"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia feliĉego de tio dependas!"
"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, leviĝante el sia brakseĝo; "la sceno ne devas esti daŭrigata. Mi volas recepti al vi ion kvietigan, de kio vi englutos ĉiuhore du supkulerojn."
La malfeliĉulino reenfalis en siajn kusenojn kaj ŝiaj fortoj estis elĉerpitaj, ŝi denove eksvenis.
La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de ŝi klopodis rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante al ŝi la esencojn, dece riproĉi la servistinon. "Ĉu mi ne ordonis, ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun frenezulon, kiu preskaŭ duan fojon mortigis vian kompatindan fraŭlinon?"
"Mi certe ja neniun alian enlasis", la ĉambristino plorante diris, "sed lin mi vere ne povis malakcepti; ŝi min hodiaŭ ja sendis jam tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu eĉ nur por momenteto; mi ja eĉ devis diri, ke ŝi mortas kaj antaŭe nur ankoraŭ unu fojon volas vidi lin!"
"Ĉu vere? kaj kiu do estas tiu — "
La malsanulino malfermis la okulojn. Ŝi rigardis jen la kuraciston, jen la servistinon, ŝiaj rigardoj serĉe vagis tra la ĉambro. "Li estas for, perdita por ĉiam", ŝi flustris. "Ho, kara doktoro, iru al Bolnau."
"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfeliĉa komerca konsilanto, li jam sufiĉe ekscitiĝis pri via afero, tiel, ke li devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
"Ho, mi parole glitis", ŝi respondis, "al la fremda orkestrestro vi iru, li havas la nomon Boloni kaj loĝas en la hotelo de Portugalujo."
"Mi memoras, ke mi aŭdis pri li", la doktoro diris, "sed kion ĉe li mi faru?"
"Diru al li, ke mi volas ĉion diri al li, li nur ankoraŭ unu fojon venu, — sed ne, mi ne povas ĝin mem diri al li; doktoro, se vi — jes, mi konfidas al vi, mi volas al vi ĉion diri, kaj poste vi ĝin transdiros al la malfeliĉulo, ĉu ne?"
"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin, mi plezure faros."
"Nu, do venu morgaŭ matene, mi hodiaŭ ne plu povas multe paroli. Adiaŭ, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraŭ unu vorton; Babette, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."
La servistino malŝlosis ŝrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon el flava silko, disvastigantan en la ĉambro agrablan odoron.
"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur naztukojn el tolo."
"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaŭ nokte mi ĝin trovis sur la planko; al domano ĝi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraŭ ne venis ĉi tien."
La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme fiksitajn al li. "Ĉu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?", kun firma rigardo al ŝi li demandis.
"Montru ĝin", ŝi timeme respondis, "pri tio mi ankoraŭ ne pensis." Ŝi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; ŝi paliĝis, ŝi ektremis.
"Ŝajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon ĝin perdintan", Lange plue demandis. "Ĝi povus trovigi postsignon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin kunprenu kaj utiligu?"
Giuseppa ŝajne batalis kontraŭ si mem; jen ŝi prezentis al li la tukon, jen ŝi timeme kaj konvulsie retenis ĝin. "Estu", ŝi fine diris; "eĉ se la terura homo venus ankoraŭ unu fojon kaj tiun fojon pli bone trafus mian vunditan koron, mi ĝin kuraĝas; jen, prenu, doktoro. Mi morgaŭ donos al vi klarigon al tiu tuko."
Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazaĵoj okupis la animon de medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis lin, kiel ĝi antaŭe lin ĝojigis; ĉar ĉu la multaj vizitoj al malsanuloj, kiujn li devis fari antaŭe, ne malhelpis lin, tre baldaŭ en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj aŭdi la klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis? Sed por io la vizitoj en tridek ĝis kvardek domoj utilis: li povis, kiel li kutimis diri, subaŭskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble li ankaŭ povis tion aŭ tion ekscii pri ŝia stranga amanto, orkestestro Boloni.
Pri la kantistino oni levis la ŝultrojn. Oni des malpli favore juĝis pri ŝi, ju pli oni ĉagreniĝis, ke tiel longe nenio oficiala kaj certa pri ŝia afero penetras en la publikon. Ŝiaj enviantoj — kaj kiu distingiĝa kantistino, krom tio estante bela kaj dekokjara, ne havas sufiĉe da tiaj — ŝiaj enviantoj ĉion malenviis al ŝi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus fariĝinta. Ŝiaj amikoj kompatis ŝin kaj preskaŭ ankoraŭ pli timis pro ŝia reputacio, ol pro ŝia sano. La malfeliĉa knabino! Lange pensis kaj decidis des pli fervore servi al ŝi.
Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion bonan. Proksimume antaŭ tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo de Portugalujo luis subtegmentan ĉambreton kaj vivadis tre izolite kaj modere. Li ŝajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri kantado kaj pri muzikaj komponaĵoj. Cetere ĉiuj asertis, ke ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli proksime koniĝis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermanĝo en la hotelo de Portugalujo, nur por ĝui lian plezurigan interparolon pri muziko. Sed ankaŭ ilia juĝo akordiĝis en tio, ke li estas iom frenezeta, ĉar li malatentas, eĉ malŝatas virinan kantadon, dum li ravite parolas pri viraj voĉoj, precipe pri viraj ĥoroj; pri lia amrilato kun la kantistino Bianetti ŝajne neniu sciis.
La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraŭ malsaneta kaj en la lito; li ŝajnis tre depremita kaj per nefirma, raŭka voĉo diris ĉiuspecajn sensencaĵojn pri aferoj, kiuj alitempe kuŝis tute ekster lia idearo. Troviĝis ĉirkaŭ li kolekto de famaj procesoj, en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn, kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la penso pri la malrapidemo de la germana juĝistaro estas granda konsolo; ĉar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile malkovriĝas, se proceso daŭras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaŭ estas kaptata kaj morgaŭ pendigata.
La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto, estis malserena kaj depremita, kvazaŭ surtere ne plu estus espero por ŝi. Ŝia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata, ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis ŝia korpa bonfarto, ŝajne malaperis la trankvilo kaj sano de ŝia animo. "Mi longe meditis pri tio", ŝi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro, vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antaŭe ne konis vin. Mi konfesas, ke mi apenaŭ sciis, ke en B. ekzistas iu medicina konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite fariĝis tiel malfeliĉa, Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."
"Fraŭlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto ĉe multaj litoj devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandaĝi vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas ĉe malsanulo, kiam oni aŭdas la internan pulson de l'animo maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandaĝi vundojn vidatajn de neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto fariĝas amiko, kaj la mistera interligiteco inter korpo kaj animo ŝajne ankaŭ en tiu rilato okulfrape efikas."
"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel estas, kaj ankaŭ mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por mi multe. Povus esti, ke eĉ antaŭ la juĝistoj vi devos agi en mia nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu ne havas alian protekton, mi volas malkaŝi al vi mian situacion."