“Kiam fariĝis tago, timo antaŭ eltroviĝo kaj premanta sento de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsterniĝon, kiam oni tie post kelkaj tagoj rakontadis ĉie la aferon, kun la aldono, ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila, timoplena, mi reiris Firenzon: jam antaŭe mia venĝo ekŝajnis al mi iom supermezura, sed nun mi ĝin eĉ malbenis, ĉar multe tro kare mi pagus por ĝi, se la prezo estus via vivo. Mi alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon. Kion mi sentis, vidante vin suriri la eŝafodon kaj tiel heroe suferi, pri tio mi ne volas paroli; sufiĉas diri, ke kiam via sango tie elŝprucis, jam fariĝis neŝancelebla mia decido, dolĉigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja ĉion scias, kio poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi ĉi tiun vojaĝon. Kiel peza ŝarĝo premis min la penso, ke vi ankoraŭ ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum multaj tagoj kaj fine fari plenan malkaŝan konfeson pri mia kulpo.”
Ĝis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian manon. “Mi bone sciis, ke vi estas pli malfeliĉa ol mi, ĉar ĉiam, kvazaŭ per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi faru al vi ankoraŭ unu demandon: kiel fariĝis, ke vi venis sub tiu ĉi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, aĉetinte por mi la domon en Konstantinopolo?”
“Mi reiris Aleksandrion,” respondis la alia. “Malamo al ĉiuj homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj nacioj, kiujn oni nomas ‘kulturaj’: kredu al mi, ĉe miaj Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj kelke da samepensantaj junuloj kaj aliĝis al tiuj kuraĝaj Mamelukoj, kiuj tiel ofte fariĝis la teruro de la franca armeo. Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l’ paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovaĝan vivon de vagisto, dediĉitan al batalo kaj ĉaso. Kun tiuj homoj, kiuj respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; ĉar kvankam miaj Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Eŭropanoj, tamen ili estas tute netuŝitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj ambicio.”
Zaleŭkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Eŭropo. Li prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj mortu.
Kortuŝita, la gasto rigardis lin. “El tio mi scias,” li diris, “ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu pro tio mian plej varman dankon.” Li salte leviĝis kaj ekstaris plenstature antaŭ la greko, kiun preskaŭ teruris la militista teniĝo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda misteroplena voĉo de lia gasto. “Via propono estas bela,” parolis tiu ĉi plue; “por ĉiu alia ĝi estus alloga, sed mi — ne povas ĝin akcepti. Jam staras selita mia ĉevalo, jam atendas min miaj servistoj; adiaŭ, Zaleŭkos!”
La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, ĉirkaŭprenis sin adiaŭante. “Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomiĝas mia gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?” demandis la greko.
La fremdulo rigardis lin longe, ankoraŭ unu fojon premis al li la manon kaj diris: “Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi estas la rabisto Orbasano.”
FINO.