Выбрать главу

La brako de Bilbo subite etendigxis al gxi, kvazaux gxia ensorcxado devigis lin. Lia eta mano ne povis cxirkauxi gxin, cxar gxi estis granda kaj peza gemo, sed li levis gxin, fermis siajn okulojn kaj metis gxin en sian plej profundan posxon.

“Nun mi estas vera sxtelisto! — li pensis. — Sed mi supozas, ke mi devos anonci tion al la gnomoj je oportuna momento. Ili ja diris, ke mi rajtas elekti kaj preni mian propran porcion. Kaj mi kredas, ke mi elektus cxi tion, se ili prenus la restajxon!” Tamen li ne estis certa, ke la promesoj pri elektado specife celis cxi tiun mirindan gemon kaj ne dubis, ke io misa rezultos pri tio.

Li do pluiris. Li descendis laux la kontrauxa deklivo, kaj lia torcxa brilo malaperis de la spektantaj gnomoj. Sed ili baldaux revidis gxin longe for. Bilbo nun transiris la halan plankon.

Li iris pluen, gxis li venis al pordego cxe la malproksima flanko, kaj tie venteto refresxigis lin. Sed gxi preskaux estingis lian torcxon. Li hezite rigardis trans la pordon kaj ekvidis grandajn galeriojn kaj largxajn sxtuparojn supreniri en la ombrojn. Smauxgo ankoraux nek vidigxis nek auxdigxis. Li estis turnanta sin por reiri, kiam io nigra plongxis super li kaj legxere tusxis lian vizagxon. Li pepis kaj eksaltis, stumblis malantauxen kaj falis. Lia torcxo falis kaj estingigxis!

— Nur vesperto, mi konjektas kaj esperas! — li diris malkontente. — Sed nun kion mi faru? Kie estas oriento, sudo, nordo kaj okcidento?

— Torino! Balino! Oino! Gloino! Filio! Kilio! — li kriis kiel eble plej forte, kvankam tio sxajnis mallauxta obtuza brueto en tiu tomba senlumo. — La lumo estingigxis! Iu trovu kaj helpu min! — Tiumomente lia kuragxo entute forvelkis.

La gnomoj auxdis liajn krietojn tre mallauxte, sed la nura vorto, kiun ili auxdis estis “Helpu!”

— Nome de cxio sub. la cxielo kaj la tero, kio okazis nun? — diris Torino. — Ne temas pri la drako, cxar lia pepado ne cxesis.

Ili atendis unu-du momentojn, kaj ankoraux ne auxdigxis drakecaj bruoj. Auxdigxis nenio krom la malproksimaj krioj de Bilbo. Tiam Torino ordonis:

— Unu el vi iru kaj alportu unu-du torcxojn! SXajnas, ke ni devos iri por helpi la rompsxteliston.

— Estas nia vico por helpi, — diris Balino. — Kaj mi volonte iros. Mi cetere kredas, ke nun estas sendangxere.

Gloino lumigis pliajn torcxojn, kaj ili cxiuj elrampis lauxvice, sekvante la muron kiel eble plej haste. Ili ne iris longe antaux ol ili trovis Bilbon, kiu siavice revenis al ili. Li tuj revigligxis kiam li vidis iliajn flagrantajn lumojn.

— Nur temis pri vesperto, nenio misa! — li respondis al iliaj demandoj.

Ili multe trankviligxis, kvankam ili estis grumblemaj, cxar li timigis ilin pro nenio. Sed oni ne povas diveni, kion ili dirus, se li rakontus al ili tiumomente pri Arkesxtono. Dum ili vojiris, ili okaze vidis valorajxojn, kaj tiuj ardigis denove ilian gnoman trezoravidon. Kiam oni revekas la apetiton de gnomoj pri oro kaj juveloj, ili tuj farigxas aplombaj kaj foje ferocaj.

Tiam oni ne bezonis sproni la gnomojn. Ili subite hastis por esplori la halon, kredante, ke nun Smauxgo ne plu estas hejme. CXiu prenis lumigitan torcxon, kaj dum ili gapis tien kaj reen, ili tute forgesis sian singardemon. Ili parolis lauxte, kriis unu al la alia, portis antikvajn trezorerojn en la manoj, aux prenis ilin de sur la muro kaj tenis ilin en la lumo karesante ilin per la fingroj.

Filio kaj Kilio preskaux deliris trovinte tie pendantajn orajn harpojn kun argxentaj kordoj, kiujn ili prenis kaj ludis. CXar tiuj estis magiaj (kaj netusxitaj de la drako, kiu malmulte interesigxis pri muziko), ili estis ankoraux agorditaj. La malhela halo plenigxis je melodio, kiu ne plu auxdigxis depost longe. Sed pli multaj gnomoj estis praktikaj. Ili amasigis gemojn kaj plenigis siajn posxetojn, kaj kun sopiro kribris la restajxon inter siaj fingroj. Torino estis la plej avida inter ili, sed li sercxis cxiudirekte ion, kion li ne povis trovi. Tio evidente estis Arkesxtono, sed pri gxi li parolis al neniu.

La gnomoj nun forprenis masxkirasojn kaj armilojn de la muroj, kaj armis sin. Torino estis vere regxaspekta, portante kirason el oraj lamenoj kun argxentostanga hakilo sub rimeno inkrustita de skarlataj gemoj.

— Sinjoro Baginzo! — li kriis. — Jen la unua repago por kompensi vin. Demetu vian malnovan kapucxon, kaj portu tion!

Tiam li metis malgrandan masxkirason sur Bilbon. GXi estis forgxita jam de longe por juna elfprinco. GXi estis el argxenta sxtalo, kiun la elfoj nomas mitrilo, kaj gxin akompanis zono inkrustita de perloj kaj kristaloj. Sur la kapon de l’ hobito estis metita malpeza helmo el formita ledo, fortigita de sxtalaj ringoj kun rando inkrustita de blankaj gemoj.

“Mi sentas min majesta, — li pensis, — sed mi supozas, ke mi aspektas absurde. Kiel ili ridus hejme sur la Monteto! Kvankam, mi tre sxatus vidi spegulon cxi-momente”.

Tamen sinjoro Baginzo ne lasis la trezoron ravi lin tiom, kiom la gnomoj ensorcxigxis. La trezora esplorado jam komencis enuigi lin longe antaux ol la gnomoj lacigxis, kaj li sidigxis sur la plankon. Li komencis nervoze konsternigxi pri la fina sorto de l’ aventuro. “Mi donacus plurajn multekostajn pokalojn, — li pensis, — por trinki bonan bieron el la lignaj bovloj de Beorno!”

— Torino! — li kriis lauxte. — Kio poste? Ni estas armitaj, sed kiom valoris antauxe forta armilaro kontraux Smauxgo la Terura? La trezoro ankoraux ne estas konkerita. Ni bezonas sercxi ne oron, sed elirejon. Kaj ni jam suficxe longe riskis niajn sxancojn.

— Vi parolas prave! — respondis Torino, veninte el sia revo. — Ni ekiru! Mi gvidos vin. Ecx post mil jaroj mi ne forgesos la vojojn de cxi tiu palaco. — Tiam li vokis la aliajn, kaj ili amasigxis, kaj kun torcxoj super kapoj ili trapasis la largxan pordon, sed ne sen kelkaj retroaj sopiraj rigardoj.

Ili rekovris per siaj kadukaj kapucxoj kaj manteloj la novajn brilantajn masxkirasojn kaj helmojn, kaj lauxvice marsxis malantaux Torino simile al magra lumlinio en la mallumo, kiu foje haltis, auxskultis, kaj timis, ke denove auxdigxos la bruoj de l’ drako.

Kvankam la malnovaj ornamajxoj estis sximozaj kaj detruitaj, kaj kvankam cxio estis renversita kaj cindrigita de la drako, Torino konis cxiun tunelon kaj galerion. Ili grimpis sxtuparon, cxirkauxiris angulon kaj subeniris ehxantan vojon, turnis sin kaj grimpis alian sxtuparon, kaj denove supreniris alian. La sxtupoj estis glataj, largxaj kaj belaj, cxizitaj en la natura roko. La gnomoj ade supreniris ne renkontante spuron de vivo, krom ombrojn kiuj fugxis de la torcxlumo, kies flamoj flagretis en la subteraj ventetoj.

Tamen la sxtupoj ne tauxgis por la hobitaj kruroj. Bilbo sentis, ke li preskaux ne plu povos dauxrigi, kiam la plafono subite sxvebis supren kiel alta kaj vasta volbo ekster la lumo de iliaj torcxoj. Blanka lumo trabrilis aperturon en la malproksimo super ili, kaj la aero odoris pli dolcxe. Kaj antaux ili vidigxis pala lumo tra la pordego, kiu estis tordita kaj duonbruligita, kaj pendis sur cxarniroj.

— Jen la CXambrego de Troro, — diris Torino, — la salono por festenoj kaj konsilioj. Ne longe for trovigxas nun la CXefpordo.

Ili trapasis la ruinigitan halon. Tie tabloj putris, segxoj kaj benkoj estis renversitaj, bruligitaj kaj kadukaj. Kranioj kaj ostoj estis dise sternitaj sur la planko, kun boteloj kaj bovloj, rompitaj trinkokornoj kaj tavoloj da polvo. Kiam fine ili trapasis plian pordon je la kontrauxa flanko, iliajn orelojn trafis bruo de fluanta akvo, kaj vidigxis griza lumo.

— Jen la origino de la Rivero Rapida, — diris Torino. — De cxi tie gxi hastas al la CXefpordo. Ni sekvu gxin!

El ombra aperturo en la roka muro fontis rojo kvazaux boligita akvo, kaj gxi kirligxis al mallargxa fluejo, profunde fosita kaj rektigita de lertaj antikvaj manoj. Paralele sekvis gxin sxtonpavima vojo, suficxe largxa por pluraj personoj. Ili rapide kuris laux gxi, kaj cxirkauxis largxarkan angulon — kaj jen! Eklumis la tago cxirkaux ili! Super ili staris arkajxo, kies plafono estis ankoraux detale gravurita, kvankam gxi estis splitita kaj karbigita. Nebuleca suno radiigis sian lumon inter la montajn firstojn, kaj ora lumbrilo pluvis sur la pavimitan sojlon.