Выбрать главу

Vidinte tion, sinjoro Baginzo celis nur foriri.

— Nu, mi ne devas prokrastigi vian Mosxton, — li diris, — aux malhelpi vian tiom merititan ripozon. Poneoj postulas multe da cxasado, mi kredas, post longa antauxkurado. Kaj same rompsxtelistoj, — li aldonis retropafe, dum li impetis reen kaj kuris supren laux la tunelo.

Tio estis maloportuna respondo, cxar la drako kracxis terurajn flamojn malantaux lin, kaj kvankam Bilbo tre rapide kuris supren laux la deklivo, li ne suficxe komforte forkuris antaux la abomena kapo de Smauxgo premigxis kontraux la suba aperturo. Bonsxance, la tuta kapo kaj fauxko ne povis eniri, sed la naztruoj sputis fajron kaj vaporon por persekuti lin, kaj li preskaux svenis kaj stumblis senvide pluen, agonie kaj timante. Lia klera konversacio kun Smauxgo placxis al li, sed lia fina eraro sxokis kaj revigligis lin.

“Ne ataku drakon moke, Bilbo, stultulo! — li diris al si, kaj tio farigxis unu el liaj plej sxatataj frazoj, kiu poste proverbigxis. — Vi ankoraux ne atingis la aventurofinon”, — li aldonis, cetere prave.

La posttagmezo farigxis vespero, kiam li eliris denove kaj falis svenante sur la tiel nomitan sojlon. La gnomoj revekis lin, kaj kuracis liajn brulvundojn kiel eble plej bone. Sed pasis longa tempo, antaux kiam liaj kolaj kaj kalkanaj haroj rekreskis plene, cxar tiuj estis bruligitaj kaj krispitaj gxis la hauxto. Dume liaj amikoj provis kuragxigi lin kaj avide atendis liajn novajxojn, scivolante kial la drako tiom terure bruis kaj kiel la hobito sukcesis eskapi.

Sed la hobito estis turmentita kaj gxenita, kaj ili malfacile paroligis lin. Pripensante la situacion, li nun bedauxris kelkajn frazojn, kiujn li diris al la drako, kaj ne volis ripeti ilin. La maljuna turdo sidis sur roko apude kun la kapo flanken klinita, auxskultante cxion, kion oni diris. Por pruvi sian malbonhumoron Bilbo prenis sxtonon kaj jxetis gxin al la turdo, kiu nur flanken flirtis kaj revenis.

— Estu malbenita tiu birdo! — diris Bilbo kolere. — Mi kredas, ke li subauxskultas, kaj mi ne sxatas lian aspekton.

— Lasu lin trankvila! — diris Torino. — Turdoj estas bonaj kaj amikaj. Tiu cxi birdo estas tre maljuna, kaj eble li estas la lasta parenco de la speco, kiu logxis apude kaj dresigxis en la manoj de miaj patro kaj avo. Ili estis speco longviva kaj magia, kaj tiu povas esti unu el tiuj, kiuj vivas depost tiu epoko, jam de pli malpli ducent jaroj. La homoj de Dalo sukcesis lerni ilian lingvon, kaj uzis ilin por porti mesagxojn al Lagurbo kaj aliloken.

— Nu li certe havos novajxojn por Lagurbo, se li atendas tion, — diris Bilbo, — kvankam mi dubas, ke restas tie homoj, kiuj faras al si la klopodon lerni la turdan lingvon.

— Kial, kio okazis? — kriis la gnomoj. — Dauxrigu vian rakonton! Tiam Bilbo diris al ili cxion, kion li memoris, kaj konfesis sian malagrablan ideon, ke la drako jam divenis multon helpe de liaj enigmoj, kaj ankaux de la tendaroj kaj poneoj.

— Mi certas, ke li scias, ke ni venis de Lagurbo kaj ricevis helpon de tie. Mi havas la teruran senton, ke li nun intencas iri tien. Mi bedauxras multe, ke mi menciis barelrajdadon. Tio atentigus pri la laganoj ecx blindan kuniklon en cxi tiu regiono.

— Nu, ja! Tio estas neevitebla, kaj estas malfacile ne diri la veron, kiam oni parolas kun drakoj. Almenaux laux la onidiroj, — diris Balino, esperante kvietigi lin. — Mi kredas ke vi suficxe bone kondutis, laux mi, cxar vi eltrovis almenaux unu tre gravan informon. Kaj tio superas la sukceson de tiuj, kiuj antauxe interparolis kun Smauxgo. Ni eventuale profitos la sxancon, ke ni scias pri tiu nuda makulo sur la vesxto de tiu maljuna lacerto.

Tio sxangxis la konversacion, kaj ili komencis paroli ne nur pri historia, sed ankaux pri dubinda kaj mita mortigado de drakoj, pri diversaj stiloj de ponardado, trancxado kaj subpikado, kaj pri la pluraj artoj, artifikoj kaj strategioj, kiujn oni jam uzis por tion fari. La gxenerala opinio estis, ke trafi drakon dum li dormis estis malfacila tasko, kaj ke pusxi aux piki dormantan drakon pli ofte fiaskus ol auxdaca sturma atako. Dum ili parolis, la turdo auxskultis, kaj kiam la steloj reaperis, li etendis siajn flugilojn kaj forflugis. Kaj dum ili parolis, la ombroj sternigxis kaj Bilbo farigxis ecx pli malkontenta kaj maltrankvila.

Fine li interrompis ilin.

— Mi certas, ke ni estas tre malsekuraj cxi tie, — li diris, — kaj mi ne vidas kial ni restu sidantaj cxi tie. La drako jam dezertigis cxiujn verdajn landojn cxirkauxe, kaj krome venis la nokto kaj malvarmigxis. Mi sentas gxisoste, ke li reatakos cxi tiun lokon. Smauxgo nun scias, kiumaniere mi subiris al lia halo, kaj oni povas fidi, ke li eltrovos la aliflankan enirejon. Li frakasos cxi tiun flankon de l’ Monto, se li bezonos, por sxtopi nian foriron — kaj placxus al li des pli bone, se tio pistus nin samtempe.

— Vi estas ja malgaja, sinjoro Baginzo! — diris Torino. — Kial Smauxgo ne blokis la suban aperturon, se li tiom deziras bari nian enirejon? Li ankoraux ne faris tion, cxar ni auxdus tion antauxe.

— Mi ne scias, mi ja ne scias. Mi supozas, ke la kialo estas, ke li unue volis allogi min internen, kaj nun li eble atendas la finon de la cxi-vespera cxasado. Eble li ne volas damagxi sian dormocxambron, sed mi preferus, ke vi ne plu diskutu kun mi. Smauxgo nepre baldaux aperos, kaj nia nura sxanco estas aux eliri nun aux eniri la tunelon pli profunden ferminte la pordon.

Li estis tiel avide sincera, ke la gnomoj fine obeis lin, kvankam ili prokrastis por fermi la pordon. La plano sxajnis malespera, cxar neniu sciis cxu gxi malfermigxus de interne, kaj ne placxis al ili la ideo, ke ili estus enfermitaj kun nura elirejo tra la draka kusxejo. Kaj plie cxio sxajnis tre silenta kaj interne kaj ekstere de l’ tunelo. Tiel dum kelka tempo ili sidis ene, ne malproksime en la tunelo kun duonfermita pordo, kaj dauxre parolis.

Iliaj paroloj nun temis pri la malicaj drakaj vortoj kontraux la gnomoj. Bilbo bedauxris, ke li auxdis tion, aux almenaux deziris certigi sin pri la honesteco de l’ gnomoj, kiam ili deklaris ke ili neniam pensis pri kio okazus al la trezoro post kiam ili gajnus gxin.

— Ni sciis, ke temis pri malespera aventuro, — diris Torino, — kaj ni ankoraux konscias tion. Sed mi supozas, ke kiam ni gajnos gxin, restos suficxe da tempo por decidi kion fari kun gxi. Rilate vian porcion, sinjoro Baginzo, mi certigas vin, ke ni estas tre dankemaj, kaj vi povos elekti vian propran dekkvaronon, tuj kiam ni havos ion divideblan. Mi bedauxras, ke vi estas gxenita pri transportado, kaj mi konfesas, ke restas multaj obstakloj — la landoj ne mildigxis depost multaj jaroj, kaj oni ecx povas diri la kontrauxon — sed ni faros nian plejeblon por vi, kaj pagos nian parton de la kostoj, kiam la momento venos. Kredu min aux ne, laux via volo!

Post tiuj paroloj la temo pasis al la amasigita trezoro kaj al valorajxoj memoritaj de Torino kaj Balino. Ili scivolis, cxu tiuj kusxas ankoraux tie en la halo, kaj sin demandis cxu ili estis nerompitaj: lancoj fabrikitaj por la armeoj de la granda regxo Bladortino (delonge mortinta) kun trifoje forgxitaj pintoj kaj stangoj lerte inkrustitaj de oro sed neniam liveritaj aux pagitaj; sxildoj destinitaj al longe mortintaj militistoj; la granda ora pokalo de Troro kun du ansoj martelita kaj gravurita kun birdoj kaj floroj kies okuloj kaj petaloj konsistis el juveloj; nepenetreblaj masxkirasoj lamenigitaj de oro kaj argxento; kaj la kolcxeno de Giriono, Mastro de Dalo, fabrikita el kvincent smeraldoj herboverdaj, kiun li speciale donacis pro tio, ke oni armis lian filon per masxkiraso el gnomartaj ringoj, kies fabrikmetodo neniam antauxe efektivigxis cxar gxi estis forgxita el pura argxento kun egalaj forto kaj potenco de triobla sxtalo. Sed la plej fajna trezorajxo estis granda blanka gemo, kiun la gnomoj trovis en la plej profundaj montaj subajxoj — la Montokoro, la Arkesxtono de Traino.

— La Arkesxtono! La Arkesxtono! — murmuris Torino en la mallumo, revante kun mentono sur siaj genuoj. — GXi similis milfacetan globon, gxi brilis argxente en la fajrolumo, kiel akvo sub la suno, kiel negxo sub steloj, kiel pluvo sur la luno!