Выбрать главу

— Jes ja, sed tio estis antaux longa tempo, — diris Gloino, — mi parolis pri vi mem. Kaj mi certigas, ke tamen estas signo sur tiu pordo — la kutima signo de l’ metio, almenaux laux la tradicio. Rompsxtelisto deziras bonan laboron, kun multa ekscito kaj suficxa salajro — tiel gxi kutime legigxas. Vi rajtas diri: Sperta Trezor-sercxisto anstataux Rompsxtelisto se vi deziras. Iuj tiel faras. Iuj ne. Estas tute al ni egale. Gandalfo diris al ni, ke trovigxis tia persono en la najbarajxo, sercxanta tujan Laboron, kaj ke li arangxis renkontigxon cxi-merkrede je la horo de l’ temangxo.

— Kompreneble signo estas,— diris Gandalfo. — Mi mem gxin faris. Pro kialoj tre bonaj. Vi petis, ke mi trovu la dekkvaran anon de la ekspedicio, kaj mi elektis sinjoron Baginzo. Se iu el vi dirus, ke mi elektis malgxustan personon aux malgxustan domon, vi povos resti dektriope kaj sperti cxiajn malfelicxojn, aux ecx reveni al karbofosado.

Li grimacis tiel kolere al Gloino, ke la gnomo repremigxis en sia sidloko; kaj kiam Bilbo malfermis la busxon por demandi ion, li turnis sin, kaj grimace gvatis lin, alsxovante siajn hirtajn brovojn, gxis kiam Bilbo klakfermis la busxon.

— GXuste, — diris Gandalfo. — Ni ne plu disputu. Mi elektis sinjoron Baginzo, kaj tio devus suficxi por vi cxiuj. Se mi diras, ke li estas rompsxtelisto, li ja estas aux estos rompsxtelisto, kiam venos la momento. Li havas pli da lerto, ol vi opinias, kaj multe pli ol li mem kredas. Vi travivos cxiuj, eventuale, kaj dankos min. Nun, kara Bilbo, alportu lampon, ke sur la afero estu iom da lumo!

Sur la tablon en brilo de granda rugxsxirma lampo, li rulis pecon de pergameno simila al mapo.

— Tion faris Troro, via avo, Torino, — li diris responde al la ekscititaj demandoj de la gnomoj. — GXi estas plano de la Monto.

— Mi ne vidas, ke gxi nin multe helpos, — diris Torino, post ekvido. — Mi memoras suficxe bone la Monton kaj la cxirkauxajn landojn. Kaj mi scias, kie trovigxas Mornarbaro, kaj la Velka Erikejo, kie la drakoj sin bredis.

— Estas rigxmarkita drako flanke de l’ Monto, — diris Balino, — sed estus suficxe facile lin trovi sen tio, se iel ni alvenus tien.

— Sed restas unu signo, kiun vi ne rimarkis, — diris la sorcxisto, — kaj tio estas la sekreta enirejo. CXu vi vidas tiun runon cxe la okcidenta flanko, kaj la manon, kiu gxin indikas de la aliaj runoj? Tio signas sekretan eniron al la Subaj Haloj. (Rigardu la mapon cxe la komenco de tiu cxi libro, kaj vi vidos tie la runojn).

— GXi eble iam estis sekreta, — diris Torino, — sed kiel ni povas scii, ke gxi ankoraux sekretas? Maljuna Smauxgo jam vivas tie suficxe longe por malkasxi cxion scieblan en tiu kavernaro.

— Li ja scius, sed li ne povas uzi gxin jam de multaj jaroj.

— Kial?

— CXar gxi tro malgrandas. “Kvin futojn altas la pordo kaj triopo povas enmarsxi kune”, diras la runoj, sed Smauxgo ne povus enrampi truon de tia grandeco ecx kiam li estis juna drako, certe ne post kiam li forvoris tiom da gnomoj kaj homoj de Dalo.

— GXi SXajnas al mi tre granda truo, — pepis Bilbo, kiu neniam spertis drakojn, sed nur hobitotruojn. Li ekscitigxis kaj interesigxis denove, kaj tial li forgesis teni la busxon fermita. Li sxatis mapojn, kaj en la vestiblo pendis granda promenmapo de la regiono kun rugxe indikitaj itineroj, preferataj de Bilbo. — Kiamaniere tiu granda pordo povas resti sekreto al eksteruloj, kaj al la drako?

Vi devas konstati ke li estis ankoraux nur tre malgranda hobito.

— Multmaniere, — diris Gandalfo. — Sed kiamaniere tiu cxi estas kasxita ni ne scias sen veni kaj vidi gxin. Laux la teksto de l’ mapo mi supozas, ke iuloke estas sxlosita pordo, kiun oni fabrikis simile al montoflanko. Jen la kutima artifiko de la gnomoj, cxu mi ne pravas?

— GXuste tiel, — diris Torino.

— Krome, — aldonis Gandalfo, — mi forgesis mencii, ke la mapon akompanas sxlosilo, malgranda kaj kurioza sxlosilo. Jen gxi! — li diris kaj donis al Torino sxlosilon el argxento kun granda stango kaj labirintaj ornamajxoj. — Gardu gxin zorge!

— Ja tiel mi faros, — diris Torino, kaj fiksis gxin al fajna cxeno, pendanta cxirkaux lia kolo sub la jako. — Nun la afero sxajnas pli esperiga. CXi tiu novajxo des pli bonigas gxin. GXis nun ne estis al ni klare, kio estis farenda. Ni planis iri orienten, kiel eble plej kasxe kaj atenteme, gxis la Longa Lago. Post tiam, la gxenoj komencigxus.

— Longe antaux tiam, se mi konas la vojojn al la Oriento, — interrompis Gandalfo.

— Ni irus de tie laux la Rivero Rapida, — dauxrigis Torino, kvazaux ne auxdante, — kaj poste al la ruinoj de Dalo, la antikva urbo en la valo, sub la ombro de la Monto. Sed al neniu el ni placxis la ideo, ke ni eniru tra la CXefpordo. La rivero trafluas gxin, trans la klifego cxe l’ sudo de la monto, kaj eliras tra gxi ankaux la drako: tro ofte, se li ne sxangxis siajn kutimojn.

— Tio ne tauxgas, — diris la sorcxisto, — sen fortega Militisto, aux Heroo. Mi klopodos trovi unu el ili, sed militistoj batalas inter si en foraj landoj, kaj en cxi tiu regiono herooj estas maloftaj, aux ne troveblaj. Glavoj cxi tie estas malakraj, kaj hakiloj uzigxas por trancxi arbojn, sxildoj servas kiel luliloj aux potkovriloj, kaj drakoj estas komforte distaj, do fabelaj. Tial mi finelektis rompsxteladon — cxefe kiam mi rememoris la ekziston de la Flanka Pordo. Kaj jen nia malgranda Bilbo Baginzo, la rompsxtelisto mem. La elektita kaj selektita rompsxtelisto. Nun, ek al la kreo de veraj planoj.

— Nu, bone, — diris Torino, — supozeble la sperta sxtelisto povus doni al ni iujn ideojn aux sugestojn. — Li turnis sin mokgxentile al Bilbo.

— Unue, mi sxatus scii iom pli multe pri kelkaj aferoj, — li diris, sentante sin konfuzita kaj iom interne tremema, sed ankoraux Tjuke agordita sekvi la aferon. — Mi volas diri: pri la drako, oro kaj cxio cxi, kaj kiel gxi alvenis tien, kaj al kiu gxi apartenas, kaj tiel plu.

— CXielo gardu min! — diris Torino, — cxu vi ne havas mapon? Kaj cxu vi ne auxdis nian kanton? Kaj cxu ni ne priparoladis tion dum horoj?

— Tamen, mi sxatus scii cxion simple kaj klare, — li diris obstine, prenante sian negocan manieron (kutime destinata al dezirantoj prunti lian monon), kaj penante sxajnigi sin sagaca, prudenta kaj profesia, kaj inda je la Gandalfa rekomendo. — Mi dezirus scii ankaux pri la riskoj, neplanitaj spezoj, tempo bezonota, salajro kaj simile.

Per tio li volis diri: “Kiel mi profitos? Kaj cxu mi revenos viva?”

— Ho, nu, en ordo, — diris Torino. — Jam delonge dum la epoko de mia avo Troro, nian familion oni forcxasis el la Fora Nordo, kaj gxi revenis kune kun nia trezoro kaj nia provizaro al la Monto, kiu estas sur la mapo. GXin unue malkasxis mia praulo, Traino la Antikva, kaj poste ili minis, kaj tunelis, kaj faris pli grandegajn halojn kaj laborejojn, kaj krome mi kredas, ke ili trovis amason da oro kaj ankaux multajn juvelojn. CXiuokaze, ili farigxis treege ricxaj kaj konataj, kaj mia avo estis denove Regxo Sub la Monto, kaj lin traktis tre gxentile la homoj, kiuj logxis sude, kaj kiuj iom post iom okupis la bordojn de la Rivero Rapida, gxis la valo sub la ombro de la Monto. Tie ili starigis la gajan urbon Dalo en tiu epoko. Regxoj invitis niajn forgxistojn kaj rekompencis plej ricxe ecx la malplej bonajn. Familiestroj petis, ke iliaj filoj lernoservu cxe ni, kaj ili pagis al ni malavare, precipe per vivprovizoj, kiujn ni mem neniam kutimis kultivi aux sercxi. Vere tiuj tagoj estis por ni bonaj, kaj la plej malricxaj el ni havis monon por elspezi kaj disprunti, kaj liberan tempon por fabriki, simple por sin distri, la plej belajn ajxojn, sen paroli pri la plej mirindaj kaj magiaj ludiloj, kies speco ne plu trovigxas en la hodiauxa mondo. Tiel la haloj de mia avo plenigxis je kirasoj kaj juveloj, skulptajxoj kaj pokaloj, kaj la ludila bazaro de Dalo estis la mirindajxo de l’ Nordo.

»Sendube tio alvenigis la drakon. Kiel oni scias, drakoj sxtelas oron kaj juvelojn de homoj, elfoj kaj gnomoj, ie ajn ili trovas ilin, kaj ili gardas la rabitajn trezorojn dum sia tuta vivo (gxi estas efektive eterna, se oni ne mortigas ilin), kaj ili ne gxuas en tio ee unu latunan moneron. Fakte, ili apenaux distingas majstroverkon de fusxajxo, kvankam ili kutime scipovas diveni ilian merkatan valoron; sed ili ne scias kiel fabriki ion ajn, ecx ne fiksi skvameton de sia kiraso. Trovigxis multaj drakoj en la Nordo dum tiu epoko, kaj la oro tie supozeble maloftigxis, kaj samtempe la gnomoj forfugxis suden aux formortis, kaj pliigxis la dezertigxo kaj damagxo, kiujn kauxzis la drakoj. Tie vivis aparte avara, forta, kaj fia drako, nomata Smauxgo. Unu tagon li ekflugis aeren kaj venis suden. Ni nur ekauxdis uraganan bruegon el la Nordo, kaj la pinoj sur la Monto klinigxis kaj krakis pro la vento. Iuj gnomoj staris ekstere — felicxe, unu el ili estis mi, bele aventurema gnometo, cxiam vaganta, kaj je tiu tago tio savis mian vivon — nu, de tre fore ni vidis la drakon sursxuti nian monton flamigante gxin. Poste li malsupreniris laux deklivoj, kaj kiam li atingis la arbaron, cxio ekbrulis. Samtempe cxiuj sonoriloj sonoris en Dalo, kaj la militistoj armigxis. La gnomoj hastis tra sia pordego, sed la drako tie ilin jam atendis. Neniu eskapis tiuvoje. La rivero ekvaporigxis, kaj la vaporo surfalis Dalon, kaj ene de la nebulo la drako sturmis ilin kaj detruis la soldatan plimulton — la kutima malgaja historio, kiuj okazis ofte en tiu epoko. Sekve li retroiris kaj enrampis tra la CXefpordo kaj purigis la halojn, koridorojn, tunelojn, vojetojn, kelojn, salonojn kaj pasejojn. Poste ne plu restis vivantaj gnomoj, kaj li prenis por si ilian ricxajxon. Versxajne, cxar tia estas la draka maniero: li malsupre stakis cxion en grandan amason, kaj uzas gxin kiel liton. Pli malfrue li kutimis elgrimpi tra la Pordego celante Dalon, kaj li forportis homojn, cxefe frauxlinojn, por mangxi ilin, gxis kiam Dalo ruinigxis, kaj cxiuj mortis aux foriris. Kio tie okazas nun, mi ne scias, sed mi supozas, ke neniu logxas en tiu cxi epoko pli proksime al la Monto ol en la fora bordo de la Longa Lago.