Выбрать главу

Aro da vespertoj vekigxis surprizite pro la brulantaj torcxoj kaj superflirtis ilin. Ili eksaltis, kaj iliaj piedoj glitis sur la sxtonoj, kiuj glatis kaj sximis, cxar la drako ofte frotis ilin kiam li trapasis. Antaux ili la akvo falis pluen lauxte sxauxmante gxis la valo. Ili jxetis teren siajn mortantajn torcxojn, kaj staris gapante la brilan pejzagxon. Ili atingis la CXefpordon, kaj nun rigardis super Dalo.

— Nu! — diris Bilbo. — Mi neniam antauxe kredis, ke mi rigardos tra cxi tiu pordo de interne. Kaj mi neniam kredis, ke tiom placxos al mi revidi la sunon kaj senti la venton sur mia vizagxo. Sed, aj!.. la vento ja estas malvarma!

Kaj li pravis. Akra orienta vento blovis anoncante la venontan vintron. GXi cirkulis super kaj cxirkaux la Monton en la valon, kaj susuris inter la rokoj. Post longa vojagxo en la varmegaj profundajxoj de la drakaj kavernoj, ili tremis sub la suno.

Bilbo subite konstatis, ke li estas ne nur laca, sed ankaux tre malsata.

— SXajnas, ke estas malfrua mateno, — li diris, — kaj mi kalkulas, ke estas pli malpli la matenmangxa horo — se restas io por nutri nin. Sed mi dubas, ke la cxefporda sojlo de Smauxgo estas la plej tauxga loko por mangxi. Eble ni iru al loko, kie ni povos sidi dum kelka tempo!

— GXuste! — diris Balino. — Kaj mi kredas, ke mi scias kien iri. Ni iru al la malnova sentinela turo sud-okcidente de la Monto.

— Kiom malproksima gxi estas? — demandis la hobito.

— Kvin horojn da marsxado, laux mi. Temos pri malfacila vojo. La vojo de la CXefpordo laux la maldekstra rivera bordo sxajnas detruita. Sed rigardu tien suben! La rivero serpentas subite orienten trans Dalon antaux la ruinigita urbo. CXe tiu punkto antauxe trovigxis ponto kondukanta al kruta sxtuparo, kiu supreniras al la dekstra bordo. Tie vojo iras al Korvokresto. Estas (aux estis) pado, kiu kondukis supren al la postenejo. Ecx se restas tie la antikvaj sxtupoj, tamen estos malfacile rampi supren.

— Bona cxielo! — grumblis la hobito. — Pli da grimpado kaj marsxado sen la matenmangxo! Mi scivolas, kiom da matenmangxoj kaj aliaj mangxoj ni ne gxuis en tiu fia, senhorlogxa, senhora truo?

Fakte pasis du noktoj, kaj unu tago inter tiuj (kvankam oni ne povas diri, ke ili absolute nenion mangxis), depost kiam la drako frakasis la magian pordon. Sed Bilbo perdis sian kalkulopovon, kaj estis egale al li, cxu temis pri nokto aux semajno da noktoj.

— Ne cxagrenigxu! — diris Torino ridante. Lia espero rekreskis denove, kaj li skuis brue la valorajn sxtonojn en siaj posxoj. — Ne komparu mian palacon kun fia truo! Vi devos atendi, ke oni denove purigu kaj dekoraciu gxin!

— Tio ne okazos gxis la morto de Smauxgo, — diris Bilbo malgaje. — Kaj cetere, kie li trovigxas? Mi donacus bonan matenmangxon por scii. Mi esperas, ke nun li ne gvatas nin de la supro de l’ Monto!

Tiu ideo multe konsternis la gnomojn, kaj ili rapide konsentis, ke Bilbo kaj Balino parolis prave.

— Ni devos foriri de cxi tie, — diris Dorio. — Mi sentas, kvazaux lia rigardo borus mian nukon.

— CXi tie estas malvarma soleca loko, — diris Bomburo. — Ni povas trinki, sed laux mi vidigxas nenio por mangxi. La drako devas multe malsati en cxi tiu regiono.

— Venu, venu! — kriis la aliaj. — Ni sekvu la vojon de Balino.

Sub la dekstra roka muro ne trovigxis vojo, kaj ili do trenis sin pluen inter la sxtonojn maldekstre de la rivero. La senviva dezerteco denove sombrigis ecx Torinon. La ponto, pri kiu parolis Balino, jam delonge disfalis, kaj la plimulto de gxiaj sxtonoj nun farigxis rokoj meze de la brua rivera sxanelo. Sed ili trapasis la riveron sendangxere, trovis la antikvan sxtuparon kaj grimpis sur la dekstran bordon. Post nelonge ili trovis la malnovan vojon kaj baldaux venis al profunda valeto sxirmita inter la rokegoj. Ili iomete ripozis tie kaj matenmangxis kiel eble plej bone precipe per kramo kaj akvo. (Se vi deziras scii, el kio konsistas la kramo, mi povas diri nur, ke mi ne konas la recepton, sed gxi similas biskviton, estas senfine konservebla, normale satiga, sed ankaux enuiga kaj certe teda, krom kiel ekzerco por macxado. GXin fabrikis la laganoj por longaj vojagxoj.)

Poste ili iris pluen. Nun la vojo direktis okcidenten kaj forlasis la riveron, kaj la granda sudenetendita remparo de l’ monta firsto ade proksimigxis. Post kelka tempo ili atingis la montan deklivon. GXi estis apika, kaj ili rampis malrapide unu post la alia, gxis fine dum la malfrua posttagmezo ili venis supren de la kresto kaj vidis la vintran sunsubiron en la okcidento.

Ili tie trovis ebenajxon senmuran cxe tri flankoj, kies kvara norda flanko konsistis el rokoza fasado, kaj tie trovigxis porda aperturo. El tiu pordo estis videbla vasta pejzagxo oriente, sude kaj okcidente.

— CXi tie, — diris Balino, — en la malnova tempo ni cxiam postenigis sentinelojn, kaj la pordo malantaux ni kondukas al elfosita kaverno, kiu servis kiel postenejo. Oni provizis multajn similajn lokojn cxirkaux la Monto. Sed oni sxajne ne multe bezonis vacxantojn dum niaj prosperaj tagoj. Kaj eble la sentineloj postenis iom tro komforte — cxar ili estus alarmintaj nin multe pli longe antaux ol la drako venis, kaj tiam cxio estus okazinta alimaniere. Tamen ni povas kusxi cxi tie kaj kasxi nin dum kelka tempo. Kaj ni povos vidi sen esti vidataj.

— Tio ne utilas, se oni jam vidis nin, — diris Dorio, kiu jam rigardis supren al la monta pinto, kvazaux li supozis vidi Smauxgon sidi tie kiel birdo sur pregxeja turo.

— Ni devos riski tion, — diris Torino. — Hodiaux ni ne povas iri pluen.

— Oni konsentas! — kriis Bilbo, kaj jxetis sin planken.

En la kaverno estis suficxe da spaco por cent gardistoj, kaj pli profunde trovigxis sxirmita groto for de la ekstera malvarmo. GXi estis nelogxata kaj sxajnis, ke ecx la sovagxaj bestoj ne uzis gxin depost la komenco de la Smauxga regno. Ili tie sternis siajn pakajxojn. Kelkaj tuj kusxigxis por dormi, kaj aliaj sidigxis cxe la ekstera pordo kaj diskutis siajn planojn. Parolante, ili cxiam revenis al la sama temo: kie estas Smauxgo? Ili rigardis okcidenten sed tie nenio vidigxis. Oriente estis nenio. Kaj sude ne vidigxis spuro de l’ drako, sed tamen svarmis en la malproksimo multaj birdoj. Ili rigardis kaj miris pro tio, sed ili ankoraux ne povis trovi la kialon, kiam surcxiele aperis la unuaj malvarmaj steloj.

14. Fajro kaj akvo

Se oni deziras, same kiel la gnomoj, scii kio okazis pri Smauxgo, oni devas reveni al la vespero antaux du tagoj, kiam li frakasis la pordon kaj forflugis.

La homoj de Lagurbo Esgaroto estis plejparte hejme, cxar la vento blovis fride el la malhela oriento. Tamen kelkaj promenis sur la kajoj, kiel ili sxatis fari, mirante la lagon speguli la stelojn de inter la nubaj ombroj. De ilia urbo la Soleca Monto estis kasxita de malaltaj montetoj apud la norda laga bordo, kaj inter tiuj fluis la Rivero Rapida. La montopinto vidigxis nur kiam la cxielo estis sennuba, kaj ili malofte rigardis gxin, cxar gxi estis morna kaj misauxgura ecx en la matena sunlumo. GXi nun estis ekstervida kaj vualita de la mallumo.

Tamen tiumomente gxi ekaperis kun flagro. Rapida ragxa brilo lumigis gxin, kaj poste velkis.

— Rigardu! — diris unu el ili. — La lumoj denove! La pasintan nokton la vacxistoj vidis ilin ekbrili kaj malaperi ekde la noktmezo gxis la auxroro. Io okazas tie supre.

— Eble la Regxo sub la Monto forgxas oron, — diris alia. — Li iris norden jam de tre longe. Eble venis la momento por fine realigi la kantojn.

— Kiu regxo? — diris alia sombre. — Tio multe pli similas la flamojn de l’ rabema drako. Tiu estas la sola Regxo sub la Monto, kiun ni vere konas.

— Vi cxiam prognozas malgajajn aferojn! — diris la aliaj. — Jen inundojn, jen venenitajn fisxojn! Pripensu ion pli gajan!