Выбрать главу

— Nu, sxtelisto! Mi flaras vin, kaj mi sentas vian aerfluon. Mi auxdas vian spiradon. Venu! Servu vin libere, cxar estas multo kaj restos suficxa kvanto!

Sed Bilbo ne estis tiel malklera pri drakoj, kaj se Smauxgo esperis proksimigi lin tiel facile, li estis trompita.

— Ne dankon, ho Smauxgo la Majesta! — li respondis. — Mi venis ne por donacoj. Mi deziris nur rigardi vin kaj vidi, cxu vi estas tiel grandioza, kiel la legendoj rakontas. Mi ja ne kredis ilin.

— CXu vere? — diris la iom flatita drako, kvankam li tute ne kredis tion.

— La kantoj kaj fabeloj tute ne aludas la verecon, ho Smauxgo la plej Majesta kaj Katastrofa Mastro, — respondis Bilbo.

— Vi estas tre bone edukita por sxtelisto kaj mensogulo, — diris la drako. — Vi sxajne konas mian nomon, sed mi ne memoras flari vian odoron antauxe. CXu mi rajtas demandi, kiu vi estas kaj de kie vi venis?

— Vi ja rajtas! Mi venis de sub la monteto, kaj vojiris sub la montoj, super la montoj kaj tra la aero. Mi estas tiu, kiu marsxas nevideble.

— Mi povas tion kredi, — diris Smauxgo. — Sed tio ne estas via kutima nomo.

— Mi estas la enigmoludanto, la retohakisto, la pikanta musxo. Oni elektis min kiel bonsxancan numeron.

— Belaj titoloj! — subridis la drako. — Sed bonsxancaj numeroj ne cxiam estas gajnaj numeroj.

— Mi estas tiu, kiu dronigas siajn amikojn vivantaj, saturante ilin kaj retirante ilin vivaj el la akvo. Mi venis el saka fundo, sed neniu ensakigos min.

— Tiuj titoloj malpli kredeblas, — mokis Smauxgo.

— Mi estas ursamiko kaj aglogasto. Mi estas Ringogajnanto kaj Fortunportanto. Mi estas Barelrajdanto, — li dauxrigis sxatante siajn proprajn enigmojn.

— Tiuj estas pli tauxgaj! — diris Smauxgo. — Sed ne lasu vian imagopovon forporti vin!

Estas evidente, ke oni devas konversacii kun drakoj tiumaniere, se oni deziras ne malkasxi sian nomon (kio estas sagxa), kaj deziras ne ofendi ilin per aplomba rifuzo (kio estas ankaux tre sagxa). CXiuj drakoj estas nerezisteble tentitaj de enigmoludoj kaj prokrasta enigmosolvado. CXi-foje rakontigxis multo, kiun Smauxgo ne povis kompreni (kvankam mi supozas, ke vi rekonas la aventurojn, kiujn Bilbo aludis), sed li supozis, ke li komprenis suficxe, kaj li ridante kluketis al si mem.

“Mi pravis do hieraux vespere, — li ridetis al si.— Laganoj. Jen fi-plano de tiuj mizeraj kuvokomercantaj Laganoj, aux mi estas lacerto. Mi ne vizitis tiun regionon dum epokoj, sed nun mi okupigxos pri tio!”

— Nu bone, ho Barelrajdanto! — li lauxte diris. — Eble via poneo nomigxis Barelo, sed eble ne, kvankam gxi estis suficxe dika. Vi eble marsxas nevideble, sed vi ne marsxis la tutan vojon. Mi sciigu al vi, ke mi voris ses poneojn la pasintan nokton, kaj mi baldaux kaptos kaj formangxos la aliajn. Kompense por tiu bonega festeno, mi diros al vi unu konsilon por via bonfarto: ne plu rilatu kun gnomoj, se vi povos!

— Gnomoj! — diris Bilbo pretekstante surprizon.

— Ne babilu! — diris Smauxgo. — Mi pli bone ol iu ajn konas la odoron (kaj guston) de gnomoj. Ne rakontu al mi, ke mi povas mangxi gnomrajditan poneon kaj ne rimarki tion! Vi misfortunos, se vi restos kun tiaj kunuloj, SXtelisto Barelrajdanto. Miaparte mi volonte lasos vin foriri por anonci tion al ili.

Sed li ne diris al Bilbo, ke li flaris iun nekonatan odoron — nome hobitan odoron, kiun li ne spertis antauxe, kaj li konsternigxis pri tio.

— Mi konjektas, ke vi ricevis bonan prezon por tiu pokalo la pasintan nokton, cxu ne? — li dauxrigis. — Diru do, cxu ion ajn? CXu neniom? Nu, tio estas tipe gnoma trajto. Kaj mi supozas, ke ili vagas ekstere, dum via tasko estas pli dangxera kaj via pago estas nur tio, kion vi oportune sxtelas, kiam mi ne gvatas. CXu por ili? CXu vi akiros vian justan porcion? Ne kredu tion! Se vi eskapos vivanta, vi estos bonsxanca.

Bilbo nun sentis sin malkomforte. Kiam sercxante lin en la ombroj la esploranta okulo de Smauxgo trafis lin, li tremis kaj neklarigeble deziris elkuri kaj malkasxi sin por diri la veron al Smauxgo. Fakte li tre riskis drakan ensorcxadon. Sed gajnante sian auxdacon denove, li reparolis:

— Vi ne scias cxion, ho Smauxgo la Potenca, — li diris. — Ni ne nur pro oro venis cxi tien.

— Ha ha! Vi konfesas, ke vi estas “ni”! — ridis Smauxgo. — Kaj kial ne mencii “ni, la dekkvaropo” por kompletigi la rakonton, sinjoro Bonsxanca Numero? Estas agrable auxdi ke vin allogis aliaj aferoj krom mia oro. Tiucele, vi do eble ne tute malsxparos vian tempon. Mi ne scias cxu venis en vian kapon la ideo, ke ecx se vi povus sxteli la oron iom post iom — dum ni diru kelkaj centoj da jaroj — vi ne povus porti gxin tro longe for? Ne utilus trezoro sur monta deklivo, cxu? Egale gxi ne utilus en arbaro, cxu ne? CXielo mia! CXu la makulo en la kalkulo ne vidigxis? Mi supozas, ke vi devus ricevi pli malpli dekkvaronon laux la kontrakto, cxu ne? Sed kio pri liverado? Kio pri portado? Pri armitaj gardistoj kaj impostoj?

Tiam Smauxgo ridis lauxte. Li estis malica kaj sagaca, kaj li sciis ke li divenis suficxe prave. Tamen li suspektis, ke Laganoj origine skizis la planon kaj ke la plimulto de l’ rabajxo estis destinita halti en la akvo-borda urbo, kiu dum lia junagxo nomigxis Esgaroto.

Vi eble ne kredas tion, sed Bilbo estis tre surprizita. GXis nun lia pensado kaj energio celis nur la vojagxon al la Monto kaj la sercxon de la enirejo. Li neniam pripensis kiel oni forportos la trezoron, kaj certe ne scivolis kiel li reportos sian porcion hejmen al Bag-Endo Sub la Monteto.

Nun malagrabla ideo fiksigxis en lia menso. CXu ankaux la gnomoj forgesis tiun gravan punkton? Aux cxu ili mokis lin ridante sub siaj barboj? Tio estas la efiko de dialogo kun drako cxe nesciantoj. Estas evidente, ke Bilbo devis tre zorge atenti, sed Smauxgo havis tre persvadan personecon.

— Mi asertas al vi, — li diris, klopodante resti lojala al siaj amikoj kaj gardi sian aplombon, — ke la oro estis nur kromkonsidero por ni. Ni venis surmonte kaj submonte, per ondoj kaj ventoj por la vengxo. CXu vi ne konstatas, ho Smauxgo la Nekalkuleble Ricxa, ke via gloro kreis por vi kelkajn ferocajn malamikojn?

Tiam Smauxgo vere ridegis — per renversa eksplodo, kiu sxancelis kaj surterigis Bilbon, dum fore en la supro de la tunelo la kunpremitaj gnomoj imagis, ke Bilbo pereis subite kaj malagrable.

— Vengxo! — li elsnufis, kaj liaj okuloj lumigis la halon de la planko gxis plafono kiel skarlata fulmo. — Vengxo! La Regxo sub la Monto estas mortinta, kaj kie estas ties idoj, kiuj sercxas vengxon? Giriono, Mastro de Dalo, estas mortinta, kaj mi voris lian popolon kiel lupo sxafojn, kaj kie estas la idoj de liaj idoj, kiuj auxdacus proksimigxi al mi? Mi murdas, kie mi deziras kaj neniu rezistas. Mi pistis la antikvajn militistojn, kaj iliaj parencoj ne plu logxas en la hodiauxa mondo. Tiam mi estis juna kaj delikata. Nun mi estas maljuna kaj forta, tre forta, fortega, ho Ombra SXtelisto! — li fanfaronis. — Mia kiraso estas kvazaux dek sxildoj. Miaj dentoj estas glavoj, miaj ungegoj estas lancoj, mia vosto frapas kiel fulmobato, miaj flugiloj egalas uraganon, kaj mia spiro — morton!

— Mi cxiam supozis, — diris Bilbo pepante pro timo, — ke drakoj havas molajn subajxojn, precipe en la partoj… hm… ventraj. Sed sendube vi estas tiel fortika, ke vi pripensis tion.

La drako cxesigis sian fanfaronon.

— Viaj informoj estas eksmodaj, — li replikis seke. — Mi estas kirasita de l’ kap’ gxis la vosto per feraj skvamoj kaj duraj gemoj. Neniu klingo trapikos min.

— Tion mi supozis, — diris Bilbo. — Efektive neniu egalas Mastron Smauxgo la Nepenetreblan. Estas tiom majeste posedi vesxton el fajnaj diamantoj!

— Jes, estas ja rare kaj mirinde, — diris la absurde plezurigita Smauxgo. Li ne sciis, ke la hobito jam vidis lian nekutiman subsxirmilon dum sia antauxa vizito, kaj tiu havis jukan scivolemon por ekzameni gxin pli proksime. La drako ruligxis surflanken. — Rigardu! Kion vi opinias pri tio?

— Blindume mirinda! Perfekta! Sendifekta! Pompa! — diris Bilbo lauxte, samtempe pensante: “Olda azeno! Ja vidigxas meze de l’ kavo sur la maldekstra brusto, makulo nuda kiel sensxela heliko!”