Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaŭ poste venis al mi mia najbaro, kiel li ĉiumatene kutimis fari, ĉar li estis homo tre babilema.
“Nu, kion vi diras,” ekparolis li, “pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?”
Mi ŝajnigis scii nenion.
“Kiel! ĉu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l’ gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraŭ mi vidis ŝin, ankoraŭ tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun ŝia fianĉo; ĉar hodiaŭ ili volis edziĝi.”
Ĉiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaŭ pikego en la koron. Kaj ofte ripetiĝis mia turmentego, ĉar ĉiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.
Ĉirkaŭ tagmezo venis en mian magazenon juĝeja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, “Sinjoro Zaleŭkos,” parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, “ĉu tiuj ĉi apartenas al vi?” Mi pripensis momenton, ĉu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontraŭatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan konstruaĵon, kiun mi baldaŭ rekonis kiel malliberejon. Tie li asignis al mi ĉambron, kie mi restu ĝis nova ordono.
Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ĝi en tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaŭ mi devis konfesi al mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, oni elkondukis min el mia ĉambro, kelkajn ŝtuparojn malsupren, en grandan salonon. Tie, ĉirkaŭ longa nigrekovrita tablo, sidis dek du viroj, plejparte grandaĝuloj. Ĉe la flankoj de l’ salono etendiĝis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase la rigardantoj. Kiam mi stariĝis antaŭ la nigra tablo, leviĝis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne povas juĝi la nunan aferon: tiun ĉi fojon li do cedas sian lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano estis grandaĝulo almenaŭ naŭdekjara. Li tenis sin antaŭenkliniĝe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraŭ liaj okuloj, kaj lia voĉo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, ĉu mi volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore aŭskulti min, kaj rakontis sentime kaj klarvoĉe, kion mi faris kaj kion mi sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen paliĝis, jen ruĝiĝis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi kolerege: “Kiel, abomenulo! ĉu al senkulpulo vi volas imputi krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?” La senatano faris al li riproĉon pro lia interrompo, ĉar sian rajton li libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis pro avareco, ĉar, laŭ lia propra diro, oni ja nenion forrabis al lia mortigita filino. Li eĉ diris al la gubernatoro, ke li devas fari raporton pri la ĝistiama vivo de sia filino, ĉar nur tiamaniere oni povas decidi, ĉu mi diris la veron, aŭ ne. Tiel parolinte, li fermis por tiu tago la juĝan kunsidon, por elĉerpi konsilon, diris li, el la paperaĵoj de l’ mortinta, kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en mian malliberejon, kie mi pasigis malĝojan tagon, turmentata de la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la ruĝmantelulo.
Plena de espero, mi revenis, la morgaŭan tagon, en la juĝejon. Sur la tablo vidiĝis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, ĉu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkiĝis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaŭ biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni ŝajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, ĉar la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la ĉeflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraŭ la mortintino kaj avertojn, ke ŝi ne plenumu la projektitan edziniĝon. Ŝajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; ĉar en tiu tago oni traktis min ankoraŭ pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperaĵoj, kiuj sendube troviĝas en mia ĉambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serĉis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaŭ la fino de tiu juĝtago, mi perdis ĉiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni laŭtlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri laŭintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de ĉiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta aĝo, sub la ekzekutista hakilo!
En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen — malfermiĝis la pordo de mia karcero kaj enpaŝis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. “Ĉu en ĉi tia situacio mi retrovas vin, Zaleŭkos?” diris li fine. Ĉe la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia voĉo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie loĝas, altrespektata, lia patro; li jam sciiĝis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraŭ unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ĝis tia grado kulpiĝi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li ŝajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi ĉion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi ĵuris al li, per plej forta ĵuro, ke mi diris la veron kaj ke premas min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi ne rimarkis la neverŝajnecon de la rakonto de l’ nekonato. “Ĉu vi do ne konis Biankan?” li demandis. Mi certigis lin, ke mi neniam ŝin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke ĉirkaŭvolvas la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laŭ kiu mi jam de longe konas Biankan kaj mortigis ŝin por min venĝi pro ŝia edziniĝo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke ĉio ĉi tio tre bone diraplikiĝas al la ruĝmantelulo, sed ke mi neniel povas pruvi lian kunkulpecon. Valetio ĉirkaŭprenis min, plorante, kaj promesis fari ĉion eblan por almenaŭ savi mian vivon. Mi havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas prudenta kaj leĝoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis Valetio. “Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj estos libera, sed kun perdo de unu mano.” Kortuŝita, mi dankis mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne montriĝi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj pri firenza historio similan aferon, mia puno konformiĝu al tie eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. Jen, laŭtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por ĉiam. Tia nun estas, diris li, ankaŭ mia puno, kaj mi devas min pretigi por la dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian manon sur la blokon, kaj ĵetkovris min, elŝprucegante, mia propra sango.