Выбрать главу

CXiu ripetis tion. Tiam la pluvo falegis pli forte, kaj Oino kaj Gloino komencis interbatali. Tio decidis la aferon.

— Malgraux cxio ni havas rompsxteliston, — ili diris kaj ekiris, direktante siajn poneojn, atente kaj kasxe, al la lumo. Ili venis al la monteto kaj baldaux eniris la arbaron. Ili supreniris la deklivon, sed ne trovigxis oportuna vojo por atingi domon aux farmobienon, kaj ili ne povis movigxi sen susuroj kaj kraketoj kaj knaroj (kaj multe da grumbloj kaj blasfemoj), dum ili transiris la arbojn en la nokta nigro.

Subite la rugxa lumo brilis de inter la trunkoj gxuste antaux ili.

— Estas nun la momento elsxteligxi, — ili diris, celante Bilbon.

— Vi devos iri tien kaj eltrovi cxion pri tiu lumo, kial gxi estas tie, kaj cxu cxio estas sekura kaj sendangxera, — diris Torino al la hobito. — Ekiru nun kaj revenu rapide, se cxio estas en ordo. Se ne, revenu se vi povos! Se vi ne povos, ululu dufoje kiel strigo kaj unufoje kiel gufo, kaj ni faros, kion ni kapablos.

Bilbo devis do foriri, antaux ol li povis klarigi, ke li kapablis ululi. kiel strigo ecx malpli ol flugi kiel vesperto. Sed cxiuokaze, la hobitoj scias movigxi senbrue en arbaroj, tute senbrue. Ili fieras pro tio, kaj dum la vojagxo Bilbo jam plendis pri, kiel li nomis tion, “la gnoma bruacxo”. Tamen mi ne supozas cxu vi aux mi rimarkus ion ajn dum tia venta nokto, ecx se la tuta kavalkado pasus nur unu metron for. Kaj mi dubas, ke dum la proksimigxo de Bilbo al la rugxa lumo ecx mustelo movus unu vangharon. Do, tute nature, li venis gxuste apud la fajron — cxar ja temis pri fajro — kaj perturbis neniun. Kaj jen kion li vidis.

Tri grandeguloj sidis apud grandega fajro el fagsxtipoj. Ili rostis sxafajxon sur longaj lignaj rostostangoj, lekante la sauxcon de siaj fingroj. Alblovetis bona apetitoveka odoro. Trovigxis apude ankaux barelo da bona trinkajxo, kaj ili trinkis el krucxoj. Sed ili estis troloj. Evidente troloj. Ecx Bilbo, malgraux sia sxirmita vivo, povis tion vidi: pro iliaj pezaj vizagxegoj, ilia grandeco, la formo de iliaj kruroj, ne forgesante ilian parolmanieron, kiu tute iris kontraux la moroj de la salono.

— SXafajxe hieraux, sxafajxe hodiaux, kaj diable, sxafajxe morgaux ni denove mangxos, — diris unu el la troloj.

— Ni ne gxuis homan kamon jam de diable longe, — diris dua tro lo. — Kion damne Vilcxj’ fusxpensis, kiam li venigis nin cxi tien, jen kio konfuzacxas min. Plie, ni jam fordrinkis cxion, — li diris pusxegante la kubuton de Vilcxjo, trinkanta el sia krucxo.

Vilcxjo preskaux sufokigxis.

— Fermu la fauxkon! — li diris, tuj kiam li povis. — Oni ne povas atendi ke l’ homoj restu cxi tie suficxe longe, por ke ci kaj Alcxjo mangxacxu ilin. Vi ambaux forvoris jam vilagxon kaj duonon de kiam ni venis de l’ montar’. Kion pli vi volas? Kaj antauxe, kiam ni estis hejme, vi estus dankintaj min por tiom da bela grasa vala sxafajxo kiel tio cxi. — Li sxovis pecegon da sxafkruro, kiun li jam rostis, en sian busxon, kaj visxis la lipojn per sia maniko.

Jes, mi konfesas ke troloj ja kondutas tiel, ecx tiuj kun nur unu kapo. Auxdinte cxion cxi, Bilbo devis agi senprokraste. Aux li devis retroiri silente por atentigi siajn amikojn, ke li trovis tri grandajn kaj malbonhumorajn trolojn, kiuj pretas gustumi rostitan gnomon, aux ecx poneon por variigi la menuon, aux li devis fari iom da rapida rompsxtelado. Vere unuaranga kaj legenda rompsxtelisto en tiu momento prisxtelus la posxojn de la troloj — tio valoras la penon, se oni povas — forprenus la sxafajxon de la rostostangoj, proprigus al si la bieron kaj forpromenus, dum ili rimarkus nenion. Aliaj, pli praktikaj sed kun iom malpli da metia fiero, ponardus ilin cxe l’ dorso, antaux ol ili observus tion. Tiam oni gaje tranoktus.

Bilbo sciis tion. Li jam legis multajn aferojn, kiujn li neniam vidis nek faris. Li tre timis, li sentis nauxzon, kaj li deziris esti longe for de cxi tie, tamen… tamen li ne povis reveni al Torino kaj Kompanio kun la manoj malplenaj. Li do restis kaj hezitis en la ombroj. El cxiuj sxtelistecaj heroajxoj li opiniis, ke estus pli facile posxsxteli la trolojn, kaj finfine li rampis malantaux arbon apud Vilhelmo.

Alcxjo kaj Tocxjo reiris al la barelo. Vilhelmo restis trinki. Bilbo kuragxigis sin, kaj sxovis sian malgrandan manon en la posxegon de Vilhelmo. Ene trovigxis monujo, kvazaux sako por Bilbo. “Ha! — li pensis ekgxuante sian laboron, dum li atente eligis gxin,—jen la komenco!”

Efektive, nur komenco! Trolaj monujoj ja estas malicaj, kaj cxi tiu ne estis escepta.

— Ej, kiu ci estas? — gxi ekpepis, kiam gxi eliris la posxon, kaj Vilhelmo tuj turnis sin kaj kolkaptis Bilbon, antaux ol tiu povis resalti post la arbon.

— Damne, Alcxjo, rigardu kion mi kaptis! — diris Vilhelmo.

— Kio gxi ’stas? — diris la aliaj alkurante.

— Ne scias mi! Kio ci estas?

— Bilbo Baginzo, romp… hobito, — diris la kompatinda Bilbo, tremante, kaj scivolante kiel ululi, antaux ol ili strangolos lin.

— Romphobito? — diris ili iom konsternitaj. Troloj estas iom malviglaj, kaj tre suspektas novajn aferojn.

— Tamen kion faracxis la romphobito en mia posxo? — diris Vilhelmo.

— Kaj cxu ni povos lin kuiri? — diris Tocxjo.

— Ci povas provi, — diris Alcxjo prenante rostostangon.

— Li ne konsistos el pli ol busxpleno, post kiam oni senhauxtigos kaj senostigos lin, — diris Vilhelmo, kiu jam satis post vespermangxo.

— Eble ’stas pli da ili en la cxirkauxajxo, kaj ni povos fari pastecxon, — diris Alcxjo. — Hoj, cxu cxirkauxkuras aliaj de cia speco cxi tie en la arbaro, kuniklacxo? — li diris, rigardante la vilajn piedojn de la hobito, levis lin je la piedfingroj kaj skuis lin.

— Jes, multe da, — li diris, sed li memoris ne malkasxi siajn amikojn. — Ne, neniom da, neniu, — li tuj aldonis.

— Kion ci celas? — diris Alcxjo, tenante lin la kapon supren, sed cxi-foje je la haroj.

— Mi celas kion mi diras, kaj bonvolu ne kuiri min, estimataj sinjoroj! Mi estas bona kuiristo, kaj mi kuiras pli bone ol mi kuirigxas, se vi komprenas min. Mi kuiros regale por vi, tute bonan matenmangxon por vi, se nur vi ne havos min kiel vespermangxon.

— Kompatindulo, — diris Vilhelmo. Li jam plene mangxis satege, kaj ankaux trinkis multe da biero. — Kompatindulo, ni lasu lin foriri.

— Ne antaux ol li klarigos, kion li celas per “multe da” kaj “neniom da”, — diris Alcxjo. — Mi ne volas, ke oni trancxu mian gorgxon dum mi dormos! Metu liajn piedfingrojn en la fajron, por ke li parolu!

— Mi ne akceptos tion! — diris Vilhelmo. — Krome mi kaptis lin!

— Ci estas grasa kreteno, Vilhelmo, — diris Alcxjo. — Kiel mi diradis antaux cxi tiu vespero.

— Kaj ci estas krudulo.

— Mi ne akceptos tion de ci, Vilcxjo Huginzo, — diris Alcxjo kaj pugnofrapis la okulon de Vilhelmo.

Poste sekvis belega kverelo. Bilbo ankoraux suficxe spritis, kiam Alcxjo lasis lin fali, por rampi for de iliaj piedoj antaux ol ili ekbatalis kiel hundoj, lauxtvocxe kriante unu al la alia entute verajn kaj trafajn insultojn. Baldaux poste ili tumulte kaptis sin per brakoj, kaj rulis sin gxuste apud la fajro, pied- kaj pugno-batante, dum Tocxjo frapis ilin per brancxo klopodante ilin trankviligi—kaj kompreneble tio nur plifrenezigis ilin.

Nun estis favora momento por ke Bilbo eskapu. Sed liaj kompatindaj piedoj estis premitaj de la manego de Alcxjo, kaj li restis senspira, kun granda kapturno, kaj li do tie restis anhelante, ekster la luma rondo de la fajro.

GXuste en la mezo de la batalo alvenis Balino. La gnomoj jam auxdis bruojn de malproksime, kaj post kiam ili iom atendis la revenon de Bilbo, aux ian ululan krion, ili rampis unu post la alia al la lumo kiel eble plej rapide. Tuj kiam Tocxjo vidis Balinon eniri la lumon, li ekhurlis. Troloj treege malamas vidi gnomojn, precipe kiam tiuj ne estas kuiritaj. Alcxjo kaj Vilcxjo tuj finis interbatali, kaj diris: “sakon, rapide, Tocxjo”. Dum Balino scivolemis, kie trovigxis Bilbo, kaj antaux ol li komprenis kio okazis, oni ensakigis lian kapon, kaj li terenfalis.