“Plej bonan dankon, kara Fraŭlino Blekbek’. Mi ĵus serĉis mian matenmanĝeton. Ĉu vi ne volas akcepti ranfemureton aŭ kvaroneton de lacerto?”
“Mi humile vin dankas; hodiaŭ mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas danci hodiaŭ antaŭ la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, private, ekzerci min iome.”
Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn paŝojn. La kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis ŝin per la okuloj. Sed kiam ŝi stariĝis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberiĝis el iliaj bekoj nekontraŭstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, antaŭ ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis sin. “Vere, tio estis ŝerco,” ekkriis li, “kiu per oro ne estus pagebla. Domaĝe, ke la malsaĝaj bestoj lasis sin fortimiĝi per nia ridado; alie ili certe estus ankaŭ kantintaj!”
Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformiĝa stato. Li diris al la kalifo sian timon.
“Per Mekka kaj Medina! Malbona ŝerco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortaĉon; al mi ĝi ne volas reveni.”
“Trifoje ni devas kliniĝi orienten, dirante samtempe: Mu —, Mu —, Mu —.”
Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe kliniĝis, tiel ke iliaj bekoj preskaŭ tuŝis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo kliniĝadis, kaj kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu —, Mu —, ĉiu memoro pri ĝi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro estis kaj restis — cikonioj!
III.
Malĝojaj, la ensorĉitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne sciis, kion fari en ĉi tiu malfeliĉo. El sia cikonia haŭto ili ne povis eliri; eĉ en la urbon ili ne povis reveni, por sin rekonigi; ĉar kiu kredus al cikonio, ke ĝi estas la kalifo? Kaj eĉ se oni kredus tion, ĉu la Bagdadanoj nomus kalifo cikonion?
Dum multe da tagoj ili ĉirkaŭvagadis, mizere nutrante sin per kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile manĝeblaj pro iliaj longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj ranoj, ĉar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj frandaĵoj. Ilia sola plezuro en ĉi tiu malĝoja situacio estis tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo.
En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur la stratoj. Sed ĉirkaŭ la kvara tago post ilia ensorĉo, sidante sur la palaco de l’ kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo en ruĝa orebrodita mantelo sidis sur multornamita ĉevalo; ĉirkaŭis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post li; kaj ĉiuj kriadis: “Vivu Mizra! Saluton al la estro de Bagdado!” Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la palaca tegmento, kaj Kalifo Ĥasid parolis:
“Ĉu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorĉita, grandveziro? Tiu Mizra estas filo de mia ĝismorta malamiko, la potenca sorĉisto Kaŝnur, kiu, en malbona horo, ĵuris venĝon al mi. Tamen mi ankoraŭ ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto de mia malfeliĉo; ni iru al la tombo de l’ Profeto; eble en sankta loko la sorĉo malplenumiĝos.”
Ili leviĝis de la tegmento de l’ palaco kaj ekflugis laŭ la direkto de Medina.
Sed ne bone prosperis al ili la flugado, ĉar ambaŭ cikonioj ankoraŭ malmulte sin ekzercadis.
“Ho ve!” ekĝemis la grandveziro post kelke da horoj, “kun afabla permeso de via kalifa moŝto, baldaŭ finiĝos miaj fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperiĝis, kaj ni farus bone, serĉante restadejon por la nokto.”
Ĥasid aŭskultis favore la peton de sia servisto; kaj ĉar li ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu ŝajnis, kvazaŭ ĝi donus rifuĝejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis pasigi ĉi tiun nokton, estis en pasinta tempo, laŭŝajne, kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli bone konservitaj ĉambroj atestis pri la iama belegeco de la domo. Ĥasid kaj lia akompananto ĉirkaŭiris tra la koridoroj, serĉante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor.
“Granda sinjoro,” li diris mallaŭte, “estas ja, mi scias, malsaĝe de la flanko de grandveziro, eĉ pli malsaĝe de la flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al mi en la koro, ĉar tutproksime mi bone aŭdis plendsonojn kaj ĝemegojn.”
Nun haltis ankaŭ la kalifo kaj klare ekaŭdis mallaŭtan ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj petegis lin, ke li ne ĵetu ilin en novajn nekonatajn danĝerojn. Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron eĉ sub la cikonia flugilo, elŝiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj rapidiris antaŭen en malluman koridoron. Li alvenis baldaŭ al pordo, kiu ŝajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare ekaŭdis ĝemetojn kaj iom da plorkriado. Li puŝe malfermis la pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la ruiniĝinta ĉambro, kiun eta kradfenestro nesufiĉe lumigis, li ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj rulfluadis el ŝiaj rondaj okulegoj, kaj per raŭka voĉo ŝi elsonigis el la kurba beko siajn ĝemojn. Sed kiam ŝi ekvidis la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaŭ eniris, tiam ŝi eligis laŭtan ĝojkriadon. Gracie, per la brunemakulita flugilo, ŝi elviŝis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda miro de l’ du ĉeestantoj, ŝi ekkriis en bona, homa lingvo araba:
“Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antaŭsigno de mia saviĝo; ĉar estas al mi antaŭdirite, ke per cikonioj venos al mi granda feliĉo.”
Rekonsciiĝinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia longa kolo, gracie aranĝis siajn maldikajn krurojn, kaj diris:
“Strigino! Juĝante laŭ viaj vortoj, mi devas vin kredi mia kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi aŭdos nian historion.”
La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni jam scias.
IV.
Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj diris:
“Aŭdu ankaŭ mian historion kaj sciiĝu, ke mi estas ne malpli malfeliĉa, ol vi. Mia patro estas la Reĝo de Hindujo; mi, lia malfeliĉa solfilino, nomiĝas Lusa. Tiu sorĉisto Kaŝnur, kiu ensorĉis vin, ĵetis ankaŭ min en la malfeliĉon. Unu tagon li venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenĵeti lin de la ŝtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove alŝteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia ĝardeno ion refreŝigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel sklavo, trinkaĵon, kiu ŝanĝis min en ĉi tiun abomenan figuron. Svenintan pro teruro, li portis min ĉi tien, kaj kriegis en miajn orelojn, per terura voĉo: ‘Ĉi tie vi restu, malbelega, eĉ de la bestoj malestimata, ĝis via morto, aŭ ĝis iu deziros propravole edziĝi kun vi eĉ en ĉi tiu monstra formo. Tiel mi venĝas min al vi kaj al via malhumila patro.’ De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malĝoja, mi vivas kiel ermitino en ĉi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj eĉ de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; ĉar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno superŝutas per sia pala lumo ĉi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la vualo.”
La strigino ĉesis paroli, kaj denove forviŝis per la flugilo la larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri ŝia doloro.
La kalifo estis, dum la rakontado de l’ reĝidino, profundiĝinta en medito.