Выбрать главу

Li sidigxis dolore. Rigardante al la valo, li ne vidis vivantajn goblenojn. Post kelka tempo lia kapo refresxigxis, kaj li kredis vidi elfojn marsxi inter la subaj rokoj. Li frotis siajn okulojn. Li certis, ke li vidis longe for sur la ebenejo la tendaron kun homoj. Apud la CXefpordo estis tumulto. Kaj sxajnis, ke la gnomoj malmuntis la muron. Sed cxio estis terure silenta. Ne resonis krioj aux kantaj ehxoj. La aero portis nur cxagrenon.

— Venis do la fina venko! — li diris kaj sentis sian kapon dolori. — Nu gxi aspektas tre sombre.

Subite li konstatis, ke viro grimpis supren al li.

— Ho vi! — li kriis per tremanta vocxo. — Ho vi! Kio novas?

— Kies vocxo parolas inter la sxtonoj? — diris la viro haltante kaj gvatante cxirkaux si kaj proksime de tie, kie Bilbo sidis.

Bilbo tiam rememoris sian ringon!

— Mi estu benita! — li diris. — La nevidebleco tamen havas siajn malavantagxojn. Mi supozas, ke sen gxi oni jam estus metinta min en varman liton nokte!

— Estas mi, Bilbo Baginzo, kunulo de Torino! — li kriis rapide demetante sian ringon.

— Estas bone, ke mi trovis vin! — diris la viro, pasxante al li. — Vi estas bezonata, kaj oni sercxas vin jam longe. Oni kredus vin unu el la multaj mortintoj, se Gandalfo ne dirus, ke via vocxo laste auxdigxis cxi tie. Oni do sendis min por lastafoje sercxi vin. CXu vi estas tre vundita?

— Temas pri malagrabla kapofrapo, mi kredas, — diris Bilbo. — Sed mi havas helmon kaj duran kranion. Tamen mi iom sentas nauxzon, kaj miaj kruroj estas kvazaux pajlaj.

— Mi portos vin gxis la tendaro en la valo, — diris la viro kaj facile levis lin.

La viro marsxis lerte kaj rapide. Post nelonge li kusxigis Bilbon antaux tendo en Dalo, kaj tie staris Gandalfo kun sia brako en skarpo. Ecx la sorcxisto ne evitis damagxon, kaj malmultaj en la armeo ne estis vunditaj.

Kiam Gandalfo vidis la hobiton li tre gxojis.

— Baginzo! — li diris. — Nekredeble! Vi vivas malgraux cxio… mi gratulas vin! Mi komencis timi, ke via fortuno eble elcxerpigxis! Temis pri terura afero, fakte preskaux katastrofa. Sed la aliaj novajxoj povas atendi. Venu! — li diris pli grave. — Oni petas vian cxeeston.

Li kondukis la hobiton en la tendon.

— Saluton, Torino! — li diris enirante. — Mi venigis lin.

Tie efektive kusxis Torino Kverkasxildo, kiu estis plurfoje vundita, kaj kies sxirita kiraso kaj nocxita hakilo estis forlasitaj sur la planko. Li levis siajn okulojn, kiam Bilbo venis al li.

— Adiaux, brava rompsxtelisto, — li diris. — Mi iras nun al la haloj de atendado por sidi inter miaj prauloj, gxis kiam la mondo renovigxos. CXar mi lasas nun mian oron kaj argxenton kaj iras tien, kie gxi malmulte valoras, mi deziras adiauxi vin kiel amiko kaj deziras retiri miajn parolojn kaj farojn cxe la CXefpordo.

Tre malgaja Bilbo klinigxis sur unu genuon.

— Adiaux, Regxo sub la Monto! — li diris. — Jen amara aventuro, se gxi finigxas tiel, kaj monteto da oro ne povas nuligi tion. Sed mi estas felicxa pro tio, ke mi partoprenis vian ekspedicion — jen honoro, kiun apenaux meritas iu ajn Baginzo.

— Ne! — diris Torino. — Vi estas pli bonkora ol vi scias, ido de la nobla okcidento. Miksigxas en vi kuragxo kaj sagxeco gxustakvante. Se iuj el ni pli estimus mangxadon, distradon kaj kantadon ol amasigitan oron, la mondo estus pli gaja. Nun mi devas forlasi gxin, cxu gxi estas gaja aux ne. Adiaux!

Tiam Bilbo foriris por esti sola kaj sidigxis volvita en kovrilo kaj — cxu vi povas kredi tion aux ne — ploris gxis liaj okuloj farigxis rugxaj kaj lia vocxo rauxka. Li estis tre simpatia eta ulo. Dum longa tempo li ecx ne povis trovi la senton en sia koro por diri sxercon.

“Estas bonsxance, — li fine diris al si, — ke mi vekigxis gxustamomente. Mi preferus, ke Torino vivu, sed mi estas felicxa almenaux pro tio, ke ni disigxis amike. Vi estas stulta, Bilbo Baginzo, kaj vi fusxis la aferon pri la sxtono. Okazis batalo malgraux viaj klopodoj por acxeti pacon kaj trankvilon. Sed mi supozas, ke oni ne povas kulpigi vin pro tio”.

Bilbo poste eksciis cxion, kio okazis post lia sveno. Sed la novajxoj ecx pli cxagrenis lin, kaj la aventuro jam terure lacigis lin. Liaj ostoj multe doloris por la hejmeniro. Kaj la vojagxo estis iom prokrastita, do intertempe mi povas rakonti al vi iom pri la okazintaj eventoj. La agloj jam delonge suspektis la goblenan militiron. Neniu agado vere povis eviti ilian akran supermontan gvatadon. Ili do ankaux multe amasigxis sub la gvido de la Granda Aglo de l’ Nebulecaj Montoj. Kaj fine kiam ili sentis la odoron de batalpreparado, ili rapide postcxasis la sxtormon gxustatempe. Ili forigis la goblenojn de sur la montaj deklivoj, pusxante ilin de super klifoj aux pelante ilin suben kricxantajn kaj konfuzitajn al la malamikoj. Post nelonge ili liberigis la Solecan Monton, kaj la elfoj kaj homoj povis fine subiri ambauxflanke al la valo por helpi la batalon.

Sed ecx helpate de la agloj, iliaj malamikoj nombre superis ilin. Dum tiu lasta horo, Beorno mem aperis. Neniu scias kiumaniere aux de kie li venis. Li estis sola kaj ursoforma kaj sxajnis kreski giganta pro la kolero.

Lia vocxo resonis kiel tamburoj kaj kanonoj, li forjxetis de sia vojo lupojn kaj goblenojn kiel pajlerojn kaj plumojn. Li trafis ilian arieron kaj fulme frakasis ilian cxirkauxantan linion. La gnomoj staris sensxancele apud sia estro sur malalta ronda monteto. Tiam Beorno kurbigxis kaj levis Torinon, kiu jam falis pikita de lancoj, kaj forportis lin de la batalo.

Kiam li revenis, lia furiozo duobligxis. Nenio povis kontrauxstari lin kaj neniu armilo povis damagxi lin. Li dispelis la gardistojn, kaptis Bolgon mem kaj dissxiris lin. Tiam teruro konfuzis la goblenojn kaj ili forkuris disdirekten. Sed la nova espero forigis la lacecon de iliaj malamikoj, kiuj tuj persekutis ilin kaj plejeble baris ilian eskapon, pelante ilin en la Riveron Rapidan, kaj tie la plimulto pereis. Tiuj kiuj fugxis suden kaj okcidenten estis cxasitaj gxis la marcxoj apud la Arbara Rivero. Tie la plimulto de la lastaj eskapintoj pereis, dum tiuj kiuj penetris la regnon de la arbaraj elfoj estis mortigitaj aux logitaj pli internen, kie ili mortis en la malhelaj profundajxoj de Mornarbaro. La kantoj rakontas, ke tri kvaronoj el la norda goblenaro mortis tiutage, kaj en la montoj ekregis paco por multaj jaroj.

La venko igxis absoluta antaux la noktigxo, sed la venkintoj ankoraux cxasis, kiam Bilbo revenis al la tendaro. Tiumomente ne restis multaj en la valo, krom la plej grave vunditaj.

— Kie estas la agloj? — li demandis Gandalfon vespere, dum li kusxis volvita per multaj varmaj kovriloj.

— Kelkaj partoprenas la cxasadon, — diris la sorcxisto, — sed multaj jam revenis al siaj nestoj. Ili ne deziris resti cxi tie kaj foriris, kiam eklumis la auxroro. Daino kronis ilian mastron per oro, kaj jxuris sian amikecon por cxiam.

— Mi bedauxras tion. Nu mi celas, ke mi sxatus cxeesti por revidi ilin, — diris Bilbo dormeme. — Eble mi revidos ilin dum la vojagxo hejmen. CXu mi baldaux iros hejmen?

— Tuj kiam vi deziros, — diris la sorcxisto.

Fakte Bilbo foriris nur post kelkaj tagoj. Ili entombigis Torinon profunde sub la Monto, kaj Bardo metis Arkesxtonon sur lian bruston.

— GXi kusxu tie, gxis kiam la Monto falos! — li diris. — GXi alportu jam de nun fortunon al cxiu el liaj parencoj, kiu logxos cxi tie!

Poste sur lian tombon la Elfregxo metis Orkriston, la elfan glavon, kiun oni prenis de Torino, dum li estis kaptita. La kantoj diras, ke gxi cxiam brilis en la mallumo se proksimigxis malamikoj, kaj la gnoma fortikajxo ne povis esti atakita senaverte. Tie Daino, filo de Naino, eklogxis, kaj li farigxis Regxo sub la Monto. Post kelka tempo pliaj gnomoj venis al lia trono en la antikvaj haloj. El la dek du kunuloj de Torino, dek ankoraux vivis. Filio kaj Kilio pereis defendante lin per siaj sxildoj kaj korpoj, cxar li estis la plej maljuna frato de ilia patrino. La aliaj restis kun Daino, cxar Daino juste disdonis sian trezoron.

Ne plu tauxgis evidente disdividi la trezoron laux la originaj planoj al Balino kaj Dvalino, Dorio kaj Norio kaj Orio, Oino kaj Gloino, Bifuro kaj Bofuro kaj Bomburo — kaj al Bilbo. Tamen oni donis dekkvaronon de la oro kaj argxento, forgxitan aux neforgxitan, al Bardo, cxar Daino diris: