Mi certas, ke dum la trezoro gloras vian avon, vi ne povas pretendi, ke vi klarigis ecx unufoje kiom vasta lia ricxeco ja estas. Mi devus pasigi jarcentojn por porti cxion supren, se mi estus kvindekoble pli granda kaj Smauxgo estus kvieta kiel kuniklo.

Post tio, kompreneble, la gnomoj petis lian pardonon.

— Kion do vi proponas fari, sinjoro Baginzo? — gxentile demandis Torino.

— Mi havas neniun ideon gxis nun — almenaux se vi parolas pri transportado de la trezoro. Tio dependas gxuste de nia fortuno kaj de forigo de Smauxgo. Mia metio ne akordigxas kun forigo de drakoj, sed mi klopodos elpensi tion. Miaparte, mi esperas absolute nenion, kaj nur deziras esti sekura en mia hejmo.

— Sed pri tio ni ne zorgu nun! Kion ni faru hodiaux?

— Nu, se vi vere deziras mian opinion, mi devas diri, ke nia nura elekto estas resti cxi tie. Ni povas sendube elrampi sendangxere dum la tago por spiri. Eble poste, unu-du el ni elektigxos por sercxi la stokon apud la rivera bordo por replenigi niajn provizojn. Sed intertempe cxiu devos resti en la tunelo nokte. Nun mi havas proponon por vi. Mi havas mian ringon, kaj rampos suben posttagmeze—cxar Smauxgo tiam devos dormeti, se iumomente li efektive dormas — kaj mi vidos, kion li preparas. Eble mi trovos ion. “CXiu drako havas sian vundeblan lokon”, — ofte diris mia patro, kvankam mi ne supozas, ke li reale spertis tion.

Nature la gnomoj akceptis la proponon senhezite. Ili jam multe respektis la etan Bilbon. Li nun farigxis la efektiva aventurestro. Li jam komencis skizi siajn proprajn planojn kaj ideojn. Kiam venis tagmezo, li pretigis sin por nova vojagxo gxis la monta fundo. Li ne sxatis tion, kompreneble, sed ne estis tiom malbone, cxar li sciis pli malpli tion, kio atendis lin. Se li estus pli klera pri drakoj kaj iliaj sagacaj manieroj, li eble pli timus kaj malpli esperus ke li trovus cxi tiun dormanta.

La suno brilis kiam li ekiris, sed en la tunelo estis mallume kiel nokte. La lumo de la pordo, kiu estis preskaux fermita, baldaux forvelkis, dum li subeniris. Li progresis tiel silente, ke fumo blovita de milda venteto estus pli brua, kaj li emis fieri pri tio kiam li proksimigxis al la suba aperturo. Vidigxis nur tre svaga rugxlumo.

“Olda Smauxgo estas laca kaj dormanta, — li pensis. — Li ne povos vidi min kaj ne auxdos min. Kuragxu Bilbo!” Li forgesis aux ne sciis la flarpovon de la drakoj. Estas gxena fakto, ke ili povas gardi la okulojn duone malfermitaj dum la dormado, se ili suspektas ion.

Smauxgo certe sxajnis dormi, kvazaux li mortus, kaj vidigxis en la mallumo nur elronkita floko da svaga vaporo, kiam Bilbo sxtelrigardis el la truo. Li preskaux pasxis antauxen, kiam lin subite trafis arda kaj trapika lumradio sub la pendanta palpebro de l’ maldekstra okulo de Smauxgo. Li nur sxajnigis, ke li dormis! Li gvatis la tunelan enirejon! Bilbo rapide retropasxis kaj benis la fortunon de sia ringo. Tiam Smauxgo ekparolis.