— Ni volas, ke Bardo estu regxo! — replikis la cxirkauxaj homoj. — Ni tedigxas pri olduloj kaj kasistoj!
Kaj tiam la pli malproksimaj homoj kriis:
— Vivu la Arkisto kaj for la Monsakulon! — la kriado ehxis sur la lagaj bordoj.
— Mi nepre ne volas malestimi la arkiston Bardo, — diris la Urbestro singarde (cxar nun Bardo staris apude). — CXi-nokte li gajnis honoran lokon inter la eminentuloj de nia urbo, kaj li valoras multajn konservindajn kantojn. Sed kial, ho popolo, — la Urbestro starigxis kaj parolis tre lauxte kaj klare, — kial vi kulpigas min? Pro kia kulpo oni detronigu min? Kaj mi rajtas demandi: kiu vekis la drakon dum li dormis? Kiu ricevis de ni ricxajn donacojn kaj helpon? Kaj kiu kredigis nin, ke la antikvaj kantoj estis pravaj? Kiu ekspluatis nian bonkoran gastigemon kaj nian agrablan fantaziemon? Kiun specon de oro oni sendis al ni laux la rivero por repagi nin? Drakan fajron kaj dezertigon! De kiu efektive ni postulu kompenson por niaj damagxoj por helpi niajn vidvinojn kaj georfojn?
Kiel oni povas konstati, la Urbestro ne senmerite gajnis sian postenon. Lia parolado tuj kvietigis la popolajn postulojn por nova regxo, kaj same kolerigis ilin je Torino kaj ties kompanio. Kelkaj priparolis ilin feroce kaj amare, kaj ecx tiuj kiuj kantis plej lauxte la antikvajn kantojn, nun same lauxte plendis, ke la gnomoj intence instigis la drakon!
— Stultuloj! — diris Bardo. — Kial malsxpari parolojn kaj koleron pri tiuj malfelicxuloj? Ili sendube pereis, antaux ol Smauxgo venis al ni.
Sed dum li parolis, venis en lian kapon la rememoro pri la fama trezoro, kiu nun kusxis sub la Monto sen gardisto aux posedanto, kaj li tuj silentigxis. Li pensis pri tio, kion diris la Urbestro, kaj pri rekonstruota Dalo resonanta per oraj sonoriloj. Li scivolis, cxu li povus trovi suficxe da homoj.
Fine li ekparolis denove:
— Ne restas tempo por koleri, ho Urbestro, nek por detale debati pri la regonteco. Pli urgxas multe da farendaj taskoj. Mi servos vin ankoraux, kvankam konsiderante viajn parolojn, mi eble iros norden kun tiuj, kiuj deziros akompani min.
Poste li formarsxis por konstrui sxirmilojn kaj por organizi kuracadon por la malsanuloj kaj vunditoj. Sed la Urbestro grimacis malantaux li, dum li restis kaj sidis. Li multe pensis, sed nenion diris krom tio, ke liaj gardistoj bruligu fajron kaj portu al li mangxajxojn.
Bardo trovis, ke cxiuloke homoj konjektis pri la vasta trezoro, kiun oni nun povus trovi sendangxere. Kelkaj asertis, ke gxi ne nur kompensus la damagxojn, kiujn ili suferis, sed ankaux provizus kroman prosperon, kiun ili povus elspezi por acxeti varojn el la sudo. Tiaj onidiroj kuragxigis ilin dum ilia mizero. Tio estis bona, cxar tiu nokto estis malfelicxa kaj senespera. Oni nur povis fabriki sxirmilojn kiel eble plej bone por malmulte da homoj (evidente la Urbestro havigis al si tendon), kaj trovigxis malmulte da nutrajxoj (ecx al la Urbestro mankis iom). Multaj homoj igxis malsanaj tiunokte pro la frida malsekeco kaj pro cxagreno. Multaj poste mortis, kvankam ili eskapis nevundite el la minigita urbo. Dum la postaj tagoj multe da homoj estis malsanaj kaj malsataj.
Intertempe Bardo farigxis la efektiva estro, kaj ordonis libere, kvankam cxiam nome de la Urbestro. Estis malfacile organizi suficxan defendadon kaj logxadon por la popolo. Multaj el ili eble mortus dum la vintro, kiu nun rapide sekvis la auxtunon, se ili ne ricevus helpon. Kaj helpon ili ja ricevis rapide, cxar Bardo tuj sendis mesagxistojn kontrauxflue de la rivero al la Arbaro por peti helpon de l’ Regxo de l’ Arbaraj Elfoj. La mesagxistoj renkontis ties armeon, kiu jam alvenis, kvankam pasis nur tri tagoj post la morto de Smauxgo.
La Elfregxo eksciis novajxojn de siaj propraj kurieroj kaj de la birdoj, kiuj amikis kun lia popolo, kaj jam sciis multon, kio okazis. Efektive multe konsternigxis cxiuj vivajxoj kun flugiloj, kiuj logxis apud la limoj de l’ Dezerto de la Drako. La aero estis plena de cirkulantaj birdoj, kaj iliaj rapidaj flugantaj heroldoj striis tien kaj reen en la cxielo. Apud la arbara rando, ili fajfis, kricxis kaj pepis. Longe for trans Mornarbaro la novajxo estis dirata: “Smauxgo estas mortinta!” Folioj krispigxis kaj oreloj strecxigxis. Ecx antaux ol la Elfregxo ekrajdis, la novajxo vojiris okcidenten al la pinglarbaroj de l’ Nebulecaj Montoj. Beorno auxdis pri gxi en sia ligna halo, kaj la goblenoj organizis kunsidon en siaj kavernoj.
— Mi konjektas, ke bedauxrinde temas pri la fino de Torino Kverkasxildo, — diris la Elfregxo. — Eble estus pli tauxge por li resti 6i tie kiel mia gasto. Tamen, cxiu vento — li aldonis, — alportas profiton al iu.
Ja ankaux li ne forgesis la legendajn ricxajxojn de Troro. Tial la mesagxistoj de Bardo renkontis lin marsxanta kun multaj lancistoj kaj arkistoj. Kaj korvoj svarmis dense super ili, cxar ili kredis, ke okazos tia grava milito, kian oni ne spertis en tiu regiono jam de tre longe.
Sed kiam li survoje auxdis la petojn de Bardo, la Regxo kompatis lin, cxar li estis estro de nobla kaj bonkora popolo. Tial li deviigis la marsxadon, kiu unue celis la Monton, kaj ekhastis laux la rivero al la Longa Lago. Li ne kunportis suficxe da boatoj kaj flosoj por sia armeo, kaj ili devis piediri malrapide. Sed li sendis grandan provizon da nutrajxoj antauxen laux la rivero. La elfoj estas tamen rapidaj marsxantoj, kaj kvankam dum tiu epoko ili ne kutimigxis al la marcxoj kaj sovagxaj landoj inter la Arbaro kaj la Lago, ilia vojagxo estis rapida. Nur kvin tagojn post la mortigo de la drako, ili venis al la lagaj bordoj kaj miris pro la ruinigita urbo. Tie oni bonvenigis ilin, kiel oni atendus, kaj la homoj kaj ilia Urbestro estis pretaj por sia estonteco fari iun ajn kontrakton kontraux la helpo de l’ Elfregxo.
Ili baldaux interkonsentis pri plano. La Urbestro restis kun la virinoj, infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj, kaj kun kelkaj metiistoj kaj lertaj elfoj. Tiuj hakis arbojn kaj kolektis lignon, kiun oni sendis laux la rivero el la Arbaro. Poste ili konstruis multajn kabanojn apud la laga bordo por sxirmi la homojn dum la venonta vintro. Kaj ankaux direktite de la Urbestro, ili komencis konstrui novan urbon, pli belan kaj vastan ol antauxe, sed ne en la sama loko. Ili konstruis gxin pli norde sur la laga bordo, cxar ili timis la lokon, kie kusxis la drako. Tiu neniam revenis al sia ora kusxejo, sed restis glacie sternita kaj mistordita en la ombroj de la akvaj malprofundajxoj. Tie dum longa tempo, kiam la vetero estis kvieta, vidigxis liaj kolosaj ostoj inter la kadukaj restajxoj de l’ urbo. Sed malmultaj kuragxis viziti la malbenitan lokon, kaj neniu auxdacis nagxi en la malvarma akvo por preni la valorajn gemojn, kiuj defalis de lia putranta kadavro.
Intertempe cxiuj disponeblaj militistoj kaj la plimulto de la Elfregxa armeo pretigxis por marsxi norden al la Monto. Tial dek unu tagojn post la ruinigo de la urbo, la avanaj soldatoj trapasis la rokan pordegon je la lagofino kaj eniris la dezertajn landojn.
15. La nuboj amasigxas
Ni povas nun reveni al Bilbo kaj la gnomoj. Dum la tuta nokto ili unu post la alia gvatis, sed kiam la mateno venis ili ankoraux vidis neniun signon de dangxero. Tamen la birdoj ankoraux pli dense amasigxis. Birdaroj flugis el la sudo, kaj la korvoj kiuj ankoraux vivis apud la Monto nun cirkulis sencxese en la supra cxielo.
— Okazas io neordinara, — diris Torino. — Jam pasis la tempo por auxtuna migrado. Tiuj birdoj estas specoj kiuj kutime logxas cxi tie. Jen sturnoj kaj fringoj. Kaj kadavromangxaj birdoj kunflugas en la malproksimo, kvazaux pretigxus batalo!
Bilbo subite fingromontris:
— Jen la maljuna turdo! — li kriis. — SXajnas, ke li evitis la montofrakasadon de Smauxgo, sed mi supozas, ke la helikoj ne travivis!
La maljuna turdo efektive revenis, kaj kiam Bilbo indikis lin, li alproksimigxis kaj starigxis sur apuda sxtono. Poste li klinis sian kapon flanken, kvazaux li auxskultus. Li ekkantis kaj poste denove auxskultis.