"Nu, kaj ĉu mi ne ankaŭ povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel streĉita estas mia scivolo; malstreĉu, malstreĉu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn atakojn."
"Aŭdu, Bolnau, pripensu, ĉu ankoraŭ alia Bolnau krom vi vivas en ĉi tiu urbo? Ĉu ankoraŭ iu alia ekzistas en la mondo kaj kie, diru, kie?"
"Krom mi neniu ajn en ĉi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaŭ ok jaroj mi ekloĝis ĉi tie, mi ĝojis, ke mia nomo ne estas Schwarz, Weiss aŭ Braun, ne Meier, Müller aŭ Bauer[6], ĉar pri tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En Kassel mi estis la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas iu Bolnau, krom mia filo, la malfeliĉa muzikmaniulo, pri kiu oni ne plu aŭdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas pri mia nomo, doktoro?"
"Nu, ĝi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaŭ, au revoir[7]."
"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin ĉe la brako, "antaŭe diru al mi, kion ankoraŭ diris la knabino."
"Nu do, sed katenu vian langon en la buŝo, Bolnau! Ŝia lasta vorto, antaŭ kiam ŝi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis Bolnau."
Oni ankoraŭ neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza kaj malserena ŝteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin antaŭ la palaco. Alitempe li paŝis gaja kaj vigla, kaj kiam li per plej afabla rideto salutis ĉiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novaĵojn, tiam oni ankoraŭ ne estus aljuĝinta al li sesdek jarojn. Li ŝajnis efektive havi sufiĉe da kaŭzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante kolektis ŝatindan posedaĵon, forlasis, kiam ĝi ŝajnis sufiĉa, la aferojn, por kun sia edzino ekloĝi en B. kaj nun vivis en ĝojo kaj plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj klopodu en la komerca fako.
Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko por li estis ĉio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaŭ, la patro facile flamiĝis, la filo ankaŭ, la patro tuj ĉion puŝis ĝis la ekstremo, la filo ankaŭ; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro estis kvindekjara kaj tiam pretiĝis por forlasi la aferojn kaj volis transdoni la komercadon al la filo. Efektive ĉio baldaŭ estis aranĝita kaj kvietigita, ĉar en bela somera nokto la filo malaperis kun kelke da pianaj partituroj, ankaŭ ĝuste alvenis en Anglolando kaj sufiĉe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca konsilanto deziris al li feliĉon por la vojaĝo kaj iris al B.
La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja malserenigis al li kelkan horon; ĉar li estis petinta lin, neniam plu montri sin antaŭ li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia nevokite revenos; kelkfoje ekŝajnis al li, ke li tamen agis malsaĝe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskiĝi tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ĝojo, kaj kiu volis lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni tra la Larĝa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun viron li vidis salutanta ĉiuflanken, ĉiumomente haltanta ĉe tiu aŭ tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi, ke ĝi estis la komerca konsilanto Bolnau.
Sed hodiaŭ ĉio estis tute alia. Se jam antaŭe la afero pri la mortigo de la kantistino preskaŭ tro afekciis lin, la lasta vorto de la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraŭ diris Bianetti, antaŭ ol senkonsciiĝi. Lian propran honestan nomon ŝi elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj preskaŭ rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de pensoj, malleviĝis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "reĝa komerca konsilanto! Se ŝi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste malkaŝus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto, precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia cause célèbre[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero al plurjaraj servoj!"
Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte retiris la manon; ĉu tio ne estis la loko, kie oni ĉirkaŭligas la kanaban ĉirkaŭkolon[9], ĉu tio ne estis la loko, kie trapasas la malvarma glavo?
Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis: "Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio ŝajnis al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin, interrilatante kun mortiginto. Preskaŭ li mem kredis, ke li estas kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon, por eviti la policejon; ĉar ĉu la direktoro ne povus stari ĉe la fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, ĉu vi ne bonvolus por momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Ĉu li ne jam sentis ian tremon, ĉu li ne jam nun sentis siajn trajtojn ŝanĝiĝintaj al pentula mieno, nur ĉar oni povus opinii, ke li estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?
Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia konstitucio; timeme li serĉis fenestrovitrojn, por nombrante trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis ĉirkaŭ li, la sonorilturo ŝajnis sin moke klinanta antaŭ li; freneza teruro kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, ĝis kiam li elĉerpite subfleksiĝis en sia loĝejo; kaj kiam li iom rekonsciiĝis, lia unua demando estis, ĉu ne policano demandis pri li.
Kiam proksimiĝe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al sia pacientino, li ŝin trovis multe pli bonfarta, ol li estis atendinta. Li sidiĝis al ŝia lito kaj interparolis kun ŝi pri tiu fatala okazaĵo. Ŝi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en la gracia mano kuŝis ŝia bela kapo. Ŝia vizaĝo ankoraŭ estis tre pala, sed eĉ la konsumiteco de ŝiaj fortoj ŝajnis doni al ŝi siaspecan allogecon. Ŝia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo, tiu esprimopleneco, kiu jam pli antaŭe de sur la scenejo allogis la kuraciston, kvankam li estis kviete juĝanta viro kaj ne plu havis la aĝon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li malofte vidis kapon tiel belan, vizaĝon tiel ĉarman; ŝiaj trajtoj neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kaŭzis ensorĉon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kaŝita; ĝi estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza brilo de beleco surverŝis tiujn virgulinajn trajtojn. "Ŝajnas, ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris, "vi sidadas tiel silente kaj meditante, streĉe rigardas min kaj ŝajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aŭ ĉu tio estas tro terura, por ĝin sciigi al mi? Ĉu mi ne povas aŭdi, kion la urbo diras pri mia akcidento?"
6
laŭvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto, kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).