Выбрать главу

Subite vidigxis arda brilo sub la montetoj, kaj la norda lago reflektis oron.

— La Regxo sub la Monto! — ili kriis. — Rebrilas ties gloro, ricxajxoj fluas fonte, riveroj da trezoro! Ora rivero fluas de l’ Monto! — ili kriis kaj la laganoj malfermis siajn fenestrojn kaj hastis eksteren.

Denove la urbo ekscitigxis kaj entuziasmigxis. Sed la sombra ulo kuris furioze al la Urbestro.

— La drako revenas, aux mi estas stultulo! — li kriis. — Rompu la ponton! Armu vin! Armu vin!

Tiam trumpetoj sonis kaj resonis apud la rokaj bordoj. La aklamoj cxesis kaj la bona humoro farigxis hororo. Tiel la drako ne trovis ilin tute malpretaj.

Post nelonge ili povis vidi, ke li rapide alflugis, kiel terura fajrero farigxante cxiam pli brila kaj vasta. Ecx frenezuloj ne plu dubis, ke la auxguroj realigxas mise. Tamen restis ankoraux iom da tempo. Ili plenigis per akvo cxiun ujon de la urbo, armis cxiun batalanton kaj pretigis cxiun sagon kaj lancon. Ili dispecigis kaj faligis la lagbordan ponton antaux ol la draka tondro alproksimigxis. Tiam la lago ondigxis arde sub liaj batantaj flugiloj.

Dum homoj ploris kaj kriis, li flugis super iliaj kapoj celante la ponton, sed frustrigxis! La ponto ne plu restis, kaj liaj malamikoj okupis insulon en profunda akvo, kiu malplacxis al li, cxar gxi estis tro profunda kaj tro malvarma. Se li jxetus sin en la lagon, vaporo kaj sufoka nebulo kovrus la tutan landon dum tagoj. Sed la lago estis pli potenca ol li, kaj gxi estingus liajn fajrojn antaux ol li povus eskapi.

Kun tremiga mugxo li do transflugis la urbon. Svarmo da malhelaj sagoj impetis cxielen, sed ili rompigxis kaj splitigxis sur liaj skvamoj. La fustoj bruligitaj de lia spirado eksiblis hajlante reen en la lagon. Oni neniam povus imagi la artfajrajxojn, kiujn ili povis spekti tiun nokton. Kiam la arkoj pafis kaj la trumpetoj trilis, la draka furiozo ekflamis senbride, frenezigis kaj blindigis lin. Jam de tre longe neniu auxdacis kontrauxbatali lin, kaj ecx nun neniu kuragxus, se ne kurus tien kaj reen la sombra ulo (kiu nomigxis Bardo) spronante la arkistojn kaj petante la Urbestron, ke tiu ordonu pluan batalon gxis la lasta sago.

Fajro sxprucis spasme el la draka fauxko. Li rondflugis alte en la cxielo super ili kaj lumigis la tutan lagon. La lagobordaj arboj glimis per kupra kaj sangkolora brilo plauxdante en la kapriolantaj ombroj. Poste li traflugis la torenton da sagoj neniel atentante la dangxeron, kaj ne zorgante por prezenti siajn skvamojn al siaj atakantoj, celante nur neniigi la urbon per flamoj.

Kvankam oni versxis akvon antauxe sur la domojn, fajroj ekbrulis sur la tegmentaj pajloj kaj lignaj traboj, dum la drako falis, balais sian fajron kaj poste forflugis denove. Ankorauxfoje cent manoj versxis akvon, kiam aperis fajreroj. Tiam li svingis sian voston kaj la tegmento de l’ Granda Domo frakasigxis kaj disfalis. Nevenkeblaj flamoj eksaltis en la vesperan mallumon. Li kirligxis suben denove, kaj post pluraj flugoj domo post domo ekbrulis kaj dispecigxis. Same kiel musxo el la marcxoj, neniu sago povis haltigi aux dolorigi Smauxgon.

Homoj nun komencis salti en la akvon cxiuflanke. Virinoj kaj infanoj kunpremigxis en plenaj boatoj apud la bazara varfo. Viroj komencis forjxeti siajn armilojn. Ili nun ploris kaj gxemis. Anstataux kanti antikvajn gajajn kantojn pri la gnomoj kiel lastatempe, la homoj nun malbenis iliajn nomojn. La Urbestro mem fugxis al sia ornamita sxipo celante forremi dum la tumulto por savi sin. CXiuj certis, ke la urbo baldaux dezertigxos kaj forbrulos, kaj restos nur lagnivelaj fostoj.

Tio estis la draka intenco. Estis egale al li, ke ili surboatigxis. CXar li povos gxui bonan cxasadon, gxis ili kaptigxos aux mortos pro malsato. Kaj estis egale, cxu ili atingis la lagobordojn. CXar li intencis bruligi la bordajn arbarojn por velkigi la kampojn kaj pasxtejojn. Jam de multaj jaroj li ne gxuis pli ardan distrajxon, ol li gxuis nun turmentante la urbon.

Sed restis inter la brulantaj domoj tacxmento da arkistoj, kiuj ankoraux ne retiris sin. La sombravocxa kaj sombramiena Bardo estis ilia estro. Kvankam liaj amikoj mokis lin, cxar li auxguris inundojn kaj venenitajn fisxojn, ili konis lian valoron kaj bravecon. Li estis praido de Giriono, Mastro de Dalo, kies edzino kaj infano eskapis el gxi dum la ruinigxo per la Rivero Rapida jam delonge. Li nun pafis per granda arko el taksuso, gxis restis nur unu sago. La flamoj pliproksimigxis. Liaj kunuloj iom post iom forfugxis. Lastafoje li kurbigis sian arkon.

Subite el la mallumo io flirtis sur lian sxultron. Li eksaltis, sed temis nur pri maljuna turdo. Senhezite la turdo klinigxis al lia orelo, kaj diris novajxon al li. Li miris, ke li povis kompreni la lingvajxon, sed li ja estis parenca al la antikvaj logxantoj de Dalo.

— Atendu! Atendu! — la birdo diris al li. — La luno supreniras. Celu la kavon sur lia maldekstra brusto, kiam li flugos supren kaj turnigxos!

Dum Bardo silentis mirante, la turdo rakontis al li ankaux tion, kio okazis apud la Monto, kaj kion li auxdis.

Tiam Bardo tiris la arksxnuron gxis sia orelo. Dum la drako rondiris malalte, la luno aperis cxe la orienta bordo kaj briligis liajn flugilojn per argxenta glimo.

— Sago! — diris la arkisto. — Nigra sago! Mi sxparis vin gxisfine! Neniam vi trompis min, kaj cxiam mi retrovis vin. Mi heredis vin de mia patro, kaj li same jam de la praaj tempoj. Se iam vi venis el la forgxejo de l’ vera Regxo sub la Monto, iru nun kaj hastu!

La drako krute flugis pli suben ol antauxe, kaj dum li turnis sin kaj subeniris, lia ventro brilis blanke pro la flagretantaj perloj kaj gemoj en la lunlumo. Sed nepre ne sur unu loko. La arko knalis. La nigra sago rapide risortis rekte de sia sxnuro gxuste al la maldekstra brusto apud la etendita draka antauxkruro. Trafis kaj malaperis ene la pikilo, fusto kaj plumoj. Kun kricxo kiu surdigis homojn, faligis arbojn kaj fendis sxtonojn, Smauxgo sputante skuigxis, renversigxis, krasxis suben kaj ruinigxis.

Li falis gxuste sur la urbon. Lia lasta doloriga agonio dissplitis la urbon en fajrerojn kaj bragxojn. La lago tondre enfluis. Vasta vaporo eksxvelis supren kiel blanka nubo sub la luno. Auxdigxis siblado kaj turbado kaj poste silento. Tio estis la fino de Smauxgo kaj de Esgaroto, sed ne de Bardo.

La lunarko supreniris pli alten kaj la vento igxis forta kaj frida. GXi kirlis la blankan nebulon, kreante kolonojn da buklaj nuboj, kaj fordrivigis ilin okcidenten kaj lasis ilin disvelki super la marcxojn antaux Mornarbaro. Tiam vidigxis la boatoj kiel etaj punktoj sur la ombraj strekoj de l’ laga surfaco. Laux la vento venis la vocxoj de la logxintoj de Esgaroto lamentantaj pri la perdita urbo, siaj varoj kaj detruitaj domoj. Sed ili devus ankaux esti dankemaj, kvankam oni evidente ne povis atendi tion tiumomente. Tri kvaronoj de la urbanoj travivis la atakon. Iliaj arbaroj, brutaroj, pasxtejoj kaj la plimulto de iliaj boatoj ne estis damagxitaj. Kaj la drako estis mortinta. Tio evidente havis signifon, kiun ili simple ne tuj komprenis.

Ili amasigxis cxagrenite sur la okcidenta laga bordo, tremante pro la malvarma vento. Ili tuj komencis plendi kaj koleri pri la Urbestro, kiu forlasis la urbon tre frue dum aliaj homoj estis pretaj por defendi gxin.

— Li estas eble tre lerta pri komerco, precipe pri sia propra komerco, — murmuris kelkaj el ili, — sed li malutilas, kiam io misas! —

Kaj ili lauxdis la kuragxon de Bardo, kaj lian bravan pafon. — Se li ne pereus, ni elektus lin kiel regxon. Bardo la mortiginto de la drako, praido de Giriono! Ve al ni! Li estas mortinta!

Meze de tiu interparolado, alta figuro de homo alpasxis el la ombroj. Li estis tute malseka, liaj nigraj haroj humide pendis sur liaj vizagxo kaj sxultroj, kaj liaj okuloj feroce brilis.

— Bardo ne estas mortinta! — li kriis. — Li saltis el Esgaroto lagen, post kiam li mortigis la drakon. Mi estas Bardo, ido de Giriono. Mi estas la mortiginto de la drako!

— Regxo Bardo! Regxo Bardo! — ili kriis, sed tio grincigis la dentojn al la Urbestro.

— Giriono estis Mastro de Dalo, ne regxo de Esgaroto, — li diris. — En Lagurbo ni cxiam elektis niajn estrojn el inter la plej maljunaj kaj sagxaj, kaj neniam subigis la regnon al militistoj. “Regxo Bardo” iru al sia propra regxlando — Dalo nun estas libera dank’ al lia braveco, kaj nenio malhelpas lian revenon. CXiuj dezirantoj povos akompani lin, se ili preferos la fridajn sxtonojn apud la Monto al la verdaj lagobordoj. La plej sagxaj restos cxi tie kaj rekonstruos nian urbon, kaj gxuos denove gxiajn pacon kaj prosperon.