Выбрать главу

Sed sinjorino Fransson tamen ne respondis. Tiam Lotta silentiĝis por longa tempo, sed poste ŝi diris:

― Pro kia diablo ci koleras, sinjorino Fransson? Tiam panjo diris:

― Lotta, vi scias, ke vi ne devas diri "diablo" kaj "ci" al sinjorino Fransson.

― Do mi entute ne povas paroli kun ŝi, diris Lotta.

Sinjorino Fransson diris, ke ŝi volis por la tuta mondo, ke Lotta parolu kun ŝi kaj petis panjon, ke Lotta tamen rajtu diri "ci" al ŝi. Kaj tiam panjo ekridis kaj diris, ke Lotta rajtas diri "ci".

― Kaj ankaŭ­ "diablo", diris Lotta.

― Ne, ne "diablo", diris panjo. Poste panjo eliris, kaj tiam Lotta diris:

― Mi scias, kion mi faru. Kiam mi celos "diablo", tiam mi diros "Fransson". Ĉar panjo ŝatas, kiam mi diras "Fransson".

Kaj poste ŝi diris:

― Fi, Fransson, kiom amuze estas, kiam estas Kristansko.

Kaj tiel vere estas, amuze, mi celas. Jonas kaj mi kaj Lotta, ni helpis panjon pri la Kristanska festeno kaj rastis neĝon en la ĝardeno kaj elmetis Kristnaskajn faskojn[5] por birdoj. Panjo trovis, ke ni estis tre diligentaj.

― Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus vin, ŝi diris.

Lotta viŝis tranĉilojn ĉiutage tre fervore, kaj ŝi diris:

― Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus min. Kvankam, fi, Fransson, kiom mi devas labori.

Ni tre amuziĝis ankaŭ­ kiam ni aĉetis Kristnaskajn donacojn. Ni prenis monon, kiun ni ŝparis dum la tuta jaro, el niaj ŝparporkoj, kaj poste ni eliris ĉiuj tri al la strato kaj aĉetis Kristnaskajn donacojn, dum neĝas, kaj ĉie sur la placo plenplenas je Kristanskaj abioj kaj homoj en– kaj elkuras la butikojn. Jonas kaj mi estis aĉetontaj banpupeton por Lotta, do ni diris al ŝi, ke ŝi devas resti stari surstrate kaj atendi, dum ni eniros la ludilbutikon.

― Sed vi ne povas rigardi, diris Jonas.

― Ne, vi povas rigardi en fenestron de la kukejo de Karlman anstataŭ­e, mi diris.

Tion Lotta volonte faris, ĉar estis tre multe da marcipanaj porketoj kaj aliaj belaj aĵoj en la fenestro ĉe Karlman.

Kiam Jonas kaj mi aĉetis banpupeton kaj elvenis surstraten, tiam Lotta estis malaperinta. Sed subite ŝi elvenis tra la pordo de Karlman.

― Kion vi faris? diris Jonas.

― Mi aĉetis Kristnaskan donacon por vi, diris Lotta.

― Kion do vi aĉestis? diris Jonas.

― Kremkukon, diris Lotta.

― Ho, vi stultulino, ĝi ne konserviĝos ĝis la Kristnaska vespero, diris Jonas.

― Jes, jen ĝuste tio, pri kion mi ekpensis, diris Lotta. Tial mi formanĝis ĝin.

Imagu, ĝuste tiam nia paĉjo venis surstraten. Li ne sciis, ke ni eliris solaj kaj aĉetadis Kristnaskajn donacojn.

― Ĉi tiujn infanojn, mi kredas, mi estis vidinta foje, mi ne memoras, kie, diris paĉjo. Sed ili aspektas ĉarme, do mi kredas, ke mi invitos ilin en kukejon.

Ho, kiom ni ekĝojis! Ni povis trinki ĉokoladon kaj manĝi kukojn precize tiom, kiom ni volis, kaj ni sidis sur verda sofo ĉe Karlman, kaj estis multe da homoj ĉirkaŭ­ ni, kiuj zumis kaj babilis, kaj ĉiuj ha-vis paketon kun Kristnaska donaco, kiun ili estis aĉetintaj, kaj esktere surstrate neĝis, kaj la kukoj plenplenis je kremo, jen kia amuza tago estis. Alvenis onklino, kiu nomiĝas sinjorino Friberg, kaj komencis paroli kun paĉjo. Jonas kaj mi sidis silentaj, sed Lotta, ŝi parolis multe pli ol sinjorino Friberg. Tiam paĉjo diris:

― Lotta, vi ne devas paroli, kiam interparolas granduloj; vi devas atendi, ĝis kiam ili finos.

― Hoho, diris Lotta, tion ja mi jam provis, sed tio fiaskas. Ĉar ili neniam finas. Tiam sinjorino Friberg ekridis kaj diris, ke nun ŝi devis hejmeniri kaj baki Kristanskajn spickukojn.

Ankaŭ­ ni bakis spickukojn, kvankam nur la sekvan tagon. Oj, ni bakis tre multe, tiam Jonas kaj Lotta kaj mi ― ĉiu el ni havis sian skatolon plena, ni bakis ilin tute solaj. Ĉiujn skatolojn ni metis en la infanĉambro, kaj ni diris, ke ni ŝparu la spickukojn por la Kristnaska vespero. Sed Lotta formanĝis la siajn jam en la sama tago kaj ne manĝis betkaĉon por tagmanĝo.

― Ili, eble, ne konserviĝus ĝis la Kristnaska vespero, diris Lotta.

Sed poste ŝi venadis ĉiutage kaj almozpetis la spickukojn de Jonas kaj mi kaj diris:

― Mizera homoj donu al mi iom en mian manon.

Sed poste venis la Kristnaska vespero, kaj ĝi estas la plej amuza tago en la tuta jaro. Jen kion ni faris en la Kristnaska vespero.

Tuj post kiam ni vekiĝis, ni kuris suben en la kuirejon, kaj tie estis panjo, preparanta kafon. Kaj poste ni ĉiuj sidis antaŭ­ la fajrujo en la gastoĉambro kaj trinkis kafon, kvankam ni neniam ricevis kafon antaŭ­e. Kaj ni ricevis safranbulkojn kaj spickukojn kaj klenäter[6]. Kaj la Kristnaska abio staris tie kaj odoris tiel diable bone. Tuj post kiam ni estis eltrinkintaj la kafon, ni ornamis la abion, paĉjo kaj Jonas kaj mi kaj Lotta, panjo estis en la kuirejo kaj faris klupean salaton.

― Estas tre bele en nia domo, diris Jonas, do mi kredas, ke ĝi estas la plej fajna domo en la tuta urbo.

― Kaj kiu odoras plej bone, diris Lotta.

Panjo plantis plenan mason da blankaj hiacintoj, kiuj odoris tre ĉarme, kaj tial ĉio plenis je lumo, kaj ili aspektis tute malsame ol aliaj, kaj odoris malsame. Mi ŝatas, kiam odoras malsame dum Kristnasko.

Ni manĝis multe dum la tuta tago, kaj ni manĝis en la kuirejo kaj trempis panon en marmiton[7] sur la fornelo. Kaj posttagmeze ni vizitis kun panjo onklinon Berg kaj donis al ŝi Kristnaskan donacon kaj ricevis knäck-on[8] kaj frititajn migdalojn. Kaj Lotta ricevis dolĉan ruĝan ĉapeton, kiun onklino Berg es-tis trikinta por ŝi.

― Nun mi preskaŭ­ povas esti jultomte[9], diris Lotta.

Sed ŝi ne estis. Ĉar vespere venis vera jultomte. Li stamfis sur la perono kaj frapegis al la pordo kaj envenis kaj havis sakon surdorse, kiu plenplenis je Kristnaskaj donacoj.

― Mi ne bezonas demandi, ĉu estas iuj obeemaj infanoj ĉi tie, diris jultomte, ĉar tion mi vidas en la ŝildeto.

Kaj poste li diris al Lotta:

― Gardu vin, tiel ke viaj okuloj ni forruliĝu el via kapo. Ĉar Lotta staris kaj gapis al li, kaj ŝiaj okuloj estis tute grandaj kaj rondaj.

Poste jultomte eliris kaj revenis kun granda paketo, en kiu estis miaj skioj, kaj granda paketo, en kiu estis sledo por Lotta. Sed Lotta nur staris silente kaj senmove, ĝis kiam la gnomo estis foririnta.

― Kiam vi estas tiom silenta, Lotta? diris panjo.

― Mi havas tikladon en la stomako, kiam mi vidas jultomten, diris Lotta. Fi, Fransson, kiom tiklas en mia stomako!

Ni bezonus iri kaj enlitiĝi en Kristnaska vespero nur kiam ni mem volus. Ni manĝis nuksojn kaj oranĝojn antaŭ­ la fajrujo, kaj ni dancis ĉirkaŭ­ la abio, kaj ĉio estis tre mirakla. Kaj sekvan tagon, en Kristnaska tago, ni iris al julottan. Ĉiuj Kristnaskaj faskoj estis kovritaj de neĝo sube en la ĝardeno, sed ni forskuis ĝin, tiel ke paseroj povu manĝi, kaj poste ni iris al la julottan. Tiam lumis la steloj, tial mi plej ŝatas la stelojn, kvankam ankaŭ­ la suno kaj la luno estas bonaj. Kiam la steloj brilas super la strato Brufarantoj, tiam la strato fariĝas tre mirinda. Lumo brilas en preskaŭ­ ĉiuj domoj, ankaŭ­ tio aspektas bele kaj mirinde. Longe, longe for, tute super la tegmen-to de la magistratdomo, tie troviĝas steloj, ili estas la plej grandaj steloj, kiujn mi iam vidis.

― Ili ja estas Kristnaskaj steloj, diris Lotta.

вернуться

5

  Kristnaska fasko (orig. Julkärve) — fasko da aveno, kiajn oni elmetas ĉirkaŭ la Kristnasko por nutri malgrandajn birdojn.

вернуться

6

 Klenäter [kleneter] (pluralo; aŭ klenor) — svedaj Kristnaskaj kukoj, kiujn oni bakas el elasta pasto kun ovoj kaj lakto, ofte ankaŭ kun konjako kaj citrono. Post fritado oni trempas ilin en sukeron.

вернуться

7

 Trempi panon en marmiton (svede Dopp i grytan) — sveda Kristnaska tradicio, oni trempas panon en marmiton, plenan je buljono post kuirita ŝinko, kaj manĝas ĝin kiel almanĝon kun alia manĝaĵo.

вернуться

8

 Knäck [knek] — hejmfarata sukeraĵo, kiu konsistas el siropo, sukero kaj kremo, ofte oni aldonas ankaŭ hakitajn migdalojn.

вернуться

9

 Jultomte ('kristnaska gnomo') — sveda fabelrolulo, kiu alportas Kristnaskajn donacojn.