Sed la sorcxa trezoramo mankis al Bilbo. Li nur duonauxskultis iliajn parolojn. Li sidis plej proksime al la pordo kaj klinis unu orelon por auxdi spurojn de eksteraj bruoj kaj per la alia provis auxdi trans la gnomoj ehxojn aux flustrajn movigxojn de longe sube.
La mallumo profundigxis kaj li pli maltrankviligxis.
— Fermu la pordon! — li petis ilin, — Mi timas tiun drakon gxisfunde. Malpli placxas al mi tiu silento ol la tumulto de la pasinta nokto. Fermu la pordon, antaux ol estos tro malfrue.
Io en lia vocxo konsternis la gnomojn. Torino lante vekigxis el siaj revoj, levis sin kaj per piedo forbatis la pordan kojnosxtonon. Poste ili pusxis la pordon kaj fermis gxin kun obtuza klako. Ne trovigxis seruro interne de la pordo. Ili estis enfermitaj en la Monto!
Kaj gxustatempe. Ili apenaux iris en la tunelon, kiam frapego frakasis la montan deklivon kiel majesta krakego de iu ramego el arbaraj kverkoj svingataj de gigantoj. La sxtono eksplodis, la muroj fendigxis, kaj rokoj falis de la plafono sur iliajn kapojn. Mi ne sxatas imagi, kio okazus se la pordo estus ankoraux malfermita. Ili fugxis suben laux la tunelo, nur felicxaj, ke ili ankoraux vivis, dum malantaux ili auxdigxis la ekstera mugxanta kaj tertremiga furiozo de Smauxgo. Li sxiris rokojn, rompis murojn kaj klifojn per vipado de sia kolosa vosto, gxis ilia alta bazo kun bruligita herbo, turda sxtono, helikoplenaj muroj kaj mallargxa breto malaperis en amaso da splitetoj, kaj lavango da rompajxoj plongxis super la klifojn en la suban valon.
Smauxgo estis rampinta el sia kusxejo silente kaj sekrete kaj sxtele ekflugis por sori peze kaj malurgxe en la mallumo kiel monstra korvo, sxvebante kun la vento okcidente de la Monto, esperante tie surprizi iun aux ion kaj trovi la tunelan aperturon, kiun uzis la sxtelisto. Tial lia furiozo flagris, kiam li trovis neniun kaj vidis nenion, ecx en la loko, kie li kredis trovi la elirejon.
Post kiam li elcxerpis sian furiozon tiumaniere, li sentis sin pli bone kaj sincere opiniis, ke neniu trudus sin denove de tiu direkto. Dume li devis plu vengxi sin.
— Barelrajdanto! — li elsnufis. — Viaj piedoj sendube venis de la akvobordo kaj laux la rivero. Mi ne rekonas vian odoron, sed ecx se vi ne estas unu el tiuj laganoj, vi ricevis ilian helpon. Ili vidos min, kaj memoros pri tiu, kiu estas la reala Regxo sub la Monto!
Li ekflugis en fajra nubo kaj foriris suden al la Rivero Rapida.
13. Ne hejme
Intertempe la gnomoj sidis en la mallumo kaj ilin cxirkauxis absoluta silento. Ili malmulte mangxis kaj malmulte parolis. Ili ne povis kalkuli kiom da tempo pasis. Kaj ili ne kuragxis movigxi, cxar iliaj mallauxtaj flustroj ehxis kaj resonade susuris en la tunelo. Kiam ili dormis, ili vekigxis ankoraux en senlumo kaj en senfina silento. SXajne post plurtaga atendado, dum ili sufokigxis kaj vertigxis pro aeromanko, ili ne plu povis elteni. Ili ecx estis preskaux pretaj bonvenigi la bruojn de draka reveno. Pro la silento ili timis iun el liaj malicaj ruzoj, sed ili ne povus cxiam sidi tie. Torino ekparolis:
— Ni provu la pordon! Mi devas baldaux resenti la venton sur mia vizagxo, aux mi mortos! Mi kredas, ke mi preferus esti muelita de Smauxgo ol sufokigxi cxi tie!
Tiam pluraj gnomoj levigxis kaj palpiris reen al la loko, kie trovigxis la pordo. Sed ili trovis la supran finon de l’ tunelo frakasita kaj blokita de rompitaj rokoj. Nek la sxlosilo nek la magio, kiun gxi antauxe obeis, malfermus gxin denove.
— Ni estas kaptitaj! — ili gxemis. — Jen la fino. Ni mortos cxi tie. Sed iel, dum la gnomoj plej malesperis, Bilbo kurioze sentis, ke esperigo malsxargxis lian koron, kvazaux premanta pezo subite malaperus de sub lia vesxto.
— Ne cxagrenigxu! — li diris. — “Se estas fajrero, restas espero” kiel cxiam diris mia patro, kaj “La tria klopodo kvitigas sxuldon”. Mi iros ankorauxfoje malsupren de l’ tunelo. Mi jam iris dufoje, kiam mi sciis, ke la drako trovigxas cxe la fino. Nun mi riskos trian viziton, kvankam mi estas malpli certa. Cetere, la sola elirejo de cxi tie trovigxas nur sube de la tunelo. Kaj cxi-foje mi pensas, ke cxiuj devos akompani min. Senespere ili konsentis, kaj Torino ekiris apud Bilbo.
— Bonvolu atenti! — flustris la hobito, — kaj bonvolu iri kiel eble plej silente! Eble Smauxgo mankas en la fundo, sed eble li ne mankas. Ni ne tro risku senbezone!
Ili iris suben, ade suben. La gnomoj ne povis kompreneble egali la hobitan silenton dum ili sxteliris, kaj iliaj anhelado kaj snufado terure ehxis. Kelkfoje Bilbo timante haltis kaj auxskultis, sed auxdis neniun movigxon sube. Kiam ili venis funden, almenaux laux lia kalkulo, Bilbo surglitigis sian ringon kaj iris antauxen. Sed li ne bezonis gxin. La senlumo estis absoluta, kaj ili cxiuj estis same nevideblaj, kun aux sen la ringo. Fakte estis tiel nigre, ke la hobito atingis la aperturon neatendite, apogis sian manon sur nenio, stumblis antauxen, kaj ruligxis kapantauxe en la halon!
Li kusxis tie kun sia vizagxo sur la planko kaj ne kuragxis levigxi. Ne vidigxis ecx glimero de lumo, kvankam sxajnis al li, kiam li fine levis sian kapon, ke briletis blanka heleco supre kaj malproksime de li en la ombroj. Sed gxi ne estis draka fajrero, kvankam la lacerta stinko sxvebis peze en tiu loko kaj vaporo gustis sur lia lango.
Post kelka tempo Bilbo ne plu povis toleri tion.
— Estu malbenita Smauxgo, fidrako! — li pepis lauxte. — CXesigu la kasxludon! Lumigu kaj mangxu min, se vi povas kapti min!
Svagaj ehxoj resonis en la nevidebla halo, sed ne venis respondo. Bilbo starigxis, kaj trovis ke li perdis sian direkton.
— Nu, mi scivolas, kion Smauxgo kovas, — li diris. — Li supozeble ne estas hejme cxi-matene (aux cxi-vespere, aux kioma horo estas). Se Oino kaj Gloino ne perdis siajn silikon kaj tindron, ni eble povos bruligi lumon kaj esplori iom antaux ol nia bonsxanco foriros.
— Lumo! — li kriis. — CXu iu povas lumigi?
La gnomoj estis evidente alarmitaj, kiam Bilbo brue falis trans la sxtupon, kaj ili kunpremigxis tie, kie li postlasis ilin en la tunelofino.
— SXsx! SXsx! — ili siblis, kiam ili auxdis lian vocxon. Kvankam tio helpis la hobiton retrovi ilian direkton, pasis longa tempo antaux ol li povis paroligi ilin denove. Sed fine, kiam Bilbo komencis stamfi sur la plankon kaj kriis “Lumo!” terure lauxte kaj akre, Torino rezignis kaj oni sendis Oinon kaj Gloinon por sercxi siajn pakajxojn supre de l’ tunelo.
Post kelka tempo flagranta lumo montris, ke ili revenis. Oino havis malgrandan brulantan pin-torcxon en la mano, dum Gloino portis faskon da aliaj torcxoj sub la brako. Bilbo rapide kuris al la aperturo kaj prenis la torcxon, sed li ne povis persvadi la gnomojn bruligi pliajn torcxojn aux sekvi lin. Torino atente klarigis, ke Bilbo estis ankoraux la oficiala spertulo pri rompsxtelado kaj esplorado. Se li volis riski lumon, tio estis lia elekto. Sed ili preferis resti en la tunelo kaj atendi lian raporton. Tial ili sidigxis apud la pordo kaj atendis.
Ili ekvidis la malhelan hobitan silueton kuri sur la planko kun la eta torcxo super la kapo. Kiam li estis proksime, ili vidis flagretojn kaj briletojn, kiam li stumblis sur oran ajxon. Kiam li forvagis en la vastan halon, la lumo paligxis, kaj poste gxi altigxis dancante en la aero. Bilbo grimpis sur la trezoran amason. Li post nelonge staris sur la supro kaj iris ade pluen. Tiam li subite haltis, sed ili ne sciis kial.
Temis pri Arkesxtono, la Montokoro.
Bilbo supozis tion laux la priskribo de Torino, sed fakte ne estis dubo, cxar neniu gemo povus egali gxin ecx en tiu majesta oramaso aux en alia trezoro en la mondo. Dum li grimpis supren, la sama blanka lumo ekbrilis antaux li kaj logis tiudirekten liajn piedojn. Iom post iom gxi farigxis pala blanka brilanta globo. Kiam li alproksimigxis, vidigxis bunta ekflagro surface de l’ globo, kiu reflektis kaj disbriligis la lumon de lia torcxo. La granda juvelo brilis antaux liaj piedoj kvazaux per sia propra interna lumo. Sed gravurita kaj polurita de la gnomoj, kiuj fosis gxin el la monta kerno jam de longe, gxi spegulis eksterajn lumradiojn, kaj transformis ilin al fajreroj de blanka brileco makulitaj de cxiu koloro de l’ cxielarko.