La patro de Malgranda Muk, kies ĝusta nomo estas Mukra, estis respektata, sed malriĉa homo, ĉi tie en Niceo. Li vivis preskaŭ tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun ĉi li tute ne amis, ĉar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li lasis lin pliaĝiĝi en granda senscieco. Ankoraŭ en sia dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la patro, homo serioza, ne ĉesis lin riproĉi, ke li, kiu jam de longe ne plu devus porti siajn ŝuojn de infano, estas ankoraŭ tiel naivega kaj malsprita.
Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel grave vundante, ke li baldaŭ poste mortis; kaj nun Malgranda Muk sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj parencoj, al kiuj la formortinto ŝuldis pli, ol kiom li povis repagi, forpelis la malfeliĉuleton el la domo kaj konsilis al li eliri en la mondon, por elserĉi sian feliĉon. Malgranda Muk respondis, ke li jam estas preta por la vojaĝo; kaj ĉar nenion plu li petis por si, krom la vestaro de l’ patro, oni plenumis lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro; sekve la vestoj tute ne almezuriĝis al la filo. Sed Muk baldaŭ elpensis rimedon: li detranĉis de la vestoj tiom da ŝtofo, por malplilongigi ilin laŭbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed pri la same necesa malplilarĝigo li tute forgesis; kaj el tio rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ povas vidi sur li; la granda turbano, la larĝa zono, la ampleksa pantalono, la blua manteleto, ĉio ĉi tio estas heredaĵoj de lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraŭ. Fine, alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l’ patro kaj preninte bastoneton en la manon, li trapaŝis tra la pordego de la urbo kaj ekforiris “en la mondon.”
Ĝoje li vojiris antaŭen la tutan tagon, ĉar ĉiuokaze li ja volis elserĉi sian feliĉon. Ĉiufoje kiam li ekvidis sur la tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre eklevis ĝin kaj metis en sian poŝon, kredante, ke ĝi ŝanĝiĝos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aŭ lagon lum-reĵetantan kvazaŭ spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena de ĝojo, ĉar li kredis, ke li venas en ensorĉitan landon. Sed ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli proksimiĝis; kaj baldaŭ tro baldaŭ rememorigis lin lia laceco kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraŭ sin trovas en lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojaĝis, malsata kaj malĝoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian feliĉon. Kampaj fruktoj estis lia sola nutraĵo; la malmola tero — lia nokta kuŝejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto grandan urbon. Sur ĝiaj muroj kaj turoj brilege lumis la kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj ŝajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimiĝu. Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. “Jes,” li diris al si mem, “tie Malgranda Muk trovos sian feliĉon, tie aŭ nenie”; kaj, malgraŭ sia laceco, li eksaltis de ĝojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen al la urbo. Sed kvankam ĝi ŝajnis tute proksima, li ne povis ĝin atingi antaŭ la tagmezo, ĉar liaj mallongaj kruretoj preskaŭ rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li devis sidiĝi ripozi. Fine li alvenis antaŭ la pordegon. Li ordigis sian manteleton, pli bele ĉirkaŭligis la turbanon, pli larĝe alĝustigis la zonon kaj alkroĉis pli oblikve la longan ponardon; poste li forviŝis de sur siaj ŝuoj la polvon, prenis sian bastoneton en la manon kaj eniris kuraĝe tra la urba pordego.
Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermiĝis por li eĉ unu dompordo, nenie oni vokis laŭ lia espero: “Venu, Malgranda Muk! manĝu kaj trinku ĉe ni kaj ripozigu la etajn piedojn!”
Antaŭ granda bela domo li nun haltis kaj rigardis ĝin per sopiroplenaj okuloj, kiam malfermiĝis unu el la fenestroj kaj maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaŭ kantante:
La pordo de l’ domo malfermiĝis, kaj Muk vidis eniri multegon da hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, ĉu li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuraĝon kaj eniris en la domon. Antaŭiris lin du katidoj, kaj ĉi tiujn li decidis sekvi, ĉar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la kuirejo.
Kiam li atingis la supron de l’ ŝtuparo, renkontis lin tiu sama maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro. Ŝi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. “Vi ja ĉiun invitis al via kaĉo,” respondis Malgranda Muk, “kaj ĉar mi estas tiom malsata, mi do venis.” La maljunulino ekridis kaj diris: “De kie vi venas, stranga hometo? La tuta urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmanĝi kun ili.” Malgranda Muk rakontis al ŝi, kiel mizera estis lia vivo depost la morto de lia patro, kaj petis ŝian permeson fariĝi hodiaŭ tablogasto de l’ katoj. La virino, al kiu tre plaĉis la nekaŝema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidiĝu ĉe ŝia tablo, kaj donis al li sate da manĝaĵo kaj trinkaĵo. Kiam li estis satiĝinta kaj refortiĝinta, ŝi longe observis lin kaj poste diris: “Malgranda Muk, restu ĉe mi en mia servo; vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone.” Malgranda Muk, al kiu la kata kaĉo estis treege bongusta, akceptis la proponon kaj tuj fariĝis servisto de Sinjorino Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj. Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj ĉi bestoj Malgranda Muk devis ĉiumatene kombi la felon kaj froti per bonodoraj oleoj; ĉiufoje kiam la mastrino eliris en la urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmanĝi, li devis meti antaŭ ili la pladojn; kaj ĉiunokte li kuŝigis ilin sur silkaj kusenoj kaj ĉirkaŭvolvis per veluraj kovriloj. Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li devis servadi; sed tiuj ĉi postulis malpli da priatentado, ol la katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn. Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de sia patro, ĉar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la nova hejmo; ĉiam li havis plene da manĝaĵo kaj malmulte da laboro, kaj la maljunulino ŝajnis tute kontenta pri li. Sed iom post iom la katoj fariĝis malbonkondutaj: kiam la maljunulino forestis el la domo, ili ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro kiel frenezaj, disĵetadis ĉion, kio baris al ili la vojon, kaj disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekaŭdis sian mastrinon suprenvenantan sur la ŝtuparo, ili forrampadis sur siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaŭ nenio okazis. Sinjorino Ahavzi koleriĝadis, kiam ŝi vidis sian ĉambron tiel ruinigita, kaj kulpigadis Muk’on pri ĉio; li tiam vane asertis sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel senpekan, ŝi kredis pli, ol al sia servisto.