“Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi,” diris Selim; “kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon.”
La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimiĝis unu al alia kaj igis la fremdulon sidiĝi en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plenŝtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refreŝigis Selim sian voĉon per plengorĝo da sorbedo, forpuŝis de la buŝo sian longan barbon, kaj ekparolis: “Aŭdu do la historion pri Kalifo Cikonio.”
La Historio pri Kalifo Cikonio.
I.
Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo Ĥasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, ĉar varmege estis tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al tempo iom da kafo, kiun verŝis al li lia sklavo, kaj ĉiufoje, kiam plaĉis al li la gusto de l’ trinkaĵo, li kontente karesis al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. En ĉi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, ĉar li estis tiam plej malsevera kaj afabla. Ĝuste tial vizitis lin ĉiutage ĉirkaŭ tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaŭ en ĉi tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraŭ sia kutimo, tre enpensiĝan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la buŝo kaj diris: “Pro kio vi faras tiel mediteman vizaĝon, grandveziro?”
La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis antaŭ sia sinjoro kaj respondis: “Sinjoro, ĉu mi faras mediteman vizaĝon, mi ne scias: sed malsupre, antaŭ la palaco, staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotaĵojn ke mi ĉagreniĝas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj moneroj.”
La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian amikaĵon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la kolportisto. Ĉi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizaĝa kaj ĉifone vestita. Li portis keston, en kiu troviĝis ĉiuspecaj vendotaĵoj: perloj kaj ringoj, riĉe ornamitaj pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro esploris ĉion; fine, la kalifo aĉetis por si mem kaj por Mansor belajn pistolojn; por la edzino de l’ veziro, kombilon. Kiam la kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis malgrandan tirkeston kaj demandis, ĉu ankaŭ tie troviĝas komercaĵoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en ĝi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skribaĵo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.
“Mi ricevis ĉi tiujn ambaŭ objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka,” diris la kolportisto. “Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion.”
La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, eĉ se li ne povis legi ilin, aĉetis la skribaĵon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege sciiĝus, kion la skribaĵo enhavas. Tial li demandis la veziron, ĉu li ne konas iun, kiu povas ĝin deĉifri.
“Favora mia estro!” respondis ĉi tiu; “apud la granda moskeo loĝas homo, kiun oni nomas Selim la Saĝa; tiu komprenas ĉiujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figuraĵojn.”
Baldaŭ aperis la saĝa Selim.
“Selim,” parolis al li la kalifo, “vi estas, laŭdire, tre saĝa; rigardu do ĉi tiun skribaĵon kaj sciigu min, ĉu vi povas ĝin legi. Se vi sukcesos ĝin legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, ĉar en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Saĝa.”
Selim sin klinis kaj diris: “Efektiviĝu via volo, sinjoro!”
Dum longa tempo li atente rigardis la skribaĵon, poste ekkriis subite: “Tio estas latinaĵo, sinjoro; oni pendigu min, se ĝi ne estas latinaĵo.”
“Diru, kion ĝi enhavas,” ordonis la kalifo, “se latinaĵo ĝi estas.”
Selim tradukis: “Ho vi, kiu ajn trovos ĉi tion, laŭdu Allah’on pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en ĉi tiu skatoleto kaj diros: Mutabor, tiu povos sin aliformigi en kiun ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun saman vorton. Sed, post la aliformiĝo, gardu vin, ke vi ne ridu; alie la sorĉvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi restos besto.”
Kiam Selim la Saĝa finis legi, pleniĝis de ĝojo la koro de l’ kalifo. Li ordonis al la saĝulo ĵure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: “Jen bonegan aĉeton ni faris, Mansor. Kiel ĝoje mi atendas la momenton, kiam mi fariĝos besto! Morgaŭ matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj aŭskultos, kion oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo.”
II.
En la sekvinta tago, Kalifo Ĥasid apenaŭ matenmanĝis kaj sin vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laŭ ordono, dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la vastaj ĝardenoj de l’ kalifo; sed vane ili ĉirkaŭspionadis je io vivanta, por ekprovi la grandfaraĵon. Fine la veziro proponis, ke oni iru ĝis lageto, kie li ofte vidis multe da bestoj, precipe cikonioj, kiuj ĉiam kaptis lian atenton per sia blekado kaj grava sintenado.
La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaŭ iris al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene paŝadis tien kaj ĉi tien, serĉante ranojn kaj iom blekante de tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, duan cikonion, alflugantan tiuregionen.
“Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro,” diris la grandveziro, “ĉi tiuj ambaŭ longakruruloj kondukas unu kun la alia belan interparoladon. Se ni do fariĝus cikonioj?”
“Bone dirita,” respondis la kalifo. “Sed ni antaŭe pripensu, kiamaniere oni rehomiĝas. — Jen mi trovis: trifoje kliniĝinte orienten kaj dirinte Mutabor, tiel mi refariĝas kalifo, kaj vi veziro. Sed pro la ĉielo ne ridu, alie ni pereos.”
Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta super ilia kapo, proksimiĝas malrapide al la tero. Tuj li eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis ĝin al la grandveziro, kiu ankaŭ enflaris, kaj ambaŭ kriis: Mutabor!
Malŝvelis al ili la kruroj kaj iĝis maldikaj kaj ruĝaj: la belaj flavaj pantofloj de l’ kalifo kaj de lia kunulo fariĝis malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj fariĝis flugiloj; la kolo eliĝis el la ŝultroj kaj longiĝis unu ulnon; la barbo ne estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.
“Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira moŝto,” parolis la kalifo, post longedaŭra mirego. “Per la barbo de l’ Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan.”
“Mi dankas plej humile,” respondis la grandveziro, riverencante; “sed miaflanke, mi kuraĝas certigi vin, ke Via Alteco havas preskaŭ pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se plaĉas al vi, ni iru aŭskulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, ĉu ni efektive povas paroli cikonie.”
Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Ĝi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimiĝis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antaŭen, kaj aŭdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: —
“Bonan tagon, Sinjorino Longakrur’; jam tiel frue sur kampo?”