― Ĉi tie mi kuŝos la tutan tagon kaj ne interrompos min eĉ por sekundo, vi devas varti la infanojn!
Paĉjo sekvis nin ĝis la ponteto, kaj ni kuŝis sur-ventre kaj vidis plenan svarmon da etetaj fiŝoj naĝi tre rapide. Kaj paĉjo faris por ni fiŝkanojn el longaj bastonoj, kiujn li plukis en la arbaro, kaj metis ŝnurojn sur ilin kaj pinglojn por hoko. Kaj ni metis panerojn sur la hokojn, kaj ni sidis longe kaj fiŝkaptis, sed ni kaptis neniun fiŝon.
Tiam ni iris en la arbaron, kvankam panjo diris, ke ni ne rajtas iri malproksimen.
Ni vidis birdeton, kiu enflugis arbedon, kaj poste elflugis denove. Tiam ni iris tien kaj rigardis, kaj inter branĉoj en la arbedo preskaŭ sube ĉe la grundo estis birdnesteto kun kvar bluaj ovetoj en ĝi. Ho, ili estis la plej dolĉaj ovoj, kiujn mi iam vidis! Lotta volis resti kaj kontempli la birdneston senĉese, kaj ŝi etendis Bamsen antaŭ sin, por ke ankaŭ ĝi vidu. Sed Jonas kaj mi sciis pri bona grimpebla arbo tuj apude, kaj ni volis iri kaj grimpi sur ĝin, do Lotta devis kuniri, kvankam ŝi ne volis.
Mi kuraĝas grimpi sur arbon, kaj ankaŭ Jonas kuraĝas. Sed ne Lotta. Ni helpis ŝin grimpi sur etetan piceon, sed tiam ŝi kriis:
― Prenu min suben, prenu min suben!
Kaj kiam ŝi malsupreniris, ŝi rigardis tre kolere la arbon kaj diris:
― Estas ja freneze grimpi sur ĉi tian arbaĉon!
Poste panjo ekkriis, ke ni devas manĝi, kaj ni rekuris al la lago. Kaj ŝi metis plastan tukon sur la her-bon kaj eĉ metis primolojn en glason sur la tukon kaj elmetis ĉiujn sandviĉojn kaj patkukojn kaj ĉion.
Ni sidis surherbe kaj manĝis. Tio estas multe pli agrable ol sidi ĉirkaŭ tablo. Patkukoj estis tre frandaj, ĉar ni havis konfitaĵon kaj sukeron sur ili. Ankaŭ sandviĉoj estis bongustaj. Mi pleje ŝatis tiujn, kiuj havas viandobulojn sur si, kaj Jonas pleje ŝatis tiujn, kiuj havas ovon kaj kaviaron sur si, do ni interŝanĝis tiel, ke li ricevis mian kaviarsandviĉon, kaj mi ricevis lian viandobulsandviĉon. Lotta pleje ŝatas ĉiujn specojn de sandviĉoj kaj volas interŝanĝi kun neniu. Ŝi manĝas multe, Lotta. Estis nur unu fojo, kiam ŝi malsanis, tiam ŝi entute ne havis apetiton, kaj panjo tre ĉagreniĝis, ĉar ŝi ne volis manĝi. Tiam Lotta diris jene foje vespere, kiam ŝi devis legi sian vesperan preĝon:
― Kara bona Dio, faru tiel, ke mi volu manĝi denove. Kvankam ne fiŝbulojn!
Ni ĉiuj ricevis nian limonadon, Jonas kaj Lotta kaj mi. Lotta prenis iom da sablo sube ĉe la strando kaj ŝovis ĝin en sian limonadon, kaj kiam ni demandis ŝin, kial ŝi faris tion, tiam ŝi diris, ke ŝi nur volis koni, kiel ĝi gustis.
Post la manĝado paĉjo etendiĝis surherbe kaj diris:
― Kiom bele estas ĉi tie en la suno. Mi kredas, ke mi dormos iom. La infanoj mem povas varti sin iom. Sed vi ne eliros en la arbaron, tion vi bone komprenas.
Ni ne eliris en la arbaron. Sed iom pli longe for ĉe la lago estis vere altega monteto, kaj tien ni eliris. Jonas diris, ke li montrus al ni, kiel paĉjo faras, kiam li plonĝas kap-antaŭen.
― Jen kiel li faras, diris Jonas kaj etendis la brakojn aeren kaj faris salteton. Kaj imagu, tiam li ruliĝis en la lagon, kvankam tio ne estis intence. Kaj krome panjo estis dirinta, ke ni ne povas ankoraŭ baniĝi, ĉar estis tute tro malvarme en akvo.
Jonas, li sinkis, kaj Lotta kaj mi kriis per ĉiuj fortoj. Sed mi prenis branĉon, kiu kuŝis sur la monteto, kaj kiam Jonas emerĝis, li kaptis la branĉon kaj tenis ĝin. Kaj tiam Lotta ridis. Ĝuste tiam paĉjo kaj panjo alkuris, kaj paĉjo levis Jonas el la akvo.
― Jonas, kion vi elpensis, diris panjo, kiam Jonas elvenis sur la strandon tute malseka.
― Li nur estis montronta, kiel paĉjo faris, diris Lotta kaj ridis tre terure pri Jonas. Ĉar lia pantalono aspektis tre ridinde, ŝi diris.
Jonas demetis ĉiujn siajn vestojn, kaj panjo pendigis ilin sur sekigilon sur arbo. Sed kiam ni estis veturontaj hejmen, la vestoj ankoraŭ ne estis sekaj, do Jonas devis sidi volvita en plejdon. Kaj ankaŭ pri tio Lotta ridis. Sed poste ŝi vere ne ridis. Ĉar kiam ni estis veturontaj, ni ne povis trovi Bamsen. Ni serĉis kaj serĉadis ĉie, sed Bamsen estis for, kaj panjo diris, ke ni devis veturi hejmen sen Bamsen. Tiam Lotta ekkriis multe pli terure ol kiam Jonas ruliĝis en la lagon.
― Bamsen povas havi belan kaj plaĉan tempon nokte en la arbaro tute sola, diris paĉjo. Kaj morgaŭ mi povas reveni ĉi tien kaj trovi ĝin.
Sed Lotta nur kriis.
― Monstro povas veni kaj timigi Bamsen, ŝi diris.
― Se Bamsen renkontos monstron, tiam estas monstro, kiu pleje ektimos, diris paĉjo.
― Rememoru, kiam vi havis Bamsen laste, demandis panjo.
Lotta pripensis.
― Proksimume je la dekdua, ŝi diris.
Kvankam Lotta ne komprenas pri horoj eĉ iomete, do tio estis nura blago. Paĉjo diras, ke Lotta estas ĝisfunde blagema infano, kiu muelas per sia lango ion ajn.
Sed mi rememoris, ke Lotta havis Bamsen, kiam ni estis ĉe la birdnesto. Ni revenis ĉiuj kune al la grimpebla arbo, ĉar Jonas kaj mi sciis, ke la birdnesto estis tie, tuj apude.
Kaj apud la arbedo kun la birdnesto, tie vere sidis Bamsen, kaj Lotta prenis ĝin kaj kisis ĝin sur la muzelon kaj diris:
― Eta Bamsen, ĉu vi estis ĉi tie dum la tuta tempo kaj sidis sur tiuj dolĉaj, dolĉaj ovoj?
Jonas diris, ke tiu povra birdpatrino, certe, ne kuraĝis reveni al siaj ovoj dum la tuta tago, ĉar porkursoj estas la plej bonaj birdtimigiloj, kiuj ekzistas, diris Jonas.
Tiam Lotta ekkoleris kaj diris:
― Bamsen tuŝis nenion. Ĝi nur sidis kaj rigardis tiujn dolĉajn, dolĉajn ovetojn.
Poste ni veturis hejmen, kaj Jonas sidis en la plejdo la tutan tempon.
Panjo kaj paĉjo venis en la infanĉambron por diri 'bonan nokton' al ni vespere, kiel ili kutimis fari. Kaj paĉjo lokis sin apud la lito de Lotta, kie ŝi kuŝis kun sia malpuraĉa Bamsen apud si.
― Nu, Krieto, diris paĉjo, kio estis hodiaŭ la plej amuza dum la tuta tago? Estis, certe, kiam ni trovis Bamsen?
― Ne, plej amuze estis, kiam Jonas ruliĝis en la lagon, diris Lotta. 6. Ni veturas al avino kaj avo
Kiam venas somero, ni veturas kun panjo al avino kaj avo en vilaĝon. Ankaŭ paĉjo venas tien, kiam li havas feriojn. Al avino ni vojaĝas per trajno, ĉar panjo ne scias stiri aŭton.
― Nun vi devas esti obeemaj en la trajno, por ke panjo ne ricevu malfacilaĵojn, diris paĉjo, kiam ni estis veturontaj ĉi-somere.
― Ĉu ni devas esti obeemaj nur en trajno? diris Jonas.
― Ne, ĉie, diris paĉjo.
― Vi diris, ke estas nur en trajno, kie ni devas esti obeemaj, diris Lotta.
Sed ĝuste tiam venis trajno, kaj paĉjo sukcesis nur mansvingi al ni, kaj ni mansvingis al li kaj kriis 'adiaŭ'.
Ni sidis preskaŭ solaj en eta kupeo. Tie sidis ankaŭ maljuna oĉjo, li estis la sola, kiu ricevis spacon. Lotta kunhavis sian Bamsen, kaj mi kunhavis mian plej grandan pupon, kiu nomiĝas Maud Yvonne Marlene[1] . Tiu oĉjo havis verukojn sur la mentono, kaj kiam li elvenis kaj lokis sin ĉe fenestro en la koridoro por iom, tiam Lotta flustris tute laŭte al panjo: