Mi bedauxras konfesi, ke estis tute egale al li. Li estis tre kontenta: kaj la bruado de lia bolkrucxo sur la fajro estis nun ecx pli muzikeca ol dum la trankvilaj tagoj antaux la Neatendita Festo. Lia glavo pendis super la kameno. Lia masxkiraso estis ordigita sur vestohoko en la vestiblo (poste li pruntedonis gxin al muzeo). Liaj oro kaj argxento estis plejparte elspezitaj por acxeti donacojn, foje utilajn sed foje ekstravagancajn, kaj tio eble klarigas la korinklinon de liaj genevoj. Sian magian ringon li gardis sekreta, kaj li uzis gxin nur kiam venis nedezirataj vizitantoj.
Li eksxatis verki poemojn kaj viziti la elfojn. Kvankam multaj skuis la kapon tusxante siajn fruntojn dirante “Kompatinda maljuna Baginzo!”, kaj kvankam malmultaj kredis liajn rakontojn, li restis tre felicxa gxis la fino de sia vivo, kaj tiu dauxris tre longe.
Post kelkaj jaroj, iun auxtunan vesperon Bilbo sidis en sia kabineto skribante siajn rememorojn, kiujn li deziris titoli “Tien kaj Reen, feriado de hobito”, kiam auxdigxis sonorado cxe la cxefpordo. Venis Gandalfo kaj gnomo, kaj tiu efektive estis Balino.
— Venu! Venu! — diris Bilbo, kaj ili baldaux sidigxis komforte sur foteloj apud la fajro.
Se Balino rimarkis, ke la vesxto de Bilbo estis iom pli ampleksa, kaj ke li nun portis verajn orajn butonojn, Bilbo same rimarkis, ke la barbo de Balino igxis pli longa, kaj lia zono estis juveloza kaj impone majesta.
Ili evidente parolis pri la aventuroj, kiujn ili kune spertis, kaj Bilbo demandis pri novajxoj el la landoj cxirkaux la Monto. SXajnis ke tie aferoj floradis. Bardo rekonstruis la urbon Dalo kaj homoj venis tien de la lago, el la sudo kaj okcidento. La tuta valo nun estis kultivita kaj ricxa, kaj la eksdraka dezerto nun plenis je birdoj kaj printempaj burgxonoj. Lagurbo estis refondita kaj pli prosperis ol antauxe. Valoraj varoj nun flusis ambauxdirekten de la Rivero Rapida, kaj en tiu regiono reciprokis la amikeco de elfoj, gnomoj kaj homoj.
La maljuna Urbestro spertis misfortunon. Bardo donacis al li multe el sia oro por helpi la laganojn, sed cxar tiuspecaj uloj ofte infektigxas per la draka malsano, la Urbestro prenis la oron, fugxis kun gxi kaj mortis pro malsato en la sovagxejo, forlasita de siaj kunuloj.
— La nova Urbestro estas pli sagxa, — diris Balino, — kaj tre populara, cxar kompreneble oni kredas, ke li respondecas pri la nuna prospero. Ili recitas kantojn kiuj diras, ke dum lia regado ricxajxoj fluas en la riveroj.
— Nu la antikvaj auxguroj pravis, almenaux iumaniere! — diris Bilbo.
— Kompreneble! — diris Gandalfo. — Kaj kial ili ne devus pravi? Vi certe ne kredas la auxgurojn, simple pro tio ke vi rolis en ilia disvolvigxo, cxu? CXu vi vere kredas, ke viaj mirindaj aventuroj kaj eskapoj okazis tute hazarde por via nura profito? Vi estas tre brava ulo, sinjoro Baginzo, kaj mi tre sxatas vin, sed malgraux cxio vi estas nur tre eta ulo en vasta mondo!
— Kaj por tio mi estas dankema! — diris Bilbo ridante, kaj pasigis al li la tabakujon.