Выбрать главу

Tre malĝoja pro tio, ke ankaŭ ĉi tie li ne trovis sian feliĉon, Malgranda Muk decidis eksiĝi el la servo de Sinjorino Ahavzi. Sed ĉar la sperto instruis al li, jam dum lia unua vojaĝo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun ĉiam lia mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de Sinjorino Ahavzi estis ĉambro, kiu ĉiam restis ŝlosita, kaj kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte aŭdis la virinon ĉirkaŭbruadi malantaŭ la pordo. Multe li donus por tio, se li povus ekscii, kion ŝi tenas tie kaŝita; kaj nun, dum li pensis pri sia vojaĝa mono, venis al li en la kapon, ke eble tie troviĝas kaŝitaj la trezoroj de l’ virino. Sed ĉiam la pordo restis ŝlosita, kaj estis al li neeble atingi la trezorojn.

Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la hundetoj, kiun ŝi ĉiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per ĉiuspecaj amservoj, kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaŭ por diri, ke Muk ĝin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto, sekvis ĝin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la dormoĉambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaŭ malgrandan pordon, kiun li tie neniam vidis antaŭe. La pordo estis duone malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk ĝin sekvis. Miris kaj ĝojis la malgrandulo, sin trovante nun en la ĉambro, kiu jam de longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris ĝin de ĉiuj flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj vestaĵoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el ĉi tiuj vazoj kaptis lian apartan atenton. Ĝi estis el kristalo, kun belaj entranĉitaj figuraĵoj. Li eklevis ĝin kaj turnadis en ĉiuj direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke ĝi havas kovrilon nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj disrompiĝis je milo da pecetoj.

Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaŭ senviva de teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis forkuri, alie la maljunulino lin certe batus ĝismorte. Li do decidis komenci senprokraste la vojaĝon, sed antaŭe li ĉirkaŭrigardis ankoraŭ unu fojon, ĉu ne utilus al li dum lia marŝado tiu aŭ alia havaĵo de Sinjorino Ahavzi. Subite renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili tute ne estis belaj; sed liaj propraj ŝuoj jam ne povis plu vojaĝi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj ĝuste pro sia grandeco, ĉar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio ĉiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn ŝuojn de infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke ĝi tie ne havas sufiĉe por fari, li ankaŭ ĉi tion proprigis al si, kaj forrapidis el la ĉambro. Li tuj kuris en sian propran ĉambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan turbanon, alkroĉis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaŭ la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, ĝis liaj fortoj preskaŭ finiĝis. Antaŭe neniam li kuris tiel rapide; eĉ ŝajnis al li, kvazaŭ li ne povas ĉesi kuri, kvazaŭ nevidebla potenco peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la pantofloj havas ian specialecon, ĉar ili ĵetegis sin senhalte antaŭen, lin kunfortrenante. Per ĉiuj eblaj rimedoj li penis haltigi ilin; sed nenio helpis, ĝis fine, en terura korpremiĝo, li kriis al si mem, kvazaŭ al ĉevalo; “Pru! halt’! pru-u-u!” Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin ĵetis, ellaciĝinta, sur la teron.

La pantofloj ĝojigis lin treege; ĉar nun ja fine li akiris al si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por trovi lian feliĉon. Sed, malgraŭ sia ĝojo, li endormiĝis pro laceco; ĉar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun ĉiam ĝi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis, aperis al li en sonĝo la sama hundeto, kiu, en la domo de Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis: “Kara Muk, vi ankoraŭ ne bone komprenas la uzadon de viaj pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la bastoneto vi povas trovi trezorojn, ĉar ĉie, kie oro estas enterigita, ĝi frapos trifoje la teron; por arĝento, dufoje.” Tiel sonĝis Malgranda Muk. Revekiĝinte, li pripensis la mirigan sonĝon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi ĉi tiun lertaĵon trifoje intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian.

Kelke da fojoj la kompatindulo falis forte sur la nazon; tamen li ne lasis sin senkuraĝigi, sed ripetis la provon, ĝis li fine sukcesis. Kiel rado li turniĝis sur sia kalkanumo, ekdeziris sin en la plej proksiman urbon, kaj — ekveturis la pantofloj supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaŭ ol Malgranda Muk povis konscii, kio fariĝas kun li, li jam sin trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li iom promenis tra tiu ĉi popolamaso; sed baldaŭ li trovis ĝin pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, ĉar sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte falŝanceliĝis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la batojn de tiu aŭ alia, kun kiu kunpuŝiĝis lia elstareganta ponardo.

Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kuŝas subtere oro kaj arĝento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por sin riĉigi je kelke da groŝoj; sed por tio li ja estis tro fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj. Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante, ke plej bone pagus tiajn servojn la reĝo de la urbo, li demandis pri la vojo al la palaco. Antaŭ la pordo de l’ palaco estis gardostaranto, kiu demandis lin, kion li serĉas ĉi tie. Je lia respondo, ke li serĉas oficon, oni kondukis lin al la estro de la sklavoj. Al tiu ĉi lasta li sciigis sian deziron kaj petis lin, ke li havigu al li oficon inter la reĝaj kurieroj. La sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo ĝis la piedoj kaj parolis: “Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaŭ la longon eĉ de unu manstreĉo, vi volas esti reĝa kuriero? For de ĉi tie! Kun tiaj malsaĝuloj mi ne havas tempon por ŝerci.” Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraŭ la plej rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam antaŭ la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni donu al li sufiĉe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Li mem iris al la reĝo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia propono. La reĝo estis gajhumora sinjoro kaj ĝojis multe, ke la sklavestro retenis Malgrandan Muk’on por celo de amuzo. Li ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaŭ la palaco la necesajn aranĝojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone regalu la hometon. La reĝo rakontis al siaj princoj kaj princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaŭ vespere. Tiuj ĉi rerakontis ĝin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimiĝis la vespero, regis ĉe la kortego kaj en la urbo plej ĝoja ekscito kaj ĉiuj, kvazaŭ torento, direktiĝis amase al la herbejo, kie oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman hometon.