“Ho sinjoro!” ekkriis li, kiam mi eniris, “mi preferus kuŝi sur la plejprofundejoj de l’ maro, ol pasigi ankoraŭ unu nokton en tiu ĉi ensorĉita ŝipo.”
Mi demandis lin pri la kaŭzo de lia maltrankvileco, kaj li respondis:
“Post kelkhora dormado mi vekiĝis kaj ekaŭdis, kiel oni kuradas tien kaj ĉi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke estas vi; sed estis almenaŭ dudek, kiuj tie ĉirkaŭkuradis; mi aŭdis ankaŭ vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la ŝtuparon pezaj paŝoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur de tempo al tempo mi rekonsciiĝis, kaj tiam mi vidis tiun saman homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante kaj trinkante ĉe tiu ĉi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu kuŝas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante ĉe lia flanko.”
Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi ankaŭ ja estis bone aŭdinta la mortintojn. Ŝipveturi en tia societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo profundiĝis en medito. “Jen mi trovis!” ekkriis li fine. Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia avo, sperta kaj multvojaĝinta homo; ĝi povus efiki kontraŭ ĉiuspecaj fantomoj kaj sorĉaĵoj. Li certigis ankaŭ, ke tiu dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile malhelpebla, se ni senlace ripetos preĝsentencojn el la Korano. La propono de l’ maljunulo tre plaĉis al mi. Maltrankvilanime ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis ĉambreto, en kiun ni decidis retiriĝi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, sufiĉe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. Poste ni firmfermis laŭ eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo surskribis en ĉiuj kvar anguloj la nomon de l’ Profeto. Tion farinte, ni atendis la teruraĵojn de l’ nokto.
Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi forte ekdormemiĝis. Mia kunulo tial konsilis al mi preĝdiri kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontraŭefikis. Subite fariĝis supre granda movado. Knaris la ŝnuregoj; piedaj paŝoj sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj voĉoj estis klare aŭdeblaj. Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni ekaŭdis iun malsuprenveni la ŝtuparon de l’ kajuto. Tion aŭdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun lernigis al li lia avo kontraŭ fantomoj kaj sorĉaĵoj:
Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je ĉi tiu sentenco, kaj stariĝis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo malfermegiĝis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis najlitan al la masto. La najlo ankoraŭ traestis lian cerbon, sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli riĉe vestita, kiun mi ankaŭ vidis supre kuŝantan. La kapitano, — estis ja klarerekoneble li, — havis palan vizaĝon, grandan nigran barbon, kaj sovaĝe ruliĝantajn okulojn, per kiuj li ĉirkaŭrigardis la tutan ĉambron. Dum li preteriris nian pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, ŝajnis tute ne rigardi al la kaŝanta nin pordo. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la tablo, kiu staris en la mezo de l’ kajuto, kaj laŭte, preskaŭ kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli laŭtiĝis kaj koleriĝis; fine ekfrapis la kapitano la tablon per pugnigita mano, ektremigante la tutan ĉambron. Sovaĝe ridante, la alia salte leviĝis kaj faris signon al la kapitano, ke li sekvu lin. Tiu ĉi sin levis, eltiregis sian sabron el la ingo, kaj ambaŭ forlasis la ĉambron. Ni spiris pli libere, kiam ili estis for; sed nia timo ankoraŭ neniel finiĝis. Sur la ferdeko fariĝis ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis rapida kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke malleviĝas sur nin eĉ la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite — profunda silento! Post multe da horoj, kuraĝinte resupreniri, ni trovis ĉion en antaŭa stato; alie ol antaŭe kuŝis eĉ ne unu; ĉiuj estis rigidaj kiel ligno.
Ni tiel pasigis sur la ŝipo multe da tagoj. Ĝi veturadis ĉiam orienten, kie, laŭ mia kalkulo, sendube kuŝis la tero. Sed, eĉ se ĝi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte ĝi ŝajnis ĉiam veturi returnen; ĉar, kiam la suno leviĝis, ni ĉiufoje retroviĝis sur la sama loko. Ĉi tion ni ne povis klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj ĉiunokte veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis antaŭnoktiĝe ĉiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni jam antaŭe provis ĉe la pordo en la kajuto: ni skribis sur pergamenon la nomon de l’ Profeto kune kun la sentenco de la avo, kaj ĉirkaŭligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime ni atendis en nia ĉambreto la sekvon. Ĉi tiun fojon la fantomoj ŝajnis eĉ pli terure furiozi, ol antaŭe; sed jen, la sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin lasis. Ni streĉis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni bezonis, por peleti la ŝipon antaŭen; kaj tiamaniere ni transiris en kvin tagoj spacon sufiĉe grandan.
Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, la teron, kaj ni dankis Allah’on kaj lian Profeton pro nia mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta ĝin nokto ni veturadis laŭlonge de l’ marbordo, kaj la sepan matenon ni kredis ekvidi urbon, nemalproksime kuŝantan. Kun granda peno ni ĵetis ankron, kiu tuj enfundiĝis; poste, surakviginte malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per ĉiuj fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis tie en la maron, ni surbordiĝis. Ĉe la urba pordego ni informiĝis pri la nomo de la urbo kaj sciiĝis, ke ĝi estas Hinda urbo, kuŝanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie ni refreŝigis nin post nia aventurplena vojaĝo. Mi ankaŭ serĉis tie saĝan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorĉarto. Li kondukis min en malmulteuzatan flankstraton ĝis senpretenda domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke mi demandu pri Mulej.
En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, ke mi serĉas la saĝan Mulej’on, kaj li respondis al mi, ke tio estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la mortintoj, kaj kion ekaranĝi por forigi ilin el la ŝipo. Li respondis, ke la ŝipanaro estas verŝajne, pro iu krimo, sorĉetenita surmare; la sorĉo, diris li, kredeble malefektiviĝos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur fariĝi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kuŝas. Al mi, li kredis, apartenas ĉiarajte la ŝipo, kune kun ĝia tuta ŝarĝo, tial ke mi kvazaŭ ĝin trovis; tamen mi nepre prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi riĉe rekompencos lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorĉisto Mulej ne ĉesis laŭdi nian feliĉan ideon ĉirkaŭvolvi la velojn per sentencoj de l’ Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo.
Estis ankoraŭ iom frue en la tago, kiam ni alvenis la ŝipon. Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kuŝis jam post unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kuŝigis ilin teren. Ni daŭrigis desegi la mortintojn, kaj jam antaŭvespere ĉiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu surŝipe krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi ĝin eĉ je unu hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la maston por transportigi lin teren. Tamen de ĉi tiu embaraso liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte ĉi tion, la sorĉisto elparolis super ĝi misterplenajn vortojn kaj superŝutis per la tero la kapon de l’ mortinto. En la sama momento tiu ĉi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el la sklavoj.