Выбрать главу

— Eble, — diris Torino. Sed la trezoro jam tiel ensorcxis lin, ke li scivolis cxu li povus pere de Daino rekapti Arkesxtonon kaj samtempe gardi la promesitan porcion de l’ trezoro.

Poste Bilbo hisigxis malsupren de l’ muro, kaj foriris sen rekompenco por siaj klopodoj, krom la kiraso, kiun Torino jam donis al li. Profunda honto premis la korojn de pli ol unu el la gnomoj.

— Adiaux! — li kriis al ili. — Ni eble denove renkontigxos kiel amikoj.

— Rapidu for! — kriis Torino. — Kvankam vi portas masxkirason, kiun fabrikis mia popolo, sed vi ne meritas gxin. Gin ne trapikas sagoj, sed se vi ne hastos for, mi trapikos viajn fiajn piedojn. Rapidu do!

— Atendu tamen! — diris Bardo. — Laux nia volo, vi disponos tempon gxis morgaux. Je tagmezo, ni revenos por vidi, cxu vi alportis el la trezoro la porcion, kiun la sxtono garantias. Se tio farigxas sentrompe, ni ja foriros, kaj la elfa armeo revenos al la Arbaro. GXis tiam, adiaux!

Tiam ili reiris al la tendaro. Sed Torino sendis pere de Roako mesagxistojn al Daino kun informoj pri la novajxoj petante, ke tiu alvenu senprokraste.

Tago kaj nokto pasis. La sekvan tagon la vento blovis el la okcidento, kaj la aero ombrigxis kaj sombrigxis. La mateno estis ankoraux frua kiam auxdigxis krioj en la tendaro. Kurieroj venis kaj raportis, ke gnoma armeo aperis cxirkaux la orienta monta firsto, kaj nun hastis al Dalo. Daino ja estis alveninta. Li rapidiris tranokte kaj tiumaniere atingis ilin pli frue, ol ili atendis. CXiu gnomo portis gxisgenuan feran masxkitelon, kaj kovris siajn krurojn per fajnaj flekseblaj metalaj sxtrumpoj, kies fabrikmetodon konis nur la popolo de Daino. CXiu gnomo estas ege fortika malgraux sia nealteco, sed cxi tiuj estis fortaj ecx kompare kun aliaj gnomoj. Dum bataloj ili svingis pezajn dutenilajn martelegojn, sed ankaux cxeflanke portis mallongan glavon kaj cxedorse rondan sxildon. Iliaj barboj estis forkoformaj kaj plektitaj, kaj nete sxovitaj sub iliajn zonojn. Iliaj cxapoj kaj sxuplandoj estis feraj, kaj iliaj vizagxoj estis severaj.

Trumpetoj sonoris, por ke homoj kaj elfoj estu batalpretaj. Post nelonge vidigxis en la alta valo rapide irantaj gnomoj. Ili haltis inter la rivero kaj la orienta firsto. Sed kelkaj iris pluen kaj transiris la riveron apud la tendaro. Tie ili kusxigis siajn armilojn kaj levis siajn manojn por signali pacon. Bardo eliris por renkonti ilin kun Bilbo.

— Daino, filo de Naino, sendis nin, — ili diris, kiam oni starigis al ili demandojn. — Ni hastas al niaj parencoj sub la Monto, cxar ni eksciis, ke la regxo regas denove. Kiuj vi estas, kiuj okupas la ebenejon kvazaux malamikoj antaux defenditaj muroj?

Tio estis kompreneble la gxentila kaj iom eksmoda formulo por tiaj okazoj, kaj simple signifis: “Vi havas neniujn aferojn cxi tie. Ni atingos nian celon, do forigu vin de nia vojo, aux ni batalos kontraux vin!”

Ili intencis pluiri al loko inter la Monto kaj rivera kurbigxo, cxar sxajnis, ke tiu mallargxa loko ne estis tiom forte defendita.

Bardo kompreneble malpermesis al la gnomoj aliri la Monton. Li decidis atendi cxar li konstatis, ke la oro kaj argxento neniam estus alportitaj por pagi Arkesxtonon, se pliaj plenarmitaj helpotrupoj venus al la fortikajxo. Ili alportis multajn provizojn, cxar gnomoj povas porti pezajn sxargxojn, kaj preskaux cxiu gnomo de Daino portis ampleksan dorsosakon aldone al siaj armiloj. Tiel ili povus travivi siegxon dum pluraj semajnoj, kaj poste povus veni pliaj gnomoj — fakte multe pli, cxar Torino havis multajn parencojn. Plie ili povus malfermi kaj gardi unu el la aliaj pordoj, tiel ke la siegxantoj devus cxirkauxi la tutan Monton, kaj ili havus nesuficxajn personojn por tio.

Tio estis efektive la gnoma plano (cxar la korakaj mesagxistoj multe flugis inter Torino kaj Daino), sed tiumomente la vojo estis barita, kaj post multaj koleraj paroloj la gnomaj mesagxistoj sin returnis grumblante sub siaj barboj. Tiam Bardo tuj sendis mesagxistojn al la CXefpordo, sed ili trovis nek oron nek pagon. Sagoj pafis al ili, kiam ili alproksimigxis, kaj ili haste retroiris konsternite. La tendaro nun plene aktivis kun preparado por batalo, cxar la gnomoj de Daino nun antauxeniris laux la orienta rivera bordo.

— Stultuloj! — ridis Bardo. — Estas erare veni sub la monta firsto! Ili ne komprenas batalojn surgrundajn, malgraux sia sperto pri militoj subteraj. Jam kasxigxas niaj arkistoj kaj lancistoj inter la rokoj je ilia dekstra flanko. La gnoma masxkiraso estas bona, sed ili malfacile progresos. Ni do ataku ilin de ambaux flankoj, antaux ol ili ripozos.

Sed la Elfregxo diris:

— Longe mi atendos antaux ol ekmiliti pro trezoro. La gnomoj ne povos preterpasi nin, krom se ni permesos tion, kaj ili povos nenion fari, cxar ni rimarkos ilin. Anstatauxe ni devus atendi kaj esperi diskutemon. Cetere se fine malagrabla konflikto farigxos neevitebla, ni superus ilin dank’ al nia plimulteco.

Sed li ne konsideris la gnoman animon. Iliaj pensoj ardigxis pro tio, ke Arkesxtono estis kaptita de la siegxantoj, kaj ili jam divenis, ke Bardo kaj ties amikoj hezitas. Tial ili decidis ataki, dum la aliaj ankoraux debatis.

Ili subite kaj sensigne impetis antauxen. Arkoj knalis kaj sagoj siblis. La batalo estis tuj komencigxonta.

Sed subite la cxielo ombrigxis terure rapide! Nigra nubo hastis sur la cxielo. Vintra tondro kaj feroca vento ruligxis rauxke sur la Monton, kaj cxe ties pinto fulmo frapis. Sub la sxtormo nova nigreco kirligxis antauxen. Sed gxin ne pelis la vento, gxi venis elnorde kiel vasta svarmo da birdoj kaj tiel densa, ke vidigxis neniu lumo inter la flugiloj.

— Haltu! — kriis Gandalfo, kiu subite aperis kaj staris sole kun suprenlevitaj brakoj inter la gnomoj kaj la trupoj, kiuj frontis ilin. — Haltu! — li kriis, tondrovocxe, kaj lia bastono ekbrilis per fulmo. — Misfortuno celas vin cxiujn! Ve al vi! GXi venis pli rapide, ol mi atendis. La goblenoj atakos vin! Venos el la nordo Bolgo[5]! Tiu, kies patron vi mortigis en Morio, ho Daino! Vidu! La vespertoj sxvebas super lia armeo kiel akridosvarmo! La soldatoj rajdas lupojn, kaj vargoj sekvas ilin!

Ili miris kaj konsternigxis. Dum Gandalfo parolis, la malhelo profundigxis. La gnomoj haltis kaj rigardis supren. Pluraj elfaj vocxoj ekkriis.

— Venu! — diris Gandalfo. — Restas tempo por kunsido. Daino, filo de Naino, venu rapide al ni!

Tiel ekis batalo, kiun neniu atendis. GXi nomigxis la Batalo de Kvin Armeoj, kaj gxi estis horora. La goblenoj kaj sovagxaj lupoj batalis kontraux la elfoj, homoj kaj gnomoj. Jen do gxia historio. Depost kiam mortis la Granda Gobleno de l’ Nebulecaj Montoj, la goblena malamo al la gnomoj denove frenezigxis. Mesagxistoj iris tien kaj reen inter iliaj urboj, kolonioj kaj fortikajxoj, cxar ili nun decidis konkeri la nordon. Ili kasxe intersxangxis informojn, kaj sub cxiuj montoj ili okupigxis pri provizado kaj armado. Tiam ili amasigxis sub montoj kaj valoj vojirante pertunele kaj dumnokte, gxis kiam vasta hordo amasigxis cxirkaux kaj malsupre de Monto Gundabado, ilia norda cxefurbo, kaj pretigxis por rapide sxteliri suden dum sxtormo. Kaj tiam ili eksciis pri la morto de Smauxgo, kaj gxojo plenigis iliajn korojn. Ili hastis dum pluraj noktoj inter la montoj, gxis fine ili subite aperis el la nordo gxuste post la lastaj soldatoj de Daino. Ecx la korakoj rimarkis ilin, nur kiam ili aperis sur la rompita ebenejo, kiu disigis la Solecan Monton de la montoj malantaux gxi. Oni ne povas diveni, kiom Gandalfo jam sciis, sed estas certe, ke tute surprizis lin cxi tiu subita sturmo.

Li rapide skizis planon dum kunsido kun la Elfregxo kaj Bardo, kaj ankaux kun Daino, cxar la gnoma mastro nun aligxis al ili. La goblenoj estis cxies malamikoj, kaj post ties apero cxiuj forgesis siajn antauxajn disputojn. Ilia nura sxanco estis, ke la goblenoj estu logitaj al valo inter la montaj firstoj, dum ili provus okupi la krestojn, kiuj elstaris orienten kaj suden. Sed tio igxus dangxera, se la goblenaj nombroj suficxus por sturmi la Monton mem kaj ataki ilin de malantauxe kaj de supre. Sed ne restis tempo por fari alian planon nek por voki helpon.

La tondro baldaux forpasis girante sudorienten. Sed nun venis la vesperta nubo flugante pli malalte super la montosxultro kaj kirligxante super ili, obskurigante la cxielon kaj terurante ilin.

вернуться

Bolgo estas la filo de Azogo, kiu mortigis Troron.