Ĉe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj demandis, kiam komenciĝos la sklavovendado, kiu ĉiujare fariĝas ĉi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedaŭron pro lia malfruiĝo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, ĉar, en la plej lasta tago de l’ vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de ĉiuj aĉetantoj. Tiuj ĉi lastaj, oni diris, interbatiĝis kaj interdisŝiriĝis en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis ĝin pagi. Mia frato informiĝis pli detale pri la sklavinoj kaj jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfeliĉulinoj, kiujn li nun serĉas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin aĉetis, loĝas je kvardek horoj de Balsoro kaj nomiĝas Tiuli-Kos, eminenta, riĉa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis Kapudan-baŝao[7] de l’ kalifo, sed nun estas eksiĝinta, por elripozi kun siaj amasigitaj riĉaĵoj.
Komence Mustafa volis tuj residiĝi sur sian ĉevalon, por rapidatingi Tiulin, kiu apenaŭ povis esti antaŭiĝinta eĉ je unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas sukcesi kontraŭ tiu potenca vojaĝanto, nek rekapti de li lian akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaŭ li trovis ĝin. Lia maldistingiĝo je la Baŝao de Suliejka, — konfuzo, kiu siatempe minacis fariĝi por li tiel danĝera, — venigis al li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfeliĉajn knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj ĉevaloj, — por tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, — havigis al si mem kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Ĝi kuŝis sur bela ebenaĵo. De ĉiuj flankoj ĉirkaŭfermis ĝin altaj muroj, kiujn la konstruaĵoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj ŝmiris sian vizaĝon per la suko de iu kreskaĵo, kiu donis al ĝi ĝuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizaĝo de l’ Baŝao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l’ Baŝao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaŭ revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la ĉevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l’ kastelo. Tie ili helpis lin deĉevaliĝi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur larĝa marmora ŝtuparo supren al Tiuli.
Tiu ĉi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antaŭ li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la manĝo Mustafa iom post iom igis la paroladon ektuŝi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laŭdis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas ĉiam tiel malĝojaj; tamen li kredis, ke tio baldaŭ forpasos. Tre ĝojigite pro ĉi tiu akcepto mia frato kuŝiĝis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas, ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian buŝaĉon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe. “Kion vi volas apud mia lito?” ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego. “Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro,” parolis la hometo; “mi bone divenis, kial vi venis ĉi tien. Vian estimindan vizaĝon mi ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon.”
“Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis,” rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. — “Tion mi ja tre volonte diros al vi,” respondis la alia. “Ĉar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri. Se vi ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Baŝao.”
Mustafa freneziĝis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do elĵetiĝis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antaŭvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ĝi estingiĝis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por helpo.
Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran saviĝon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, ĉu li ne povas tie trasalti. Ĝis la tero estis priatentinda profundo kaj kontraŭflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum li staris meditante ĉe la fenestro, subite li ekaŭdis multajn voĉojn, proksimiĝantajn al lia ĉambro. Ili jam atingis la pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj releviĝis kaj kuris al la muro, kiu ĉirkaŭis la korton, ĝin suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaŭ sin trovis sur libera kamparo. Li daŭrigis kuri, ĝis li alvenis malgrandan arbaron, kie li ĵetis sin teren, ellacigita. Tie li pripensis, kion li devas fari. Siajn ĉevalojn kaj servistojn li devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li portis en sia zono. Baldaŭ montris al li lia elpensema kapo alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, ĝis li alvenis vilaĝon, kie por malalta prezo li aĉetis ĉevalon, kiu baldaŭ lin portis en urbon. Tie li informiĝis pri kuracisto, kaj oni rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun ĉi, pere de kelke da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu kaŭzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. Akirinte tiun rimedon, li aĉetis longan artefaritan barbon, nigran talaron kaj ĉiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke li povis bone prezenti vojaĝantan kuraciston, surŝarĝis siajn posedaĵojn sur azenon kaj ekvojaĝis returne en la kastelon de Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiuĉifoje oni lin ne rekonos, ĉar la barbo lin aliformigis ĝis tia grado, ke li ja apenaŭ rekonis sin mem. Alveninte ĉe Tiuli, li anoncigis sin kiel la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna malsaĝulo, ke tiu ĉi tuj invitis lin manĝi. Ŝakamankabudibaba aperis antaŭ Tiuli; kaj apenaŭ ili interparoladis unu plenan horon, la maljunulo decidis submeti ĉiujn siajn sklavinojn al la kuracado de l’ saĝa medicinisto. Tiu ĉi apenaŭ povis kaŝi sian ĝojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. Ili venis en ĉambron bele ornamitan, sed en ĝi troviĝis neniu. “Kara doktoro Ŝambaba, aŭ kiel ajn vi estas nomata,” parolis Tiuli-Kos, “rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo eletendos sian brakon ĉiu mia sklavino, kaj tiam vi povos ekzameni, ĉu la pulso estas malsana aŭ ne.” Mustafa vane petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel ĉiu el ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan paperaĵon kaj per laŭta voĉo eknomis unuope siajn sklavinojn. Ĉe ĉiu alvoko eletendiĝis tra la muro unu mano, kaj la kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis voĉe legitaj ses nomoj, kaj ĉiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, kiel sepan nomon, “Fatme,” kaj malgranda blanka mano eliĝis tra la muro. Tremante de ĝojo, Mustafa ekkaptis ĝin kaj, kun serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre maltrankviliĝis kaj ordonis al sia saĝa Ŝakamankabudibaba, rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la ĉambro kaj skribis sur papereton: “Fatme! mi volas vin savi; sed por tio necese estas, ke vi decidiĝu preni medikamenton, kiu faros vin dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke ĉi tiu trinkaĵo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi akceptas mian proponon.”