Выбрать главу

La projekto ŝajnis tre taŭga. "Mi volus veti", la direktoro diris, "ke sciiĝinte vian venon li ne restos for de la balo, eĉ nur por vidi la objekton de sia venĝo kaj doni novan nutraĵon al sia furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaŭ vian vizaĝon, li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimiĝos al vi kaj enkaptiĝos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos kaptita."

Babette, la ĉambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis al- kaj reirinta; ŝi estis aŭdinta, ke ŝia mastrino decidis, eltrovi la mortigiston aŭ liajn helpantojn, ŝi eĉ opiniis, ke ŝi ŝuldas al si mem, laŭ povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial ŝi ŝtelatendis la direktoron, kuraĝiĝis kaj diris, ke ŝi jam antaŭ nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al malkovro, sed ke li ŝajne neniel atentas pri tio.

"Nenia cirkonstanco ĉe tiaj okazaĵoj estas tro malgrava, karulineto mia", la policulo respondis; "se vi scias ion — "

"Mi preskaŭ opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas paroli; kiam ŝi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, ŝia lasta ĝemeto estis — Bolnau."

"Ĉu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ĝis nun silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; ĉu vi do aŭdis ĝuste, ĉu Bolnau?"

"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la koro. "Bolnau, ŝi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"

La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda viro, sed — ĉu ne ekzistis ekzemploj, ke ĝuste tiaj homoj, kiuj antaŭ la publiko ŝajnas neriproĉeblaj, plej klopodigas la juĝistaron? Ĉu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimiĝis al la Larĝa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren, li ĉiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj ŝajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraŭ kvindek paŝojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paliĝis, turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan vidiĝon, per kavaj sonoj li eligis: "Bon jour, bon jour!"[24]; li ŝajne volis rideti, sed la okuloj pleniĝis per larmoj, kaj lia vizaĝo konvulsie ŝanĝiĝis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj aŭdeble klakis.

"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne vidis vin preteriranta mian fenestron; vi ŝajne ne tute bone fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala, ĉu vi estas malsana?"

"Ne — ĝi estas nur malgranda frostotremo — mi efektive dum kelke da tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."

"Ĉu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi apenaŭ pensis; mi opiniis, ke ankoraŭ antaŭ kelke da tagoj ĉe la maskobalo mi vidis vin tre vigla."

"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitiĝi; revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resaniĝinta."

"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; ĝi estas la lasta kaj onidire fariĝos tre brila; mi esperas, ke mi vidos vin tie; intertempe adiaŭ, sinjoro komerca konsilanto!"

X.

"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li scias pri la vorto de la kantistino. Onidire ŝi ja resaniĝis; sed ĉu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Ĉu li ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos min; ĉiupaŝe mi vidos ruzajn fremdajn vizaĝojn. Mi nenion plu povos diri, tuj ĝi estos raportata, signifklarigata; mi fariĝos, ho Dio en la ĉielo, mi fariĝos malkvieta, danĝera individuo; kaj tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo Tell en la kvara akto!"

Tiel la malfeliĉa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon. "Li certe opinias, ke mi ne kuraĝos proksimiĝi al la kantistino, pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi lian suspekton! Kaj tamen — ĉu proksime de ŝi ne atakos min tremado, ĝuste ĉar li povas pensi, ke mi tremos pro riproĉoj de l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama aŭtoro pruvis en speciala publikaĵo, ke oni povas timi la timon, kaj ĝuste tio ŝajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraĝiĝi kaj iri renkonte al la danĝero. Li alportigis de la maskopruntisto la luksan veston de la paŝaho de Janina; li ĉiutage surmetis ĝin kaj sin ekzercis antaŭ granda spegulo, tute egalpeze elrigardi el sia masko. El sia negliĝo li faris pupon kaj sidigis ĝin sur seĝo; ĝi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel paŝaho ĉirkaŭiris ŝin, alproksimiĝis kaj diris: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli malfacilan. Li volis esti tre ĝentila kaj egalpeza kaj proponi al ŝi teleron kun bombonoj kaj punĉo. Li ekzercis sin per glaso da akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ĝi terure tintis en lia mano; sed ankaŭ tiun malfortecon li venkis, li eĉ provis sufiĉe gaje diri ĉe tio: "Estimata, ĉu vi ne deziras iom da punĉo kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos tremanta, li pensis. Ali, la paŝaho de Janina, sentis en si kuraĝon, malgraŭ sia timo, viziti la maskobalon.

La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la unua fojo la resaniĝintinon ree konduki inter la homojn. Ŝi volonte konsentis; ĉar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu li klopodis pri ŝi, li ja akiris la rajton pri ŝia plej arda dankeco. Do li venis kun ŝi al la balfesto kaj ŝajne ne malmulte vantiĝis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La loĝantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj ĝis en la bierejaĉoj; sed kiam gravaj viroj protektis ŝin, kiam respektataj sinjorinoj ŝin publike defendis, oni akomodiĝis al la cirkonstancoj, kaj la B…anoj kortuŝite de la sorto de l'kompatinda infanino vagadis en la stratoj kaj preskaŭ mortis pro raviteco, ke ŝi resaniĝis. Kiam ŝi eniris en la ĉambregon, ĉiuj ŝajne atendis nur ŝin, kiel la reĝinon de l'festo; oni aklamis ŝin kaj ĝojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaŭ ĵus prosperis al ŝi plej malfacilaj voĉruladoj. Ankaŭ la medicina konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili kriis, "jen lerta viro, tiu savis ŝin."

La kantistino estis ĝoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso; afekciite de la murmurado de l'gratulantoj ŝi eĉ preskaŭ forgesis, ke ankoraŭ pli serioza celo ŝin kondukis en tiun ĉambregon; sed la kvar fortikaj domenuloj proksime post ŝi sekvantaj kaj la demandoj de la kuracisto, ĉu ŝi ankoraŭ ne ekvidis la grizajn okulojn de la chevalier, ree kaj ree memorigis ŝin pri ŝia intenco. Ŝi mem kaj la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B. oni nomis lian kostumon paŝaho Ali), konstante prempuŝas sin proksimen al ŝi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa moviĝo de la maskuloj forŝiris lin, ĉiam li denove estis ĉe ilia flanko. La kantistino puŝetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la paŝaho. Li respondis ŝian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaŭ longe rimarkis lin." La paŝaho proksimiĝis per nefirmaj paŝoj; la kantistino pli forte kroĉiĝis al la brako de Lange; li nun estis tute proksime — rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj kava voĉo diris al ŝi: "Mi senlime ĝojas, ke mi vidas vin tiel laŭdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj ŝajne skuetiĝis; ankaŭ la maskulo ĉe tiu vido tremante forturnis sin kaj malaperis en la homamaso. "Ĉu tio estas li?", la medicina konsilanto ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj ĉielzorge; ĉu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraŭ mi tion ne certe scias", ŝi respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."

вернуться

24

(franca) = bonan tagon, bonan tagon!