― Tiu oĉjo havas verukojn sur la mentono…
― Ĉit, flustris panjo, li povas aŭdi tion. Tiam Lotta mienis tre surprizite kaj diris:
― Ĉu li mem ne scias pri tio, ke li havas verukojn sur la mentono?
Poste venis kondukisto kaj tondis biletojn. Estis nur panjo kaj Jonas, kiuj havis biletojn, ĉar Lotta kaj mi vojaĝas senpage dumtempe.
― Kiom aĝas ĉi knabineto do? demandis la kondukisto kaj montris al mi. Mi diris, ke mi devis fariĝi sesjara.
Li ne demandis, kiom aĝis Lotta, ĉar li povis, certe, vidi, ke ŝi estis tro malgranda por bezoni bileton. Sed Lotta diris:
― Mi aĝas kvar jarojn, kaj panjo ― tridek du. Kaj jen Bamsen. Tiam kondukisto ridis kaj diris, ke en ĉi trajno ĉiu Bamsen vojaĝas senpage.
Unue ni sidis senmove kaj rigardis tra la fenestro, sed poste ni laciĝis pro tio. Jonas kaj mi eliris en la koridoron kaj en aliajn kupeojn, kaj ni parolis kun homoj, kiujn ni ne konis. Sed fojfoje ni revenadis al panjo, por ke ŝi ne maltrankviliĝu. Panjo sidis kaj rakontis ĉiujn eblajn fabelojn al Lotta, por ke Lotta sidu senmove. Ŝi ne volis, ke Lotta eliru en la koridoron, ĉar oni neniam scias, kion Lotta povas elpensi, diris panjo.
― Rakontu pri la tri kaproj Brusk[2] , alie mi elvenos en la koridoron, diris Lotta.
Ni manĝis sandviĉojn kaj trinkis limonadon en la trajno. Subite Lotta prenis tranĉaĵon da punktita kolbaso el sia sandviĉo kaj metis ĝin firme sur la fenestron. Panjo tre ekkoleris kontraŭ ŝi pro tio kaj diris:
― Kial vi ŝmiraĉas kolbason sur la fenestron?
― Jes, ĉar ĝi gluiĝas firme kaj multe pli bone ol viandobuloj, diris Lotta.
Tiam panjo eĉ pli ekkoleris kontraŭ ŝi. Kaj panjo devis froti la fenestron per papertuko longe-longe, antaŭ ol ĝi fariĝis pura post la kolbaso de Lotta.
Foje, kiam la trajno haltis ĉe stacio, Jonas elpensis, ke li kaj mi devas eliri por promeneto kaj ricevi iom da freŝa aero. Ni ne povis malfermi la pordon, sed estis onklino, kiu helpis nin.
― Ĉu vere vi devas eliri ĉe tiu stacio? ŝi diris.
― Jes, ni diris. Ĉar ni ja devis eliri, sed ni ja devis reveni, kompreneble.
Kiam ni eliris la trajnon, ni foriris al la lasta vagono, kaj ĝuste antaŭ ol la trajno estus startinta denove, ni ensaltis en la lastan vagonon kaj iris tra la tuta trajno, ĝis kiam ni venis al nia propra kupeo. Kiam ni venis tien, ni ekvidis panjon kaj la damon, kiu es-tis helpinta nin pri la pordo, stari kaj interparoli kun la kondukisto, kaj panjo kriis:
― Vi devas haltigi la trajnon, ĉar miaj infanoj for trotis. Sed ĝuste tiam ni alvenis, kaj Jonas diris:
― Kvankam ni retrotis.
Tiam panjo ekploris, kaj la kondukisto kaj la damo, kiu estis helpinta nin malfermi la pordon, kriis al ni. Kvankam kial la onklino kriu, kiam estis ŝi, kiu estis helpinta nin?
― Nun vi iros kaj sidiĝos en kupeo kun Lotta kaj ne elvenos eĉ por sekundo, diris panjo.
Sed Lotta ne estis en la kupeo. Ŝi estis malaperinta. Tiam panjo preskaŭ rekomencis plori. Ni iris ĉiuj kune kaj serĉis Lottan. Kaj finfine ni trovis ŝin en kupeo multe pli longe for, tie ŝi rakontadis al amaso da homoj. Ni aŭdis ŝin diri jene:
― En nia kupeo, tie ni havas oĉjon, kiu havas verukojn, sed li mem ne scias pri tio. Tiam panjo firme kaptis Lottan kaj trenis ŝin for kun si al nia propra kupeo. Kaj tie ni devis sidi tute, tute senmovaj, ĉar panjo koleris kontraŭ ni kaj diris, ke estus pli facile varti plenan aron da sovaĝaj bovidoj, ol varti nin.
Tiam mi ekpensis, ke mi baldaŭ ekvidos bovidojn ĉe avino kaj avo. Kaj mi tre feliĉiĝis.
Avino kaj avo staris sur verando kaj renkontis nin, kiam ni venis. Kaj ilia hundo, kiu nomiĝas Lukas, bojis kaj saltis, kaj odoris somerece en la ĝardeno.
― Ĉu estas miaj oraj infanetoj, kiuj venas? diris avino.
― Jes, estas belaj oraj infanetoj, diris panjo.
― Morgaŭ vi povos rajdi al Blacken[3], diris avo.
― Kuniru suben al draŝejo, tiam vi vidos katidojn de Murra, diris avino. Lotta ektiris antaŭtukon de avino kaj diris:
― Ĉu vi havas karamelojn restintaj en ŝranko, avino?
― Ho, jes, tio ja povas okazi, diris avino. Kelkaj etajn karamelojn, eble, mi havas en ŝranko, ŝi diris. Tiam ni eksentis, ke ni estis venintaj hejmen al avo kaj avino.
7. Lotta parolas preskaŭ per nuraj sakraj vortoj
Ĉe avino kaj avo estas tre multe da agrablaĵoj. Imagu, sur granda arbo, kiu staras en la ĝardeno, estas precize kvazaŭ verando. Alte supre sur arbo! Tien supren kondukas ŝtuparo, kaj kiam oni estas grimpintaj supren per ĉi tiu ŝtuparo, do oni venas al tiu verando, kaj tie estas tablo kun benkoj kaj barileto ĉirkaŭe, tiel ke oni ne povas ruliĝi suben. Avino nomas tiun verandon Verda Plezurdometo. El ĉiuj lokoj, kie oni povas sidi kaj manĝi, mi pleje ŝatas tiun, kiu situas supre sur la arbo.
Kiam ni vekiĝis unuan tagon ĉe avino kaj avo, ti-am Jonas tuj diris:
― Avinjo, ni ja povas, certe, decidi, ke ni manĝos en la Verda Plezurdometo precize ĉiam?
― Oj, oj, oj, diris avino, kion vi kredas, ke Majken dirus, se ŝi estos devigita treni manĝaĵojn supren laŭ tiu malstabila ŝtuparo trifoje ĉiutage?
― Tiam mi diros "spit", diris Majken.
Majken, ŝi estas domhelpantino de avino. Ŝi estas tre afabla, sed ŝi tute ne ŝatas manĝi surarbe.
― Sed avinjo, ni ja povas tamen kunpreni supren nian manĝaĵon al la Verda Plezurdometo, mi diris.
― Ĉar alie ni tre ekkoleros, diris Lotta, ŝi estas stulteta, Lotta!
Kaj tiam avino diris, ke ŝi ne volis, ke Lotta ekkoleru, kaj tial ni povis kunpreni patkukojn surpen al la Verda Plezurdometo.
Avino bakis tutan mason da patkukoj, kaj ŝi metis la patkukojn kaj paketon da sukero kaj skatoleton da konfitaĵo en korbeton por ni, ŝi ankaŭ enmetis telerojn kaj forkojn kaj boteleton da lakto kaj tri tasojn.
Kaj poste ni grimpis en la Verdan Plezurdometon. Jonas grimpis la unua kun la korbeto, kaj poste venis mi, kaj poste venis Lotta.
― Se vi faligus la korbeton, Jonas, tiam mi, sendube, ridus, diris Lotta.
Sed Jonas ne faligis la korbeton, kaj ni surtabligis la tuton supre surarbe kaj sidis sur la benkoj kaj manĝis niajn patkukojn kun multe da konfitaĵo kaj sukero sur ili kaj trinkis lakton, kaj la arbo susuris la tutan tempon. Estis tiom terure multe da patkukoj, kaj Lotta ne kapablis finmanĝi la siajn. Kaj imagu, tiam ŝi pendigis la patkukojn sur la arbobranĉojn!
― Mi ludas, ke ili estas folioj, diris Lotta.
Kaj la patkukoj svingis sin tien-reen, kiam blovis, kaj aspektis preskaŭ kiel folioj.
― Gardu vin, se panjo ekscios tion, mi diris.
Sed Lotta, ŝi ne zorgis pri kion mi diris. Ŝi nur si-dis tie kaj rigardis siajn patkukojn kaj kantis kanteton, kiun paĉjo kutimas kanti, kaj kiu komenciĝas jene: "Hej, kiel susuras en la folioj!" Ŝi baldaŭ refariĝis malsata, kaj tiam ŝi mordis de ĉiuj patkukoj, tiel ke sur la arbo restis nuraj duonpatkukoj.
― Mi ludas, ke mi estas ŝafideto, kiu mordas foliojn sur arbedo, ŝi diras.
Subite birdo venis flugante, kaj tiam Lotta diris al la birdo:
― Vi povas volonte manĝi de miaj patkukoj, sed ne Jonas kaj ne Mia-Maria.
2
"La tri kaproj Brusk" (orig. "De tre bockarna Bruse") — popola fabelo, notita en 1840 en Norvegio de Peter Christen Asbjörnsen kaj Jørgen Moe por "Norske folkeeventyr" ("Norvegaj popolaj aventur fabeloj").