— Estimata Bardo! — pepis Bilbo. — Ne tro rapide reagu! Mi neniam antauxe renkontis tiel suspekteman popolon! Mi simple provas eviti embarason por cxiuj. Kaj mi nun havas proponon por vi!
— Ni auxdos gxin! — ili diris.
— Vi vidos gxin! — li diris. — Jen! — Kaj tiam li eltiris Arkesxtonon kaj forjxetis gxian volvajxon.
Ecx la Elfregxo, kies okuloj kutime spektis belajn mirindajxojn, ekstaris imponite. Bardo mem gapis gxin silente. La globo plenis je lunlumo kaj kvazaux pendus antaux ili en teksita reto da frostaj steloglimoj.
— Jen Arkesxtono de Traino, — diris Bilbo. — La Montokoro. Kaj gxi estas ankaux la koro de Torino. Li taksas gxin pli ol riveron da oro. Mi donos gxin al vi. GXi helpos vin dum la marcxando. — Poste kun tremo kaj sopira rigardo Bilbo donis la mirindan sxtonon al Bardo, kiu blindumite tenis gxin en sia mano.
— Sed cxu gxi estas de vi donebla? — li fine demandis kun peno.
— Nu bone, — diris la hobito konsternite. — GXi ja ne estas. Sed, fakte mi supozas, ke mi povus postuli gxin por anstatauxigi mian porcion. Mi ja estas rompsxtelisto laux ili — kvankam miaparte mi neniam sentis min tia — sed mi estas honesta, almenaux tion mi esperas. Sed cetere mi devas nun reiri, kaj la gnomoj povos trakti min tiel, kiel ili deziras. Mi nur esperas, ke vi trovos gxin utila. Tiam la Elfregxo miris pro Bilbo.
— Bilbo Baginzo! — li diris. — Vi meritas porti kirason de elfaj princoj pli ol tiuj por kiuj gxi estis pli tauxga. Sed mi scivolas, cxu Torino Kverkasxildo konstatos tion. Mi eble pli bone konas la gnomojn gxenerale ol vi. Mi konsilas, ke vi restu kun ni, kaj ni honoros vin kaj trioble bonvenigos vin.
— Mi esprimas mian sinceran dankon al vi, — diris Bilbo riverencante. — Sed mi pensas, ke mi devas ne forlasi miajn amikojn post la aventuroj, kiujn ni kune spertis. Kaj mi ankaux promesis veki la maljunan Bomburon je noktomezo! Mi vere devas foriri nun.
Ili ne kapablis persvadi lin por resti, kaj ili do arangxis eskorton por li. Kiam li estis foriranta, la regxo kaj Bardo adiauxis lin kun honoro. Kiam ili transiris la tendaron, maljuna viro volvita en malhela mantelo venis el sub tenda pordo kaj alproksimigxis.
— Gratulon, sinjoro Baginzo! — li diris, amike frapante lian dorson. — Vi estas cxiam pli lerta ol oni emas kredi.
Li estis Gandalfo.
Unuafoje post multaj tagoj Bilbo tre gxojis. Sed ne restis tempo por la demandoj, kiujn li tuj deziris starigi.
— Kiam venos la oportuna momento! — diris Gandalfo. — La afero nun venas al sia fino, almenaux se mi ne eraras. Vi spertos tre malagrablan momenton, sed restu kuragxa! Vi eble travivos tion sendamagxe. Cirkulas informoj, kiujn ecx la korakoj ankoraux ne auxdis. Bonan nokton!
Perpleksa sed rekuragxigita, Bilbo hastis pluen. Oni gvidis lin al sekura travadejo, kiun li trapasis seke kaj tiam li adiauxis la elfojn, kaj regrimpis atente al la CXefpordo. Li nun tre lacigxis, sed ankoraux ne estis la noktomezo, kiam li regrimpis per la sxnuro, kiu restis tie, kie li lasis gxin. Li malligis kaj kasxis gxin, kaj poste li sidigxis sur la muron kaj scivolis, kio okazos poste.
Noktomeze li vekis Bomburon, kaj poste siavice volvis sin en angulo, sen auxskulti la dankojn de l’ maljuna gnomo (li sentis, ke li ne tute meritis ilin). Li baldaux profunde dormis kaj forgesis siajn zorgojn gxis la mateno. Anstatauxe li songxis pri frititaj ovoj kun lardo.
17. La nuboj krevas
La sekvan tagon frumatene oni trumpetis en la tendaro. Baldaux aperis sola mesagxisto kuranta sur la mallargxa vojo. De malproksime li salutis la gnomojn kaj demandis, cxu Torino pretas auxskulti novan ambasadon, cxar estas ricevitaj novaj informoj, kiuj sxangxis la situacion.
— Temas pri Daino! — diris Torino, kiam li auxdis tion. — Ili informigxis pri lia alveno. Mi konjektis, ke tio sxangxos ilian decidon! Petu, ke ili venu malmultaj kaj senarmaj, kaj mi auxskultos ilin, — li diris al la heroldo.
Tagmeze denove vidigxis la standardoj de la Arbaro kaj la Lago. Dudekopa trupo alvenis. CXe la vojkomenco ili lasis siajn glavojn kaj lancojn kaj venis al la CXefpordo. La spektantaj gnomoj vidis, ke inter ili marsxis Bardo kaj la Elfregxo, kaj antaux tiuj maljunulo kun kapucxo portis fortikan keston el ferligita ligno.
— Saluton, Torino! — diris Bardo. — CXu via decido ankoraux samas?
— Mia decido ne sxanceligxas post kelkaj rondiroj de l’ suno, — respondis Torino. — CXu vi venis por starigi vantajn demandojn? La elfa hordo ankoraux ne foriris malgraux mia peto! GXis ilia foriro vi venas vane por marcxandi kun mi.
— CXu ekzistas nenio, pro kio vi rezignus vian oron?
— Nenio, kion vi aux viaj amikoj povus proponi.
— Kaj kio pri Arkesxtono de Traino? — li diris, kaj samtempe la maljunulo malfermis la keston, kaj levis la juvelon supren. La lumo impetis de sur lia mano kun matenblanka glimo.
Tiam Torino mire mutigxis konsternite. Neniu parolis dum longa tempo.
Fine Torino rompis la silenton, kaj lia vocxo rauxkis pro kolero.
— Tiu sxtono apartenis al mia patro, kaj nun al mi, — li diris. — Kial do mi devus pagi por tio, kio estas mia? — Sed lia mira scivolemo superis lin, kaj li aldonis: — Kiel venis tiu heredajxo de miaj prauloj al vi? Se fakte mi bezonas demandi tion al tia bando da sxtelistoj.
— Ni ne estas sxtelistoj, — respondis Bardo. — Ni sxangxos vian posedajxon kontraux la nia.
— Kiel gxi venis al vi? — kriis Torino furioze.
— Mi mem donis gxin! — pepis Bilbo, kiu sxtele rigardis super la muron terurite.
— Vi! Vi! — kriis Torino, kiu turnis sin al li kaj tenis lin per ambaux manoj. — Fia hobitacxo! Vi etstatura… rompsxtelisto! — li koleris ne povante trovi la gxustajn vortojn kaj skuante la kompatindan Bilbon kiel kuniklon.
— Je la barbo de Durino! Mi ja deziras, ke cxeestu nun Gandalfo! Li estu malbenita, pro tio ke li elektis vin! Lia barbo malkresku! Mi ja jxetos vin al la subaj rokoj! — li kriis kaj levis Bilbon per siaj brakoj.
— Haltu! Via deziro estas plenumita! — diris vocxo. La maljunulo kun la kesto forlasis sian kapucxon kaj mantelon. Estis Gandalfo! Kaj sxajne ne tro frue. — Se ne plu placxas al vi mia rompsxtelisto, bonvolu ne damagxi lin. Surterigu lin kaj auxskultu, kion li intencas diri!
— Vi sxajne komplotis kune! — diris Torino, kaj li faligis Bilbon sur la muran supron. — Mi ne plu traktos kun sorcxistoj kaj ties amikoj. Kion do vi deziras diri, posteulo de ratoj?
— Ve al mi, ve al mi! — diris Bilbo. — Mi konfesas, ke la situacio estas iom embarasa. Sed vi eble memoras ke, laux vi, mi rajtis elekti mian dekkvaronon el la trezoro! Mi eble tro lauxvorte interpretis tion. Mi nun trovas, ke gnomoj agas iom pli noble per siaj paroloj ol per siaj faroj. Sed tamen vi opiniis antauxe, ke miaj servoj ja valoris ion. Posteulo de ratoj, cxu?! CXu tio estas la danko promesita de vi kaj via familio, Torino? Nu akceptu almenaux, ke mi jam disponas mian porcion laux mia deziro, kaj lasu min repagita!
— Mi konsentas, — diris Torino sombre. — Mi ja lasos vin foriri tiel. Sed vi kaj mi neniam plu renkontigxos! — Post tio li turnis sin kaj parolis super la muron:
— Oni perfidis min, — li diris. — Vi prave konjektis, ke mi ne povus forlasi Arkesxtonon, mian familian heredajxon. Kontraux gxi mi donos dekkvaronon el nia oro kaj argxento, escepte de la gemoj. Kaj tio egalas la promesitan repagon de tiu perfidulo, kiu nun rajtas foriri. Kun li vi povos dividi la porcion. Kvankam li ricevos malmulte, mi supozas. Mi sendos lin al vi, se vi deziras, sed mia amikeco ne akompanas lin.
— Subiru do nun al viaj amikoj! — li diris al Bilbo. — Aux mi ja jxetos vin tien.
— Kio pri la oro kaj argxento? — demandis Bilbo.
— GXi sekvos poste, kiam ni pretigos gxin,—li diris.—Nun subiru!
— GXis tiam ni gardos la sxtonon! — kriis Bardo.
— Cetere vi ne similas grandiozan Regxon sub la Monto, — aldonis Gandalfo. — Sed eble tio sxangxigxos.