Выбрать главу

— Al la Monto! — kriis Bardo. — Al la Monto! Ni okupu niajn lokojn dum ankoraux restas tempo!

Sur la suda firsto kaj inter la rokoj de gxiaj malsupraj deklivoj staris la elfoj. Sur la orienta firsto trovigxis homoj kaj gnomoj. Sed Bardo kun kelkaj plej lertaj homoj kaj elfoj grimpis al la plej alta pinto de l’ orienta firsto por gvati la nordon. Post nelonge ili vidis amason rapide svarmi sur la submontajn ebenejojn. Post kelka tempo la avangardo cxirkauxkuris la firstan piedon kaj hastis en Dalon. Tiuj estis la plej rapidaj luprajdantoj, kaj iliaj kricxoj kaj hurloj jam de malproksime sxiris la aeron. Mallargxa linio da bravuloj formigxis antaux ili por sxajnigi kontrauxstaron, kaj tie multaj pereis antaux ol la aliaj retiris sin kaj kuris al ambaux flankoj. Kiel Gandalfo esperis, la goblena armeo amasigxis malantaux la avangardo, frontinta la reziston, kaj nun freneze versxigxis en la valon, pelante sin inter la montajn firstojn sercxante feroce malamikojn. Iliaj standardoj estis sennombraj, nigraj kaj rugxaj, kaj ili flusis antauxen kiel furioza kaj malorda tajdo.

La batalo estis terura. GXi estis por Bilbo lia plej timiga kaj plej malsxatata sperto — almenaux tiumomente, cxar li poste tre fieris pri gxi. Tre placxis al li rakonti gxin dum la postaj jaroj, kvankam li tre malmulte rolis en gxi. Mi devas konfesi, ke li metis sian ringon tuj kiam gxi komencigxis, kaj malaperis, kvankam li ne estis tute sendangxera. Magia ringo ne tute defendas iun kontraux goblena sturmo, kaj ne sxirmas kontraux flugantaj sagoj kaj sovagxaj lancoj. Sed gxi helpas kasxadon kaj malhelpas, ke goblena glavo elektu kiel apartan celon la kapon de l’ ringportanto.

La elfoj atakis unue. Ili amare kaj glacie malamis la goblenojn. Iliaj lancoj kaj glavoj glimis en la mallumo kun akra ardo, cxar la manoj, kiuj tenis ilin, tre abomenis siajn malamikojn. Tuj kiam la malamikaj hordoj suficxe densigxis en la valo, la elfoj disigis ilin per sagoj. CXiu sago flagris kvazaux flamo dum gxi flirtis. Post sagoj miloj da lancoj impetis suben. La krioj estis surdigaj. La rokoj nigrigxis pro la goblena sango.

Dum la goblenoj reordigxis post la elfa sturmo, kiu baldaux haltis, tuj sxvebis trans la valon rauxka mugxado. Kriante “Morio!” kaj “Daino, Daino!” la gnomoj el la Fera Montaro plongxis antauxen, svingante siajn martelegojn de la alia monta flanko, kaj akompanis ilin laganoj kun siaj longaj glavoj.

La goblenoj panikigxis. Kiam ili turnis sin por fronti la novan atakon, la elfoj resturmis ilin kun pliaj trupoj. Multaj goblenoj jam fugxis laux la rivero por ne fali en la kaptilon. Kaj multaj lupoj turnis sin kontraux ilin kaj ekmangxis la mortintojn kaj vunditojn. La venko sxajne proksimigxis, kiam auxdigxis krio de supre.

Goblenoj estis grimpintaj sur la Monton de la alia flanko, kaj multaj jam trovigxis sur la deklivoj cxirkaux la CXefpordo. Aliaj glite subiris malzorgante pri tiuj, kiuj falis kricxante de la klifoj kaj krutajxoj, por ataki de la supraj firstoj. Al cxiu kresto kondukis vojoj de supre disde la monta centro. La defendantoj ne estis suficxe multaj por longe bari tiujn vojojn. Espero pri venko nun malaperis. Ili versxajne haltigis nur la unuan fluson de l’ nigra tajdo.

La tago estis finigxanta. La goblenoj denove amasigxis en la valo. Tien tacxmento da voremaj vargoj venis kun la gardistoj de Bolgo, gigantaj goblenoj kun sxtalaj sabroj. La sxtorma cxielo nun malheligxis, dum vastaj vespertoj cxirkauxturbis la kapojn de elfoj kaj homoj, aux vampire krocxis sin sur vunditajn korpojn. Bardo nun luktis por defendi la orientan firston malrapide cedante sian lokon, dum la elfaj estroj baraktis cxirkaux sia regxo sur la suda firsto, proksime de la sentinela turo apud Korvokresto.

Tiam auxdigxis subita kriado, kaj cxe la CXefpordo trilis trumpeto. Ili forgesis Torinon! Granda peco de la muro, levita per stangoj, elfalis kun plauxdo en la lageton. Elimpetis la Regxo sub la Monto kun siaj kunuloj. Ili demetis siajn kapucxojn kaj mantelojn, kaj nun portis brilajn kirasojn. Iliaj okuloj brulis arde. En la mallumo la majesta gnomo brilis pro la ora glimo de velkanta fajro.

Rokojn jxetis suben la supraj goblenoj, sed ili kuris pluen al la akvofala fundo, kaj hastis antauxen por batali. Lupoj kaj rajdantoj falis aux fugxis antaux ili. Torino svingis sian hakilon kun fortaj frapoj, kaj sxajnis, ke nenio povis damagxi lin.

— Sekvu min! Sekvu min! Elfoj kaj homoj! Sekvu min! Ho mia popolo! — li kriis, kaj lia vocxo sonoregis kiel korno en la valo.

Senorde suben hastis cxiuj gnomoj de Daino por helpi lin. Ankaux multaj laganoj kuris suben, cxar Bardo ne povis reteni ilin. El la alia flanko venis ankaux multaj elfaj lancistoj. Denove en la valo sternigxis multaj mortintaj goblenoj, kiuj alte stakigxis, gxis Dalo estis malhela kaj hida pro iliaj kadavroj. La vargoj disigxis, kaj Torino boris tra la hordo rekte al la gardistoj de Bolgo. Sed li ne povis trapasi iliajn liniojn.

Malantaux li jam kusxis inter la mortaj goblenoj multaj homoj kaj gnomoj, kaj ankaux multaj belaj elfoj, kiuj devus esti vivontaj dum longaj epokoj gaje en la arbaro. Dum la valo pli vastigxis, lia atako iom post iom malrapidis. Liaj batalantoj estis tro malmultaj. Liaj flankoj ne estis defenditaj. La atakintoj nun igxis atakitoj, kaj devis formi grandan rondon, kiun cxirkauxis de cxiuj direktoj goblenoj kaj lupoj revenantaj al la atako. La gardistoj de Bolgo hurlante jxetis sin kontraux ilin, kaj plongxis sur ilin kiel ondoj sur krutan plagxon. Iliaj amikoj ne povis helpi ilin, cxar la atako de la monta supro nun renovigxis kun duobla forto, kaj ambauxflanke homoj kaj elfoj malrapide retretis.

Bilbo triste spektis tion. Li staris cxe la elfa flanko sur Korvokresto, cxar de tie oni povus pli facile fugxi, kaj ankaux cxar la Tjuka parto de lia menso opiniis, ke se li devus partopreni la lastan senesperan batalon, li preferus antaux cxio defendi la Elfregxon. Estas menciinde, ke ankaux Gandalfo trovigxis tie, sidante kaj supozeble elpensante lastan sorcxan baton antaux la fino.

Tiu fino sxajnis tre proksima. “Post nelonge, — pensis Bilbo, — la goblenoj kaptos la CXefpordon, kaj ni cxiuj estos bucxitaj aux pelitaj suben por esti kaptitaj. Estas lamentinde, post tiom da penado. Mi pli preferus, se olda Smauxgo estus gardinta la fian trezoron sed ne tiuj kreitacxoj. Kaj kio pri kompatindaj Bomburo kaj Balino, Filio kaj Kilio kaj la aliaj, kiuj cxiuj fiaskos kune kun Bardo, la laganoj kaj la gajaj elfoj. Ve al mi! Mi auxdis kantojn pri multaj bataloj, kaj mi cxiam kredis, ke malvenko povus esti glora. GXi nur sxajnas esti tre malagrabla, por ne diri konsterna. Mi preferus ne plu esti cxi tie!”

La vento dissxiris la nubojn, kaj rugxa sunsubiro trancxis strekon cxe la okcidento. Kiam li vidis la rugxlumon tra la ombroj, Bilbo retrorigardis. Tiam li gxoje kriis. Li vidis ion, kio fervorigis lian koron: malhelajn siluetojn malgrandajn sed majestajn en la dista lumo.

— La agloj! La agloj! — li kriis. — La agloj alvenas!

La okuloj de Bilbo malofte eraris. La agloj venis laux la vento lauxvice en skadro, en kiu versxajne amasigxis agloj el cxiuj aglonestoj de l’ nordo.

— La agloj! La agloj! — li vokis dancante kaj svingante la brakojn. Kvankam la elfoj ne vidis lin, ili ja auxdis lin. Ili baldaux ripetis la krion, kaj gxi resonis en la valo. Multaj okuloj miris supren, kvankam nenio vidigxis krom la sudaj konturoj de l’ Monto.

— La agloj! — Bilbo denove kriis, sed tiumomente sxtono jxetita de supre forte frapis lian helmon, tiel ke li falis kaj nenion plu sciis.

18. La revena vojagxo

Kiam Bilbo rekonsciigxis, li estis sola. Li kusxis sur la ebenaj sxtonoj de Korvokresto, kaj neniu trovigxis apude. Sennuba kaj malvarma tago atendis lin. Li tremis cxar li estis sxtone frida, kvankam lia kapo estis arde varma.

“Nu mi scivolas, kio okazis? — li diris al si. — Mi kredas, ke mi ankoraux ne estas unu el la mortintaj herooj, tamen mi supozas, ke tio povos ankoraux okazi”.