"Tio ĝojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraŭ akompanos vin kelkajn paŝojn ĝis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel ĉio fariĝis."
"Mi povas ĵuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la aferon. Mi apenaŭ ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo, ke oni vokas min al iu tre danĝere malsana. Mi plej rapide vestis min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj tremanta, kaj flustris tiel mallaŭte, ke mi apenaŭ aŭdis ĝin, ke mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas en la kaleŝon, igas la palan fraŭlinon sidiĝi sur la veturigista loko apud Johano, por ke ŝi montru la vojon, kaj poste for. Mi eliras antaŭ malgranda domo kaj demandas la fraŭlinon, kiu do estas la malsanulo?"
"Mi povas imagi, kiel vi miregis…"
"Kiel mi miregis, aŭdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis ŝin nur de la teatro, alie apenaŭ du aŭ tri fojojn vidis ŝin; sed la mistera maniero, kiel mi estis venigata al ŝi, la pansilaro, kiun mi devis kunpreni, — mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio do fariĝis al la kantistino. Ni supreniris kelke da ŝtupoj, trapasis mallarĝan koridoron. La knabino antaŭiris, dum kelke da minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj ankoraŭ pli pala ol antaŭe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor' doktoro', ŝi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj ŝi ne postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidaĵo."
La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; ŝajnis, ke trudiĝas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpuŝi. "Nu, kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo kaj amboso?"
"Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn pensojn la kuracisto daŭrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min, kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu vidaĵo. En nehele lumigita ĉambro pala juna virino kuŝis sur la sofo, antaŭ ŝi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur ŝian koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de la mortantino estis klinita malantaŭen; la nigraj, malleviĝintaj haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizaĝo, de la bela kolo. La blankaj multfaldaĵaj vestoj, kiuj kredeble apartenis al ŝia masko, estis surverŝitaj per sango, sango estis sur la planko, kaj de la koro ŝajne eliris la ruĝa radio —. Ĉio ĉi prezentiĝis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la kantistino."
"Ho, Dio, kiel tio kortuŝas min!", la komerca konsilanto emociite diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn. "Ĝuste tia ankoraŭ la lastan dimanĉon ŝi kuŝis en la opero 'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte mortpikis ŝin; kaj nun ĝi vere trafis ŝin. Kiel tio kortuŝas min!"
"Ĉu mi ne malpermesis al vi ĉian supermezuran kortuŝon?" la kuracisto interrompis lin. "Ĉu vi nepre volas, ke viaj atakoj revenu?"
"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide enpoŝigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne taŭgas. Sed daŭrigu, mi preterirante nombros la vitraĵojn ĉe la milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."
"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraŭ aldoni la supran etaĝon de la palaco. — La maljuna servistino forprenis la tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de tranĉilpiko, tre proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis la bandaĝon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, ŝi dolore ekŝiriĝis. Mi lasis ŝin ripozi kaj gardis ŝian dormon."
"Sed la knabino kaj la maljuna servistino, ĉu vi do ne demandis ilin pri la deveno de la vundo?"
"Mi do volas ĝin konfesi al vi, komerca konsilanto, ĉar vi estas mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata por la malsanulino, mi sufiĉe decide deklaris, ke mi plue jam neniel okupos min pri la sinjorino, se ili ne ĉion konfesos al mi."
"Kaj kion ili diris? Daŭrigu do!"
"Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda vira maskulo. — Ĉe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du virinojn, ĉar ili denove ekploris kaj per plej fortaj ĵuroj solene certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke dum la longa tempo, de kiam ili servas al ŝi, post la kvara vespere neniam viro transpaŝis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble leginta romanojn, eĉ asertis, ke signora estas anĝelo de pureco."
"Tion mi ankaŭ asertas", la komerca konsilanto diris, kortuŝite eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili proksimiĝis: "tion ankaŭ mi diras; pri Bianetti oni ne povas malbone paroli, ŝi estas aminda, pia infanino; kaj ĉu estas ŝia kulpo, ke ŝi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per kantado?"
"Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan, psikologian juĝilon. Rigardo al la anĝele puraj trajtoj de la malfeliĉa knabino min pli konvinkis pri ŝia virteco, ol la ĵuroj de ŝiaj ĉambristinoj. Sed aŭskultu plue: la kantistino kun la fremdulo eniris en tiun ĉambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu, eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime de la pordo; ŝi aŭdis disputon franclingve okazantan inter ŝia mastrino kaj basa, kaveca voĉo de viro; ke signora fine ekploregis, ke la viro terure blasfemis; subite ŝi aŭdis sian mastrinon akresone ekkrianta, ŝi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin ĵetas preter ŝin kaj tra la koridoro al la ŝtuparo. Ŝi sekvis lin kelke da paŝoj, antaŭ la ŝtuparo ŝi aŭdis teruran pumpumon; li supozeble falegis malsupren. De malsupre leviĝas ĝemado kaj plendetado, kiel tiu de mortanto; sed ŝi sentas timegon, ŝi ne kuraĝas pluen iri eĉ unu paŝon. Ŝi reiras en la pordon — la kantistino kuŝas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, ŝi vekas la maljunan servistinon, por ke ŝi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas al mi, por eble ankoraŭ alporti savon al signora."
"Kaj Bianetti ankoraŭ ne diris ion? Ĉu vi ne demandis ŝin?"
"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraŭ noktomeze traserĉigis ĉiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, ĉiujn angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de nun ĉiu estas severe esplorata. La domanoj loĝantaj en la supra etaĝo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj traserĉis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte leziĝis; ĉar oni trovis multe da sango malsupre ĉe la ŝtuparo, kaj ne estas neverŝajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo. Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, ĉar la dompordo estis fermita. Bianetti mem vekiĝis je la deka kaj deklaris por protokoli al la policestro, ke ŝi en la plej rigora senco ne scias, eĉ ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Ĉiuj kuracistoj kaj kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al paciento lezita per falo aŭ tranĉila vundo, anonci tion, ĉar oni eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel statas la afero. Sed mi estas neŝanceleble konvinkita, ke en tio kaŝiĝas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; ĉar Bianetti ne estas tia, ke ŝi lasus sin hejmen akompani de viro tute ne konata de ŝi. Tion ŝajne konjektas ankaŭ ŝia servistino, ĉeestinta dum la pridemandado. Ĉar kiam ŝi vidis, ke signora ne volas sciigi ion, ŝi ne menciis la disputon, kiun ŝi aŭdis; sed al mi ŝi rigardis pete, ke mi ne perfidu ŝin. 'Ĝi estas terura afero', ŝi diris, poste min akompanante al la ŝtuparo, 'sed nenio ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Ŝi ankoraŭ ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."