Выбрать главу

— Ankoraux venos multe pli da tiuj, — diris Tocxjo, — se mi ne trompas min. Multe da aux neniom, — li diris. — Ne romphobitoj, sed multe da tiaj gnomoj. Jen plimalpli kiel la afero rezultos.

— Ci sxajne pravas, — diris Alcxjo, — kaj ni prefere kasxu nin ekster la lumo.

Kaj tiel ili faris. Ili enmanigis sakojn, kiujn ili kutime uzis por forporti sxafojn kaj aliajn rabajxojn, kaj atendis en la ombroj. Kiam cxiu gnomo alvenis kaj surprize rigardis la fajron, la renversitajn krucxojn, la rongxitan sxafajxon, hop! fetora sakacxo surkapigis lin, kaj li terenfalis. Baldaux apud Balino kusxis Dvalino, kaj Filio kun Kilio, kaj Dorio, kaj Norio, kaj Orio en amaso, kaj Oino kaj Gloino kaj Bifuro kaj Bomburo stakigxis malkomforte apud la fajro.

— Tio lernigos ilin, — diris Tocxjo, cxar Bifuro kaj Bomburo ilin rezistis kaj luktis furioze, kiel kutime, kiam gnomoj estas alpremitaj.

Fine venis Torino — kaj li estis antauxavertita. Li venis atendante malicon, kaj ne bezonis vidi la elstarajn krurojn de siaj ensakigitaj kunuloj por kompreni ke ne cxio estas en ordo. Li tenis sin en la ombroj malproksime, kaj diris:

— Pro kio tiom da malordo? Kiu frakasis mian genton?

— Estas troloj, — diris Bilbo malantaux arbo. La troloj tute forgesis lin. — Ili kasxas sin en la densejo kun sakoj.

— Ho, cxu vere? — diris Torino, kaj li saltis antauxen al la fajro, antaux ol ili povis kapti lin.

Li prenis brancxon kun brulanta ekstremo, kaj Alcxjo ricevis tion en la okulon antaux ol li povis eviti gxin. Tio metis lin for de la batalo. Bilbo strebis helpi. Li prenis la kruron de Tocxjo — kiel eble plej bone, sed gxi grandis kiel trunko de junarbo, kaj forjxetis lin kiel turbon gxis la arbustosuproj, dum Tocxjo piedsxovis fajrerojn en la vizagxon de Torino.

Rekompence Tocxjo ricevis brancxofrapon sur la busxon, kaj tio forbatis al li denton. Vi povas diveni, kiom tio hurligis lin. Sed gxuste tiam Vilhelmo aperis malantaux Torino kaj ensakigis lin de la kapo gxis la piedoj. Tiel la batalo cxesis. La gnomoj nun estis en granda embaraso: ili estis ligitaj en sakoj, kun tri koleraj troloj, du el ili bruligitaj kaj kontuzitaj, kiuj sidis proksime kaj kverele sin demandis, cxu oni rostu ilin malrapide, cxu haketigu ilin je pecetoj kaj boligu ilin, aux simple oni sidigxu sur ilin unu post la alia por kacxigi ilin. Bilbo ankoraux estis en arbusto kun sxiritaj vestajxoj kaj hauxto kaj ne riskis movi sin, timante ke oni auxdos lin.

Tiam subite Gandalfo revenis. Sed neniu vidis lin. La troloj interkonsentis tuj rosti la gnomojn, kaj poste ilin mangxi — tion elpensis Alcxjo — kaj post multe da disputado ili akceptis lian proponon.

— Ne indas nun rosti ilin; tio dauxrus la tutan nokton,—diris vocxo. Alcxjo konjektis, ke parolis Vilhelmo.

— Ne rekomencu la disputon, Vilcxjo, — li diris, — aux tio vere dauxros la tutan nokton.

— Kiu disputas? — diris Vilhelmo, kiu kredis, ke parolis Alcxjo.

— Ci ja disputas, — diris Alcxjo.

— Ci mensogas, — diris Vilhelmo, kaj tiel la disputo rekomencigxis. Fine ili decidis haketigi ilin je pecetoj, kaj boligi ilin. Ili starigis grandan nigran kaldronon kaj eligis siajn trancxilojn.

— Ne indas boligi ilin! Ni ne havas akvon, kaj la puto ’stas malproksima, — diris vocxo. Alcxjo kaj Vilhelmo kredis, ke parolis Tocxjo.

— La fauxkon fermu! — diris ili, — aux gxi neniam finigxos. Kaj ci mem sercxu la akvon, se ci reparolos.

— Al ci same, — diris Tocxjo, kiu kredis, ke temis pri la vocxo de Vilhelmo. — Mi sxatus scii, kiu disputas krom ci?

— Ci estas stultulo, — diris Vilhelmo.

— Stultulo ci mem, — diris Tocxjo.

Kaj rekomencigxis la disputo, pli kverele ol antauxe, gxis kiam fine ili decidis sidigxi sur la sakojn, unu post la alia por kacxigi la gnomojn, kaj poste ilin boligi.

— Sur kiun ni sidigxu unue? — diris la vocxo.

— Plej tauxgus unue la lasta ulo, — diris Alcxjo, kies okulon vundis Torino. Li kredis, ke parolis Tocxjo.

— Ne parolu kun ci mem, — diris Tocxjo, — sed, se ci volas sidigxi sur la lastan, sidigxu do. Kiu ’stas la lasta?

— Tiu kun la flavaj sxtrumpetoj, — diris Alcxjo.

— Sensensajxoj, tiu kun la grizaj sxtrumpetoj, — diris Vilhelma vocxo.

— Mi certis, ke ili estis flavaj, — diris Alcxjo.

— Ja ili flavis, — diris Vilhelmo.

— Kial do ci diris, ke ili estis grizaj? — diris Alcxjo.

— Mi ja nenion diris, — diris Tocxjo. — Tion diris ci!

— Du kontraux unu, do fermu la fauxkon! — diris Alcxjo.

— Kiun ci alparolas? — diris Vilhelmo.

— Suficxas! — diris kune Alcxjo kaj Tocxjo. — La nokto pludauxras, kaj la auxroro fruos. Ni agu tuj!

— La auxroro vin forprenu, por ke vi el sxtono estu! — diris vocxo, kiu sonis Vilhelme. Sed ne temis pri li. CXar tiumomente lumo aperis super la monteto, kaj birdoj pepetis en la brancxoj. Vilhelmo nenion diris, cxar li sxtonigxis dum li klinigxis, kaj dum ili rigardis lin, ankaux Alcxjo kaj Tocxjo fiksigxis kiel rokoj. Kaj tie ili ankoraux staras gxis hodiaux, tute solaj, krom birdoj kiuj sxatas sidi sur ili. CXar se troloj, kiel vi eble jam scias, ne iras subteren antaux la auxroro, ili sxtonigxas kiel la montara materialo el kiu ili unue fabrikigxis, kaj ili neniam plu movigxas. Jen tio okazis al Alcxjo, Tocxjo kaj Vilhelmo.

— Bonege! — diris Gandalfo, aperante de malantaux arbo, kaj helpis Bilbon grimpi de la dornarbusto. Tiam Bilbo komprenis cxion. La vocxo de la sorcxisto mem dauxrigis la kverelon kaj disputon de la troloj, gxis la sunlumo venis kaj cxesigis ilin.

Poste ili malnodis la sakojn kaj liberigis la gnomojn. Tiuj jam preskaux sufokigxis kaj tre koleris. Ili ne sxatis resti surtere, auxskultante la planojn de la troloj por ilin rosti, kacxigi, aux dishaketigi je pecetoj. Ili devis auxdi la klarigon de Bilbo dufoje antaux konvinkigxi.

— Maltauxga momento por praktiki posxosxteladon, — diris Bomburo, — kiam ni volis nur varmon kaj vespermangxon!

— Sed cxiuokaze tiuj uloj tion ne permesus al vi sen batalo, — diris Gandalfo. — Krome, vi perdas tempon nun. CXu vi ne konstatas, ke la troloj nepre logxis en kaverno proksime de cxi tie por kasxi sin de la sunlumo? Ni devos gxin sercxi!

Ili cxirkauxsercxis kaj baldaux trovis la sxtonbotajn signojn de la troloj, kiuj plu iris en la arbaron. Ili sekvis la spurojn supren de la monteto, gxis kiam arbustoj kasxis ilin, kaj ili venis al sxtona pordo, kiu kondukis al kaverno. Sed ili ne kapablis malfermi gxin, ecx kiam ili kune pusxis, dum Gandalfo provis diversajn sorcxojn.

— CXu tio cxi tauxgas? — diris Bilbo, kiam ili jam estis lacaj kaj koleraj. — Mi trovis gxin surtere, kie la troloj kunbatalis. — Li tenis suficxe grandan sxlosilon, kvankam Vilhelmo estus konsiderinta gxin suficxe malgranda kaj sekreta. GXi sendube falis el lia posxo, felicxe antaux ol li sxtonigxis.

— Kial cxiele vi ne diris pri gxi antauxe? — ili kriis. Gandalfo prenis gxin kaj metis gxin en la seruron. Tiam post pusxo la pordo svingigxis malantauxen, kaj ili cxiuj eniris. Trovigxis ostoj surtere, kaj fluis acxa odoro, sed estis multe da mangxajxoj sur senzorge malordaj bretoj, ankaux sur la planko, kun malneta fatraso da rabajxoj cxiuspecaj, de latunaj butonoj gxis potoj da oraj moneroj lokitaj en angulo. Estis ankaux multe da vestajxoj pendantaj sur la muroj, tro malgrandaj por troloj, sendube apartenintaj al iliaj viktimoj, kaj kune kun tiuj trovigxis diversaj glavoj de variaj specoj, formoj kaj grandecoj. Du glavoj allogis la atenton de la gnomoj, cxefe pro siaj belaj ingoj kaj juvelplenaj teniloj.

Gandalfo kaj Torino havigis al si po unu glavon, kaj Bilbo prenis ponardon en leda ingo. Por troloj gxi estus eta posxtrancxilo, sed gxi egalis mallongan glavon por la hobito.

— Jen belaj klingoj, — diris la sorcxisto, parte elingigante la glavojn kaj gvatante ilin scivoleme. — Ilin fabrikis ne troloj, nek homaj forgxistoj en tiuj cxi regiono kaj epoko, kaj kiam ni povos legi iliajn runojn, ni pli multe scios pri ili.