'Kion vi volas ĉi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo mi venis en tiun domon; mi ĝin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas min.'
'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj. Aŭ vi tuj pagos dekmil frankojn, ĉu per juveloj, ĉu per oro, aŭ vi sekvos min al Parizo; alie morgaŭ la tuta urbo scios pli multe pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi volas; sed tuj forlasu ĉi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'
Mi iris kelke da paŝoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via patro'. Diabla rido sonis el lia buŝo, la brilo de la kandelo lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la sama momento estis klare al mi, kiu antaŭ mi staras; mi nun sciis, ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero havigis al mi supernaturan forton, mi kontraŭbaraktante liberigis min, mi volis forŝiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la tribunaloj kontentigon pri mi.' — 'Tiel niaj aferoj ankoraŭ ne statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas —."
La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis, kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la chevalier ankoraŭ vivas, ke ĝi estas la sama, kiu volis mortigi vin?"
"Lia voĉo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraŭ al vi donis, tion igis plene certa por mi. Ĝi estas markita per la komencliteroj de lia nomo."
"Kaj ĉu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Ĉu vi permesas al mi, ĉion de vi diritan sciigi eĉ antaŭ la juĝisto?"
"Ĉion, mi ne povas elekti! Sed, ĉu ne, doktoro, vi iros al Boloni kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li ĝin kredos al vi, Seraphina ja estis ankaŭ de li konata."
"Kaj ĉu mi ne ankaŭ povas ekscii", la medicina konsilanto daŭrigis, "la nomon de la ŝtatsendito, en kies domo vi kaŝis vin?"
"Kial ne? Li estis iu barono Martinow."
"Ĉu vere?", ĝoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Ĉu li ne estas…a ŝtatoficisto?"
"Jes, ĉu vi konas lin? Li estis sendito de la…a kortego en Parizo kaj poste en Peterburgo."
"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj ĝoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraŭ li estas ĉi tie; li vokigis min, li loĝas en la hotelo de Portugalujo."
Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj ŝajne emociis ŝian koron. "Do viro", ŝi diris, "kiu laŭ mia opinio forestis multajn centojn da mejloj, devis veni ĉi tien, por konfirmi la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaŭ Carlo povu aŭskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."
"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaŭ, bona infanino; estu tute trankvila, vi devas ankoraŭ prosperi surtere, kaj tre orde glutu la miksturon, ĉiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj rigardoj. Ŝi estis pli trankvila kaj serena; ŝajnis, ke kun sia sekreto ŝi forrulis grandan ŝarĝon. Ŝi havis pli da fido por la estonteco, ĉar favora sorto ŝajne ekkompatis la malfeliĉan knabinon.
Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antaŭe foje havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej sufiĉajn informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaŭ laŭvorte konfirmis ŝian rakonton, li ankaŭ eksplodis per plej vivaj laŭdoj pri ŝia karaktero; li eĉ promesis, ĉie, kien li venos en la urbo, paroli favore por ŝi kaj malkonfirmi la famojn pri ŝi cirkulantajn. Li efektive plenumis sian promeson; ĉar precipe al lia influo kaj al la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, ŝiaj amikoj aljuĝis, ke la publika opinio pri ŝi en malmultaj tagoj, kvazaŭ sorĉe, aliiĝis. La medicina konsilanto Lange siaparte en tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletaĝo de la hotelo de Portugalujo ankoraŭ kelke da ŝtuparoj ĝis la mansardoj; oni diris, ke en n-ro 54 loĝas la orkestrestro. Li haltis antaŭ la pordo, por spiri; ĉar la krutaj ŝtuparoj afekciis lin. Strangaj sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Ŝajne en ĝi estis homo grave malsana, ĉar li aŭdis profundajn ĝemadon kaj plendspiradon, ŝajne leviĝantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj blasfemoj enmiksiĝis, kiel se malpacienco volas malŝarĝi de la mizero la koron, kaj raŭka rido de malespero denove formis la transiron al tiuj profundaj ĝemoj. La medicina konsilanto frostektremis. "Jam hieraŭ mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu maestro[21]", li pensis, "ĉu li eble plene freneziĝis, aŭ ĉu li malsaniĝis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam lia rigardo ankoraŭ unufoje trafis la numeron de l'pordo; ĝi estis 53. Kiel do li povis tiom erari; preskaŭ li estus enirinta al homo tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela voĉo de viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis ĉe la kantistino.
En la ĉambro disĵetite kuŝis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj kvazaŭruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negliĝo, kun ruĝa ĉapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri Marius sur la ruinoj de Kartago.
La juna viro ŝajne de hieraŭ lin memoris kaj preskaŭ malserene akceptis lin; tamen li estis tiel ĝentila, ke per unu ekpuŝo li de seĝo teren ĵetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto sidlokon; li mem per longaj paŝoj marŝadis tra la ĉambro, kaj lia flirtanta negliĝo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.
Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi venas de ŝi?", li ekkriis. "Ĉu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi fariĝas la peristaĉo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas aŭdi; mi entombigis mian feliĉon, vi vidas min funebranta mian feliĉegon; mi surhavas mian nigran negliĝon kaj tio sola, se vi estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke, koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa, Giuseppa!"
"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin, "bridu vian senton, antaŭ ol — "
"Senton? Kion vi scias pri sento? Aŭskultu, se vi parolas pri sento; mi volas provi, ĉu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas la virino", li daŭrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri muziko, ŝajnis kiel alia muziko, "ĉu vi aŭdas tion molan, dolĉe sopiran, karese alpremiĝan? Sed ĉu vi ne rimarkas en tiuj pasaĵoj la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitaĵoj? Sed aŭdu plue", li diris kun laŭtigita voĉo kaj kun brila okulo, reenskuante la manikojn de la funebra negliĝo, "kie viroj agas, estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ĝi estas sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al la kuracisto ree ŝajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.