Выбрать главу

»La malmultaj el ni, kiuj restis ekstere, kasxe sidigxis kaj ploris, malbenante Smauxgon, kaj tie nin surprize renkontis miaj patro kaj avo, kun bruletigitaj barboj. Ili tre severe mienis kaj diris tre malmulte. Kiam mi demandis, kiel ili eskapis, ili diris ke mi haltigu la langon, kaj ke unu tagon en tauxga momento mi ja scios. Poste ni foriris, kaj devis gajni nian vivtenon kiel eble plej bone en disaj landoj, ofte tiel malnoble kiel cxevalforgxistoj aux ecx karboministoj. Sed ni neniam forgesis nian rabitan trezoron. Kaj ecx nun, kiam (mi konfesas) ni havas suficxe por travivi, kaj ne tro malricxas, — Torino karesis sian oran kolcxenon, — ni ankoraux intencas rehavigi gxin al ni, kaj realigi nian malbenon kontraux Smauxgo, se eble.

»Mi cxiam scivolis pri la eskapo de miaj patro kaj avo. Mi nun konstatas, ke ili havis privatan flankopordon, pri kiu sciis ili solaj. Sed tiam sendube ili faris la mapon, kaj mi sxatus scii kiel Gandalfo havigis gxin al si, kaj kial gxi ne alvenis al mi, la vera heredanto.

— Mi ja ne “havigis gxin al mi”, gxin al mi oni donis, — diris la sorcxisto. — Vian avon Troro mortigis Azogo la Gobleno, vi memoras tion, en la minejoj de Morio.

— Malbenata nomo, jes, — diris Torino.

— Kaj via patro Traino foriris la dudekunuan de aprilo, jam de cent jaroj la pasintan jxauxdon, kaj vi neniam plu vidis lin…

— Vere, vere, — diris Torino.

— Nu, via patro donis cxi tion al mi, por ke mi gxin donu al vi; kaj se mi elektis mian momenton kaj manieron gxin transdoni, vi ne povas kulpigi min, cxar estis malfacile vin trovi. Via patro ne memoris sian propran nomon, kiam li donis al mi la paperon, kaj neniam diris al mi la vian, do fine mi kredas, ke mi indas lauxdon kaj dankon! Jen gxi, — li diris enmanigante al Torino la mapon.

— Mi ne komprenas, — diris Torino, kaj Bilbo pensis, ke li demandus same. La klarigo sxajnis ne klarigi.

— Via avo, — diris la sorcxisto malrapide kaj sombre, — donis la mapon al sia filo por sekureco antaux ol iri al la minejoj de Morio. Via patro foriris provi sian sxancon kun la mapo, post kiam via avo estis mortigita, kaj multajn aventurojn malagrablajn li spertis, sed li neniam proksimigxis al la Monto. Mi trovis lin en la kavkarceroj de la Nekromanciisto, sed mi neniam scios, kiel li venis tien.

— Kion vi faracxis tie? — demandis Torino treme, kaj la gnomoj kune tremis.

— Ne sxovu vian nazon. Mi sercxis ion, kiel kutime, kaj temis pri tre fia kaj dangxera afero. Ecx mi, Gandalfo, apenaux eskapis. Mi klopodis savi vian patron, sed estis tro malfrue. Li estis senvigla mense, kaj vaganta, kaj li jam cxion forgesis krom la mapon kaj la sxlosilon.

— Ni jam delonge traktis la goblenojn de Morio, — diris Torino, — ni devus atenti nun la Nekromanciiston.

— Ne absurdu! Li estas malamiko ekster la potenco de cxiuj gnomoj kunmetitaj, se iu povus ilin rekunmeti el la kvar mondanguloj, La sola deziro de via patro estis, ke lia filo legu la mapon kaj uzu la sxlosilon. La drako kaj la Monto estas pli ol suficxe imponaj taskoj por vi.

— Ek! Ek! — diris Bilbo, kiu neatendite parolis lauxtvocxe.

— Ek al kio? — cxiuj diris, sin turnante al li tiel, ke li konsternigxis, kaj respondis:

— Ek al tio, kion mi volas diri!

— Kio estas tio? — ili demandis.

— Nu, mi dirus, ke vi devus iri orienten kaj vidi. Malgraux cxio, restas tiu Flankpordo, kaj drakoj devas dormi, mi supozas. Mi imagas, ke se vi sidus sur la pordosojlo suficxe longe, al vi venus bona ideo. Kaj nun, vidu, mi pensas, ke suficxas tiom da parolado cxi-nokte, se vi min komprenas. Kial nun ne estu enlitigxo, kaj frua foriro, kaj cxio tia? Mi preparos bonan matenmangxon, antaux ol vi ekiros.

— Antaux ol ni ekiros, cxu ne? — diris Torino. — CXu ne vi estas la rompsxtelisto? Kaj cxu ne pordosojlo kaj trapordigxo estas la taskoj de la rompsxtelistoj? Sed mi konsentas pri lito kaj matenmangxo. Mi preferas ses ovojn kun mia sxinko, kiam mi komencas vojagxon; frititaj ne pocxitaj, kaj ke ili ne rompigxu!

Post kiam la aliaj mendis siajn matenmangxojn, ecx sen diri “bonvolu”, kio tre gxenis Bilbon, ili cxiuj ekstaris. La hobito devis trovi cxambron por cxiu, kaj li plenigis cxiujn siajn kromcxambrojn kaj preparis litojn sur segxoj kaj sofoj, antaux ol ili cxiuj estis lokitaj, kaj li eniris sian liteton lacega kaj iom ne kontenta. Li certis nur pri unu punkto: ke li ne klopodos ellitigxi frue, kaj ne preparos por la aliaj ian matenmangxacxon. Lia Tjukeco jam forvelkis, kaj li ne plu certis, ke li foriros aventuri la venontan matenon.

Dum li kusxis enlite, li ankoraux auxdis Torinon zumi al si en la apuda kaj plej bona cxambro:

Transmonten en nebulo frida al kavernar’ profunde sida ni devas for je la tagauxror’ cele al oro longperdita.

Bilbo ekdormis kun tiu kanto en siaj oreloj, kaj pro gxi li songxis tre maltrankvilige. Jam estis longe post la tagauxroro, kiam li vekigxis.

2. Rostita sxafajxo

Bilbo saltis el sia lito, surmetis matenrobon kaj eniris la mangxocxambron. Neniu restis tie, sed li vidis spurojn de granda kaj rapide finita matenmangxo. Trovigxis terura malordo en tiu loko, kaj stakoj da nelavitaj teleroj en la kuirejo. SXajne oni uzis la tutan teleraron. La lavendajxoj aspektis tiel senkuragxige realaj, ke Bilbo estis devigita kredi, malgraux lia unua inklino, ke la hierauxa festeno efektive ne estis premsongxo. Sed poste trankviligis lin la penso, ke almenaux ili cxiuj foriris sen li (“tamen sen danko”, —li pensis. Sed li ne povis malhelpi sin senti, ke liaj esperoj estis trompitaj. La sento surprizis lin.

“Ne estu stultulo, Bilbo Baginzo, — li diris al si, — estas ridinde pensi pri drakoj kaj aliaj sensencajxoj, je via agxo!” Tiam li surmetis antauxtukon, bruligis fajron, boligis akvon kaj lavis la telerojn. Li bone matenmangxis en la kuirejo antaux ol reordigi la mangxocxambron. Tiam la suno jam brilis, li malfermis la cxefpordon, kaj eniris varma printempa venteto. Bilbo komencis fajfi lauxte kaj forgesis la pasintan vesperon. Li jxus eksidis por dua matenmangxeto en la mangxejo apud malfermita fenestro, kiam eniris Gandalfo.