Kvankam la birdo volis havi neniujn patkukojn. Sed Jonas kaj mi eksentis, ke ni estis pli malsataj, kaj mi etendis la manon al Lotta kaj diris:
― Mizerulo, donu al mi iom en mian manon!
Kaj tiam Lotta donis al mi patkukon, kiun ŝi estis mordinta, kaj mi superŝutis ĝin per sukero kaj ŝmiris per konfitaĵo kaj manĝis, kaj ĝi estis tre bongusta, kvankam ĝi estis nura duonpatkuko. Kaj ankaŭ Jonas ricevis patkukon de Lotta, kiam li diris "Mizerulo, donu al mi iom en mian manon", ĉar tiajn, kiuj estas iom idiotaj, Lotta ŝatas. Finfine ni formanĝis ĉiujn patkukojn anstataŭ Lotta, kaj tiam ŝi diris:
― Nun la patkukfolioj elĉerpiĝis. Nun vi devas ekmanĝi el la verdaj!
Kaj ŝi forŝiris plenan pugnon da verdaj folioj kaj volis, ke ni manĝu. Sed Jonas kaj mi diris, ke ni estis sataj.
― Kun sukero kaj konfitaĵo, tiel oni faras tion, diris Lotta, kaj tiam ŝi superŝutis per sukero kaj ŝmiris per konfitaĵo la verdan folion kaj formanĝis ĝin.
― Kontrolu, ke ne sidu vermo sur la folio, diris Jonas.
― Vermo povas ja mem kontroli sin, diris Lotta. Ŝi havas multajn ideojn, tiu infano, diras avo.
Imagu, sekvan tagon, kiu estis dimanĉo, tiam ni ricevis klupeon por tagmanĝo, kaj, krom fiŝbuloj, ĝi estas pleja aĉaĵo, kiun Lotta konas. Estis tre bela vetero, kaj ĉi-kaze avino kaj avo ĉiam manĝas en la ĝardeno ĉe tablo, kiu staras sub la plej granda arbo, kiu estas tie. Kaj ni sidas ĉiuj kune ĉirkaŭ la tablo, avino kaj avo kaj panjo kaj Jonas kaj mi, sed Lotta daŭre ludas kun katino kaj ne venas, kvankam panjo vokis ŝin multfoje. Fine ŝi venis, kaj kiam ŝi ekvidis, ke estis klupeo, tiam ŝi diris:
― Klupeo dimanĉe… fi, diablo!
Tiam panjo tre ekkoleris kontraŭ ŝi, ĉar ŝi diris al Lotta milfoje, ke ŝi ne devas diri "fi, diablo", kiu estas preskaŭ sakra vorto. Kaj panjo diris, ke se Lotta dirus "fi, diablo" ankoraŭfoje, do ŝi ne povus resti ĉe avino kaj avo, sed devus reveturi hejmen en la urbon. Kaj Lotta ne rajtis sidi kun ni kaj manĝi nur ĉar ŝi diris tiel, kaj tiam ŝi iris ĉirkaŭe en la ĝardeno kaj kriis senĉese, dum ni manĝis.
Poste ŝi devis sidi sola ĉe la tablo kaj manĝi, sed ŝi nur kriis. Panjo forsendis Jonas kaj min kaj diris, ke ni devas iri kaj ludi, por ke Lotta estu sola, ĝis ŝi fariĝos afabla. Sed ni haltis malantaŭ domangulo kaj staris tie kaj rigardis Lottan, kiu nur kriis kaj kriadis. Sed finfine ŝi silentiĝis, kaj tio estis nur ĉar ŝi es-tis reakirinta unu el ĉiuj siaj strangaj ideoj. Ŝi prenis la klupeon, kiu kuŝis sur ŝia telero, kaj poste ŝi iris al akvobarelo, kiu staris sub pluvtubo, kaj tien ŝi trempis la klupeon. Tiam panjo venis ĝustatempe kaj ekvidis tion, kaj tiam Lotta diris:
― Ĝi ja povas pro diablo naĝi iom!
― Lotta, rememoru, kion mi diris, diris panjo.
Tiam Lotta kapjesis, kaj poste ŝi iris en la domon, kaj post kelka tempo ŝi eliris denove kaj havis sian propran vojaĝosaketon enmane, kaj el la saketo pen-dis zono, kiu treniĝis post ŝi, kiam ŝi iris. Kaj panjo kaj avino kaj avo kaj Jonas kaj mi staris kaj rigardis Lottan, kiam ŝi estis vojaĝonta. Ŝi aliris avinon kaj avon kaj riverencis kaj diris:
― Mi veturos hejmen al paĉjo, ĉar li estas multe pli afabla ol panjo.
Ŝi ne diris 'adiaŭ' al panjo kaj ankaŭ ne al Jonas kaj mi. Kaj ni staris tie kaj rigardis, kiam ŝi iris kun la zono, treniĝanta post ŝi. Sed kiam ŝi malsupreniris ĝis la barilpordo, tiam ŝi haltis. Ŝi staris tute senmova longan tempon. Kaj tiam panjo iris renkonte al ŝi kaj diris:
― Nu, eta Lotta, vi ne forveturos, ĉu?
Tiam Lotta diris:
― Jes ja, panjo, pro kiu diablo mi povas vojaĝi sola en trajno!
Kaj tiam panjo prenis kaj kisis Lottan kaj diris, ke estis, certe, bonege, ke ŝi haltis, kie ŝi estis, ĉar ni ĉiuj tre ĉagreniĝus, se ŝi forvojaĝus. Kaj Lotta pendis ĉirkaŭ la kolo de panjo kaj ploris kaj ne volis paroli kun Jonas kaj mi, kvankam ni volis konsoli ŝin kaj kisi ŝin.
Sed vespere, kaim ni estis enlitiĝintaj, tiam avino sidis ĉe ni kaj rakontis por ni bibliajn historiojn kaj montris al ni bildojn en bela biblio, kiun ŝi havis. Kaj tie estis bildo, sur kiu estis nigra monstro, kaj ti-am avino diris, ke diablo estis malbenita de Dio.
Tiam Lotta diris:
― Aj, aj, avino, kion vi ĵus diris! Sed Lotta mem preskaŭ neniam plu diras 'diablo'.
8. Lotta havas sprittagon
Preskaŭ la plej amuza afero, kiu estas ĉe avino kaj avo, ĝi estas luddometo, kiun panjo kaj onklino Kajsa havis, kiam ili estis infanoj. Ĝi estas ruĝa kaj situ-as en ĝardenangulo, kaj tien kondukas mallarĝa pa-do kaj antaŭ ĝi estas herbotapiŝo, sur kiu kreskas lekantoj. Kaj en la luddometo estas etaj blankaj mebloj, tablo kaj seĝoj kaj ŝranko, kaj en la ŝranko estas pupvazaro kaj pateto kaj pupgladilo kaj karafeto kun glaso aldone por havi sukon en ĝi. En la luddometo loĝas pupoj de panjo kaj de onklino Kajsa. Kaj tie estas benketo, kiun avino havis, kiam ŝi estis infano, imagu, ke benketoj povas iĝi tiom malnovaj!
Unu tagon ni ludis en la luddometo, kiam ni estis ĉe avino kaj avo. Tiam ni ludis, ke Jonas estis paĉjo kaj mi estis panjo, kaj Lotta estis nia domhelpantino kaj nomiĝis Majken.
― Nun paĉjo eliros kun Bebeto, tuj diris Jonas kaj prenis pupĉareton kun bebpupeto de onklino Kajsa ene kaj eltrenis ĝin en la ĝardenon.
― Kaj nun mi devas lavi en la kuirejo, diris Lotta.
― Ne, unue ni devas fari fromaĝon, mi diris, ĉar
estis ja mi, kiu devis decidi, ĉar mi estis panjo.
― Fariĝos neniu fromaĝo, antaŭ ol mi estos lavinta, diris Lotta.
Sed tiam Jonas kaj mi diris, ke Lotta ne devis kunludi, se ŝi ne faris, kiel ni diris. Kaj poste ni faris fromaĝon. Kiam oni faras fromaĝon, oni prenas ribojn kaj frambojn kaj metas ilin en naztukon, kaj poste oni elpremas tutan sukon, kaj kio restas en la naztuko, el tio oni faras malgrandajn rondajn fromaĝojn, kiuj estas plej acidaj en la mondo.
― Ĉu oni povas nun finfine lavi la kuirejon? diris Lotta.
Kaj tiam ŝi prenis lavsitelon kaj iris en la kuirejon de avino por akvo, kaj preskaŭ la tutan akvon ŝi elverŝis sur la plankon en la luddometo kaj komencis lavi per broso, sur kiun ŝi metis sapon. La tuta Lotta ĝisfunde malsekiĝis.
― Ĉu vi naĝas aŭ kion vi faras? diris Jonas, kiu ne plu estis ekstere kun Bebeto.
― Mi lavas la kuirejon, diris Lotta. Ĉar oni devas
lavi la kuirejon, kaj tio estas la plej amuza afero. Sed Jonas kaj mi devis helpi viŝi la akvon. Lotta ne volis. Ŝi nur staris apude kaj rigardis.
Majken, vera Majken, ŝi kutimas kanti kaj danci, ŝi eksvingas la krurojn kj kantas, "Trarallanrallanli, mi versas pri vi", kantas Majken.
Lotta faris simile al Majken, ŝi eksvingis la krurojn kaj kantis "trarallanrallanli", ŝi kantis, "mi verŝas pri vi". Kaj kiam ŝi kantis "verŝas", tiam ŝi prenis penikon, kiu pendas sur la muro en la luddometo, kaj trempis ĝin en la lavsitelon kaj verŝis tutan mason da akvo sur Jonas kaj min kaj ridis per ĉiuj fortoj. Tiam ni ekkoleris kaj diris, ke se ŝi estis tiom stulta, do ŝi mem povis viŝi la akvon. Sed Lotta nur daŭre svingis la krurojn kaj kantis "Mi verŝas pri vi". Estis tute glite sur la planko pro ĉiu sapo, kaj kiam Lotta svingis la krurojn tiom arde, ŝi renversiĝis, kaj ŝia kapo batiĝis kontraŭ la ŝrankon, povra Lotta! Ti-am ŝi ekkriis kaj diris: