Выбрать главу

— Ni honoros la parolon de l’ mortinto, kiu nun posedas Arkesxtonon.

Ecx dekkvarono de la trezoro estis enorma kaj pli ampleksa ol tiu de multaj regxoj inter la mortemuloj. El tiu trezoro Bardo sendis multon al la estro de Lagurbo kaj malavare rekompencis siajn subtenantojn kaj amikojn. Al la Elfregxo li oferis la verdajn smeraldojn de Giriono: la juvelojn, kiujn tiu plej adoris, kaj kiujn Daino redonis al Bardo.

Al Bilbo li diris:

— CXi tiu trezoro tiom apartenas al vi kiom al mi kvankam la antauxaj interkonsentoj ne estas plenumeblaj, kaj aliaj rajtas parton, pro tio ke ili akiris kaj defendis gxin. Sed kvankam vi deklaris vian porcion forlasita, mi dezirus malpravigi la parolojn de Torino, kiujn li poste maljxuris, tio estas: ke vi ricevu malmulton. Mi preferus rekompenci vin pli ricxe ol la aliajn.

— Vi estas tre gxentila, — diris Bilbo. — Sed fakte tio senpezigas min. Kiel mi povus reporti tiom da trezoro hejmen sen esti atakita aux murdita dum la vojagxo? Mi tute ne scias. Mi ecx ne scias, kion mi farus kun gxi en mia domo. Mi certas, ke gxi estos tre sekura en viaj manoj.

Fine li akceptis nur du malgrandajn kestojn, unu kun argxento kaj alia kun oro, kies pezon povus porti forta poneo.

— Jen tiom, kiom mi povos prizorgi, — li diris. Venis la momento por adiauxi liajn amikojn.

— Adiaux Balino! — li diris, — kaj adiaux, Dvalino; adiaux Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Bifuro, Bofuro kaj Bomburo! Viaj barboj neniam maldensigxu! — Kaj turnante sin al la Monto li aldonis: — Adiaux Torino Kverkasxildo! Kaj Filio kaj Kilio! La memoro pri vi neniam forvelku!

La gnomoj riverencis al li gxisgrunde antaux la CXefpordo, sed iliaj vortoj hezitis en la gorgxoj.

— GXis revido kaj bonan sxancon, kien ajn vi vojagxos! — diris fine Balino. — Se iam vi revizitos nin, kiam niaj haloj estos denove ornamitaj, tiam kune ni festenos grandioze!

— Se iam vi pasos apud mia domo, — diris Bilbo, — ne hezitu frapi cxe la pordo. La temangxo estas je la kvara posttagmeze, sed vi estas bonvenaj cxiumomente! Tiam li turnis sin kaj foriris.

La elfa armeo ekmarsxis, kaj kvankam gxi igxis malpli granda, multaj tamen estis felicxaj, cxar la norda regiono estos pli gaja dum longa tempo. La drako estis mortinta, la goblenoj venkitaj, kaj iliaj koroj antauxgxuis gxojan postvintran printempon.

Gandalfo kaj Bilbo rajdis malantaux la Elfregxo, kaj apud ili marsxis Beorno cxi-foje en homa formo. Li ridis kaj kantis lauxte dum la vojagxo. Ili tiel iris gxis ili proksimigxis al la limoj de Mornarbaro norde de la loko, kie elfluis la Arbara Rivero. Tiam ili haltis, cxar la sorcxisto kaj Bilbo ne deziris eniri la arbaron, kvankam la regxo petis, ke ili restu iom en liaj haloj. Ili intencis sekvi la arbaran egxon, cxirkaux gxia norda rando en sovagxejo, kiu disigis la arbaron de la Griza Montaro. GXi estis longa kaj malgaja vojo, sed cxar la goblenoj estis forpelitaj, gxi sxajnis malpli dangxera ol la timigaj subarbaraj padoj. Kaj cetere Beomo estis ironta la saman vojon.

— Adiaux! Ho Elfregxo! — diris Gandalfo. — La verda arbaro estu gaja, dum la mondo ankoraux junas! Kaj via popolo restu same gaja!

— Adiaux! Ho Gandalfo! — diris la regxo. — Aperu tie, kie vi estas plej bezonata sed malplej atendata! Ju pli ofte vi aperos en miaj haloj, des pli felicxa mi estos!

— Bonvolu, — balbutis Bilbo turnante sin sur unu piedo, — akcepti cxi tiun regalon! — kaj li eligis kolieron el argxento kaj perloj, kiun Daino donacis al li, kiam li foriris.

— Kial mi meritas tian donacon, ho hobito? — diris la regxo.

— Nu, hm, mi supozas, ke vi scias, — diris Bilbo iom gxenite, — ke, hm, vi devas ricevi kompenson por, hm, via gastigemo. Mi celas, ke ecx rompsxtelisto havas dankemon. Mi trinkis multe da via vino kaj mangxis ecx pli multe da via pano.

— Mi akceptos vian donacon, ho Bilbo la Majesta! — diris la regxo grave. — Kaj mi nomas vin Elfamiko kaj benas vin. Via ombro ne forvelku (aux sxtelado farigxos tro facila)! Adiaux!

Tiam la elfoj turnis sin al la Arbaro, kaj Bilbo komencis la longan vojon al la hejmo.

Li travivis multajn malfacilajxojn kaj aventurojn, antaux ol li revenis. La sovagxejo estis ankoraux sovagxa, kaj logxis tie multaj aliaj kreitajxoj krom la goblenoj. Sed li estis bone gvidita — la sorcxisto akompanis lin kun Beorno plimulte de la vojo — kaj li ne plu spertis gravan dangxeron. Kiam venis la vintromezo Gandalfo kaj Bilbo sekvis la tutan vojon cxirkaux la arbaro kaj venis al la domo de Beorno. Kaj tie dum kelka tempo ili restis. La Julo estis varma kaj gaja, kaj homoj venis de malproksime por festeni kiel gastoj de Beorno. La goblenoj de la Nebulecaj Montoj nun estis malmultaj kaj timemaj, kasxinte sin en plej profundaj truoj, kiujn ili povis trovi. Kaj la vargoj malaperis el la arbaroj, tiel ke homoj povis senriske kaj trankvile vojagxi al fremdaj landoj. Poste Beorno farigxis granda cxefo en tiu regiono kaj regis en la vasta regno inter la montaro kaj la arbaro. Oni rakontas, ke dum generacioj liaj idoj kapablis preni ursan formon, kaj kelkaj estis tre malicaj sombraj homoj, sed la plimulto estis kiel Beorno, kvankam iom malpli korpulentaj kaj fortikaj. Dum tiu epoko la lastaj goblenoj estis forpelitaj el la Nebulecaj Montoj, kaj nova paco ekregis sur la limoj de Sovagxujo.

Jam estis printempo tre dolcxa kaj milda, kaj la vetero brilis per sunpleno, kiam Bilbo kaj Gandalfo eliris el la domo de Beorno. Kaj kvankam Bilbo sopiris sian hejmon, li bedauxris pro la foriro, cxar la printempaj floroj kaj gxardenoj de Beorno estis tiel pompaj, kiel luksaj ili estis somere.

Fine ili supreniris la longan vojon kaj atingis la pasejon, kie la goblenoj kaptis ilin jam delonge. Sed ili venis al tiu alta loko matene, kaj kiam ili retrorigardis ili vidis la sunlumon sur la etenditaj landoj. Malantauxe kusxis la Mornarbaro kiel blua fora streko, kiu tre malhele verdigxis cxe la plej proksimaj randoj ecx dum la printempo. Tie pli longe for staris la Soleca Monto cxe la fora atingeblo de la vidpovo. Sur gxia alta pinto nefandita negxo brilis blanke.

— Tiel venas negxo post fajro, kaj ecx drakoj havas sian finon! — diris Bilbo, kaj li turnis la dorson al sia aventuro. Lia Tjuka flanko estis terure laca, kaj la Baginza parto cxiutage plifortigxis.

— Mia sola deziro estas sidi en mia propra fotelo! — li diris.

19. La lasta etapo

Je la unua de majo ambaux vojagxantoj fine revenis al la rando de la valo Rivendelo, kie staris la Lasta — aux la Unua — Hejmeca Domo. Estis ankoraux vespere, iliaj poneoj estis lacaj, precipe tiu kiu portis la pakajxojn, kaj ili cxiuj bezonis ripozi. Dum ili rajdis suben laux la kruta vojo, Bilbo auxdis la elfojn kanti en la arbaro, kvazaux ili ne cxesus post lia foriro. Tuj kiam la rajdantoj venis sub la arbarajn maldensejojn, la kantoj kveris kiel antauxe. Ili tekstis pli malpli jene:

La drak’ malgrasigxis, la ostoj nun eras; l’ armaj’ frakasigxis, la pomp’ malfieras! Dum rustos la glavo, pereas la trono, kun forto de l’ pravo, kaj or’ je dispono, la herbo plu kreskas, folioj girlandas, la rojoj majestas, kaj elfoj plu kantas: Ek! Tra-la-la-lalon! Revenu la valon!
La steloj pli rangas ol gema ostento, la luno pli blankas ol brila argxento: pli ardas vespere la fajr’ sur kameno ol oro subtere, do kial promeno? Ho! Tra-la-la-lalon! Revenu la valon!
Vi kien malfruas, foriras-revenas? rivero plu fluas, la steloj postenas! Ho, kial cxe l’ fino vi triste aspektas? Jen elf kaj elfino laculojn akceptas per Tra-la-la-lalon, revenu la valon, tra-la-la-lalon, fa-la-la-lalon fa-la!

Tiam la valaj elfoj aperis salutante ilin, kaj kondukis ilin trans la rivereton al la domo de Elrondo. Tie oni varme bonvenigis ilin kaj multaj avidaj oreloj pretis auxdi ilin rakonti siajn aventurojn. Gandalfo parolis, cxar Bilbo igxis kvieta kaj dormema. Li jam konis la rakonton plimulte, cxar li rolis en gxi kaj jam ripetis multon al Gandalfo dum la vojagxo hejmen aux en la domo de Beorno. Sed foje li malfermis unu okulon, kaj auxskultis, kiam rakontigxis epizodo, kiun li ne konis.