Baldaŭ li revenis en la ĉambron, kie Tiuli atendis lin. Li kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraŭ unufoje la pulson de l’ malsana Fatme kaj ŝovis samtempe la papereton sub ŝian braceleton; la trinketon li transdonis al ŝi tra la aperturo en la muro. Tiuli ŝajnis tre maltrankvila pro Fatme kaj prokrastis ĝis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la ĉambron, li parolis per malĝoja tono: “Ŝadibaba, diru malkaŝe, kion vi pensas pri la malsano de Fatme?” Ŝakamankabudibaba respondis kun profunda ekĝemo: “Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Ŝi havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos ŝia finiĝo.” Ĉe tio ekflamis la kolero de Tiuli: “Kion vi diras, malbenita medicinista hundo? Ĉu ŝi, pro kiu mi elpagis du mil ormonerojn, devos mortaĉi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne sukcesos ŝin savi, mi dehakos al vi la kapon!” Nun mia frato ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis. “Uzu vian tutan arton, Ŝakamdababelda, aŭ kiel ajn vi vin skribas; mi pagos al vi ĉion, kion vi postulos,” kriis Tiuli-Kos, preskaŭ plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro. “Mi donos al ŝi sukaĵeton, kiu liberigos ŝin de ĉia premego,” respondis la kuracisto. “Jes, jes, donu al ŝi sukaĵeton,” plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero, Mustafa foriris serĉi sian dormigilon; kaj doninte ĝin al la nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraŭ serĉi apud la lago iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la pordego. Apud la lago, kiu kuŝis ne malproksime de la kastelo, li demetis siajn falsajn vestojn kaj ĵetis en la akvon, ke ili gaje naĝis ĉirkaŭe; sin mem li kaŝis en la arbetaĵaro, atendis tie la nokton, kaj poste enŝteliĝis en la tombejon apud la kastelo de Tiuli.
Mustafa forestis eble apenaŭ unu horon el la kastelo, kiam oni alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortiĝas. Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston, sed baldaŭ revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la malfeliĉa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi lian nigran talaron naĝantan en la lago; tie kaj ĉi tie elrigardetas ankaŭ el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon, elŝiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantaŭen, kontraŭ la muron. Sed ĉio ĉi tio utilis nenion, ĉar Fatme baldaŭ ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj. Sciiĝinte pri ŝia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru ĉerkon, ĉar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la kadavron li lasis forigi en la maŭzojeon. La portistoj alportis tien la ĉerkon, rapide metis ĝin teren kaj forkuris, ĉar ili ekaŭdis el inter la aliaj ĉerkoj ve-kriadon kaj ĝemegojn.
Mustafa, kiu kaŝis sin malantaŭ la ĉerkoj kaj de tie forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kaŝejo kaj eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste, ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li levis la kovrilon de la ĉerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis lin, kiam sin montris al li, ĉe la lumo de la lampo, trajtoj tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia kuŝis en la ĉerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin post ĉi tiu nova bato de l’ sorto; sed fine kompato venkis lian koleron. Li malŝtopis sian boteleton kaj verŝetis al ŝi la medikamenton inter la lipojn. Ŝi ekspiris, ekmalfermis la okulojn kaj ŝajnis longe pripensi, kie ŝi estas. Fine ŝi rememoris, kio okazis; sin levis el la ĉerko; kaj sin ĵetis al la piedoj de Mustafa. “Kiel mi povas vin danki, ho favorkora estaĵo,” ŝi ekkriis, “ke vi savis min el mia terura mallibereco!” Mustafa interrompis ŝiajn dankesprimojn per la demando, kiel fariĝis, ke ŝi kaj ne Fatme, lia fratino, estas savita. Ŝi rigardis lin, mirigita. “Nun fine mi ekkomprenas mian saviĝon, kiu ĝis nun estis al mi neklarigebla,” ŝi respondis; “sciu, ke en tiu kastelo oni nomis min Fatme, kaj al mi vi donis vian papereton kaj la savtrinkaĵon.” Mia frato petegis la savitan knabinon, ke ŝi donu al li sciigojn pri lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaŭ sin trovas en la kastelo, sed jam ricevis, laŭ la kutimo de Tiuli, aliajn nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal.
Vidante, ke mia frato tiagrade malĝojas pro ĉi tiu malsukceso, Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuraĝigi kaj promesis sciigi al li rimedon, por liberigi spite ĉio ambaŭ knabinojn. Revigligita de ĉi tiu penso, Mustafa elĉerpis novan esperon; li petis ŝin nomi tiun rimedon, kaj ŝi parolis: “Mi ja estas nur de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi pripensis saviĝon, sed por mi sola ĝi estis tro malfacila. Sur la interna korto de l’ kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu elĵetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaŭ rimarkis. Mi memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton, kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo ekscii, ĉu ankaŭ ĉi tiu puto estas same konstruita, mi laŭdis unu tagon en ĉeesto de Tiuli ĝian belecon kaj demandis pri ĝia arĥitekturisto. ‘Mi mem konstruis ĝin,’ li respondis, ‘kaj tio, kion vi vidas ĉi tie, estas la malplej rimarkinda; ĉar la akvo alvenas el rivereto je almenaŭ mil paŝoj de tie ĉi kaj trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaŭ la alton de homo; kaj de ĉio ĉi tio mi mem faris la planon.’ Aŭdinte tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro, por povi ellevi unu el la ŝtonegoj el la flanko de l’ puto; tiam mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun la kondukilegon; vi povos penetri tra ĝi nokte en la kastelon kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaŭ du virojn vi devos havi kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la serajlon.”
Tiel ŝi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis liaj esperoj, denove rekuraĝiĝis kaj esperis, kun helpo de Allah, plenumi la planon de l’ sklavino. Li promesis al ŝi, ke li poste prizorgos ŝian forvenon en ŝian hejmon, se ŝi lin helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn ankoraŭ jena pripenso: kie li povos trovi du — tri fidelajn helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi, kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la tombejon, por iri serĉi la rabiston.
En la sama urbo, en kiu li sin ŝanĝis en kuraciston, li aĉetis per sia lasta mono ĉevalon kaj dungigis Fatme’on al malriĉa virino, kiu loĝis en la antaŭurbo. Li mem rapidis al la montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis tien post tri tagoj. Baldaŭ li retrovis la tendaron kaj aperis neatendite antaŭ Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, ĉe kio, de tempo al tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam li image prezentis al si la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Sed pri la perfido de la malgrandulo li tre koleriĝis, kaj ĵuris, ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li antaŭe refortiĝos post la vojaĝo. Mustafa tial denove restis dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenruĝo ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuraĝajn virojn, provizitajn per bonaj ĉevaloj kaj armiloj. Ili rajdis rapide antaŭen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme’on. Kune kun ŝi, ili rajdis pluen de tiu urbeto ĝis la malgranda arbaro, de kie oni povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kuŝantan. Tie ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam fariĝis mallume, ili tuj alŝteliĝis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaŭ ili ĉi tiun trovis. Fatme’on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun la ĉevaloj kaj ekmalleviĝis en la kondukilegon; sed antaŭ ol ili eniris, Fatme ankoraŭ unufoje ĉion precize ripetis al ili, nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l’ kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj; en la ĉambro malantaŭ la sesa pordo, se oni kalkulas de la dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa, Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja enakviĝis ĝis la zono; tamen ili energie trapuŝis sin antaŭen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj enŝovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la kunigitaj fortoj de la kvar homoj ĝi ne povis longe kontraŭstari; ili baldaŭ enrompis truegon, sufiĉe grandan, por ke oni povu facile traŝoviĝi. Orbasano eniris la unuan kaj posthelpis la aliajn. Kiam ĉiuj sin trovis sur la korto, ili esploris la kontraŭan flankon de l’ kastelo, por eltrovi la jam priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu pordo ĝi estas, ĉar, kalkulante de la dekstra turo al la maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, ĉu Fatme ĉi tiun preterforgesis aŭ kunkalkulis. Sed ne longe pripensis Orbasano: “Ĉiun pordon malfermos al mi mia bona glavo,” li ekkriis; li proksimiĝis al la sesa pordo, kaj la aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn sklavojn, kuŝantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj retiriĝontaj senbrue, ĉar ili vidis, ke ili maltrafis la ĝustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone konata voĉo, ekkriis por helpo. Ĝi estis la malgrandulo el la tendaro de Orbasano. Sed antaŭ ol la nigruloj plene konsciis, kio okazas, jen ĵetiĝis Orbasano al la malgrandulo, disŝiris je du pecoj lian zonon, fermŝtopis al li la buŝon kaj kunligis la manojn malantaŭ la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj, el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj ponardon kontraŭ la brusto, oni demandis ilin, kie estas Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda ĉambro. Mustafa kuregis en la ĉambron kaj trovis tie Fatme’on kaj Zorajde’on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj kolektis siajn ornamaĵojn kaj vestaĵojn kaj sekvis Mustafan. Dume proponis la du rabistoj, ke oni ĉion forrabu, kion oni povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: “Oni neniam diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por ŝteli oron.” Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaŭ. Sed, kune kun alia rabisto, li antaŭe kaptis la malgrandulon kaj elkondukis sur la korton; tie ili ligis ĉirkaŭ lia kolo silkan ŝnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin ĉe la plej alta supro de l’ puto. Tiel puninte la perfidon de la mizerulo, ili ankaŭ siavice malsupreniris en la akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaŭ knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu ĉi instigis ilin forkuri kiel eble plej rapide, ĉar estas tre kredeble, ke Tiuli-Kos ilin persekutigos en ĉiujn direktojn. La sekvintan tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortuŝitaj, disiĝis de Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie enŝipiĝi al sia hejmo.