Выбрать главу

Ĝi estis terura lumo, ĝi minacis plene blindigi min, ĉar preskaŭ tro subite ĝi disŝiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion pri senzorga, feliĉa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraŭ ne lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, ŝajnis al mi terura sorĉisto, povanta legi ĉiun mian penson kaj nepre jam nun pri tio informita, kion mi sciiĝis. Kaj tamen mi preferis morti, ol ankoraŭ unu minuton resti tie. — Mi estis aŭdinta knabinon rekte kontraŭe de mia loĝejo paroli itale; mi ne konis ŝin, — sed ĉu mi do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis en mi konfidon, mi volis ŝin petegi surgenue, savi min.

Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi ĉiam frue leviĝis kaj kutimis tuj poste matenmanĝi, kaj tio savis min. En tiu tempo ĉiuj ankoraŭ dormis, eĉ granda parto de la servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed ĉu li povus pensi, ke iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj ŝanceliĝis, kiam mi preteriris la loĝion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri paŝoj, kaj mi estis libera.

Dekstre trans la strato loĝis la itala knabino. Mi salte transpasis la larĝan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan ekscelencon Seraphina: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis, 'tuj konduku min al ŝi'. Li komence ŝajnis heziti, ĉar ankoraŭ estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la duan etaĝon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis ĉambristinon, por anonci min al ŝia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala knabino estas de mia klaso; mi hontis malkaŝi mian situacion al iu pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la ĉambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes, estis ŝi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi aŭdis parolanta itale. Mi ĵetis min teren antaŭ ŝi kaj petegis ŝin pri ŝia protekto; mi devis rakonti al ŝi mian tutan historion. Ŝajne kortuŝita, ŝi promesis savi min. Ŝi venigis la serviston, kiu suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste ŝi destinis por mi malgrandan ĉambron, kies fenestroj rigardis al la korto, donis al mi ion por labori kaj manĝi, kaj tiel mi vivis kelke da tagoj en ĝojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.

La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de malgranda germana kortego. Ŝia ekscelenca moŝto estis lia nevino, naskita italino, kiu estis edukata ĉe li en Parizo. Ŝi estis korbona, aminda estaĵo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Ĉiutage ŝi venis al mi kaj min konsolis; ŝi diris al mi, ke la ŝtatsendito per siaj servistoj informiĝis en la domo de la malica viro. Ke oni estas tre konsternita, sed klopodas kaŝi tion. La servistoj transe sekretas, ke fraŭlino sin ĵetis el fenestro de la dua etaĝo en la kanalon de la Seine. Stranga dispono de la providenco! Mia ĉambro estis angula ĉambro kaj per la unu flanko rigardis al la strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; verŝajne ĝi restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon, ŝi bonvolis min kunpreni. Eĉ ankoraŭ pli ŝi utilis al mi; ŝi instigis siajn gepatrojn en Piacenza, ke ili akceptu min en sian domon kvazaŭ sian infanon; ŝi kulturigis mian talenton, al ŝi mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi scias. En Piacenza mi koniĝis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne estas italo; li ŝajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaŭ poste mi akceptis la vokon al ĉi-tiea teatro. Oni min ĉi tie ŝatis, oni ankaŭ alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia reputacio estis neriproĉeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam vidis ĉe mi viron, — krom — tiun belan korligon mi povas sen ruĝiĝo konfesi al vi, — krom Boloni, kiu baldaŭ post mi vojaĝis ĉi tien. Vi nun aŭdis mian vivon, diru al mi, ĉu mi faris ion, por meriti tiel maldolĉan punon? Ĉu mi tiel terure kulpiĝis?"

VII.

Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis ŝian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aliĝi al la malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi la flamiĝulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis ŝia nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laŭ naskiĝo estas germano kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaŭ kelke da jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo kaj antaŭ proksimume tri kvaronjaroj venis ĉi tien."

"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi rakontas al mi?"

Giuseppa ĉe tiu demando ruĝiĝis; ŝi mallevis la okulojn kaj respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi, kiam mi parolas kun vi, kvazaŭ mi parolus kiel infano al mia patro. — Sed ĉu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi ja konas lian teruran ĵaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon; mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis min."

"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn sentojn el la pasinta tempo; ĉar hodiaŭ oni konsideras bontono, flankelasi tiaĵojn. Sed vi ankoraŭ ne rakontis al mi ĉion; la vespero ĉe la maskobalo, tiu terura nokto?"

"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraŭ plue. Ĉiufoje, kiam mi meditis pri mia savo, mi laŭdis la providencon, ke oni kredis en tiu domo, ke mi memmortigis min; ĉar estis por mi nur tro certe, ke tiu terura venus, por repreni sian viktimon aŭ pereigi ĝin, se li eĉ nur iomete suspektus min vivanta; ĉar sufiĉe multe da kvinfrankaj moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn ŝatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la chevalier de Planto[20]."

"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis ŝin; "ĉu tio estis la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"

"Tio estis lia nomo. Mi multe ĝojis, mia lasta timo estis malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu ĝeni miajn bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi antaŭhieraŭ iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola trairis la salonon, voĉo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu aŭdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo! Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaŭ la publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi apenaŭ havis sufiĉe da spiritĉeesto, por respondi: 'Vi eraras, maskulo!' Mi volis forrapidi, kaŝi min en la svarmanta amaso, sed la maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antaŭe restadis.' Mi estis plene senespera, fariĝis mallumo en mia animo, nur unu penso estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda, senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro ĉe mia flanko. Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis nomata de li la chevalier, mi malfeliĉigis, pereigis mian patron, mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elŝiris min kaj vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis ĉirkaŭen sur la ŝtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraŭ devas paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi ĉesis vidi kaj aŭdi, mi sentis, ke mi senkonsciiĝas; mi revekiĝis ne pli frue ol en la fiakro, la maskulo sidis apud mi. Mi eksteriĝis el la veturilo, li sekvis; li tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al Babette, ke ŝi eliru.

вернуться

20

(franca) = kavaliro de Planto.