Выбрать главу

“Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojaĝo. Ĉi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis ĝin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netuŝebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urĝega bezono.”

Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj ĵetiĝis al liaj okuloj, eble pro ia antaŭsento, ĉar de post tiu tago mi neniam revidis lin plu.

La vojaĝo plenumiĝis sen ia malfeliĉo. Baldaŭ ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Ĉi tie mia franka amiko luis por mi ĉambron, kaj konsilis al mi, elspezi saĝe mian monon, kiu sumiĝis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj ĉion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie feliĉa, ĉar tute ne plaĉis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis ĉe ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen ĉi tiuj estis ja noblaj junuloj.

Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi aŭdis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentiĝis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis ĝin.

Sciiĝinte, ke tre baldaŭ iros senditaro el Franklando al La Porto, mi dungiĝis kiel ĥirurgo en la sekvantaron de l’ ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaŭ du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la ŝlosilon; kaj nun, sola kaj de ĉiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis ĉion en sama stato, kiel mia patro ĝin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj ĉi tiu sin klinis kaj diris: “Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron.” Ĉi tion mi tute ne povis, kaj ankoraŭ nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontraŭ la pastro; kaj vere mi devis min juĝi feliĉa pro tio, ke li ne konsideris ankaŭ la domon kaj la komercaĵojn de mia patro kiel testamentaĵon. Tio estis la unua malfeliĉo, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastiĝis, ĉar mi hontis ludi rolon ĉarlatanan, kaj mankis al mi en ĉiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al riĉuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfeliĉa Zaleŭkos. Ankaŭ la komercaĵojn de mia patro mi ne povis vendi, ĉar jam tuj post lia morto disforiĝis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malĝoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaĝadas la landon kaj elmontras siajn vendotaĵojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte aĉetas de ili, ĉar ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu ĝin garde, kaj per la cetero mi aĉetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, ŝalojn, silkajn ŝtofojn, kuracajn ŝmiraĵojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur ŝipo, mi ekvojaĝis duafoje Franklandon.

Apenaŭ mi preterveturis la kastelojn de l’ bordoj Dardanelaj, denove ŝajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojaĝo estis mallongedaŭra kaj feliĉa. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj ĉie mi trovis tre aĉetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da vendotaĵoj, kaj de tago al tago mi fariĝis pli riĉa. Fine, opiniante, ke mi jam sufiĉe ŝparis, por povi riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercaĵojn kaj foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektuŝi alian aferon, kiu donis al mi ŝatindan profiton: mi helpis min ankaŭ per mia kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afiŝoj, ke jen prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da malfeliĉuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj[4]. Tiel mi venis fine al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en ĉi tiu urbo, ne sole ĉar ĝi tre plaĉis al mi, sed ankaŭ pro tio, ke mi volis mallaciĝi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi luis magazenon en la kvartalo Santa Croce (santa kroĉe), kaj ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn ĉambrojn kun altano[5]. Senprokraste mi ĉirkaŭportigis miajn afiŝojn, kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaŭ mi malfermis mian magazenon, alvenis arege la aĉetontoj; kaj kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol aliaj, ĉar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.

Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu vesperon, antaŭ ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraŭ unu fojon, laŭkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laŭ mia memoro, ne estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en ĝi ordonon, ke mi troviĝu akurate je la dekdua horo tiunokte sur la ponto nomata Ponte vecchio (ponte vékkio). Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; sed ĉar mi ne konis en Firenzo eĉ unu homan estaĵon, mi fine diris al mi, ke eble oni volas konduki min kaŝe al iu malsanulo: jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; sed mi alligis antaŭzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia patro.

Mallonge antaŭ noktomezo mi eliris, kaj baldaŭ alvenis al Ponte vecchio. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj decidis atendi, ĝis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis la dekdua horo ĉe la preĝejoj de la urbo. Mi elrektiĝis, kaj jen antaŭ mi staris altkreska viro, tute envolvita en ruĝan mantelon, kies unu brustrandon li tenis antaŭvizaĝe. Komence mi iom ektimis, ĉar tiel subite li ekstaris malantaŭ mi tie. Sed tuj mi retrankviliĝis kaj diris:

“Se estas vi, kiu venigis min ĉi tien, diru, per kio mi devas vin servi?”

La ruĝmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: “Sekvu!”

Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do restis staranta kaj diris:

“Tiel ne estu, sinjoro! Volu antaŭe sciigi min, kien. Mi petas vin ankaŭ montri al mi iom vian vizaĝon, por ke mi vidu, ĉu vi bone intencas al mi.”

Sed la ruĝulo ŝajnis tute ne atenti mian peton. “Se vi ne volas, Zaleŭkos, restu do hejme,” respondis li, ekforirante.

Ĉe tio, ekregis min la kolero.

“Ĉu vi kredas,” ekkriis mi, “ke homo miaspeca lasas sin ridinduligi de ĉiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile en malvarma nokto?”

Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante ankoraŭ pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la angulo de l’ plej proksima strato. Iom post iom moderiĝis mia kolero; almenaŭ mi havis la mantelon, kaj ĉi tiu devis ja doni la ŝlosilon de l’ stranga aventuro. Mi ĵetis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaŭ mi faris cent paŝojn, preteriris min tuŝproksime alia persono, kiu flustris franklingve: “Estu singarda, grafo! Tiuĉinokte nenio farebla!” Sed antaŭ ol mi povis rigardi ĉirkaŭen, jam la persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaŭ ombron, ŝtelirantan laŭlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ĝi lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la mantelon, kvazaŭ mi trovis ĝin ie; sed se mi tion farus, la nekonato povus reprenigi ĝin triapersone, kaj mi havus nenian klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente la mantelon. Ĝi estis el peza genova veluro purpura, borderita per astrakana felo kaj riĉe brodita per oro. La belega aspekto de l’ mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.

вернуться

4

Estinta itala ormonero: ital., zecchino; hisp., zequi; france kaj angle, sequin; germ., Zechine.

вернуться

5

Altano: germane, Altan: balkonsimila teraseto aŭ estrado, alkonstruita al doma fasado kaj portata de subkonstruaĵo (ĉu muroj, ĉu kolonoj); en ĉi tiu rilato ĝi diferencas de ordinara balkono, kiu elstaras el la muro de l’ domo. La germana vorto Altan devenas de la itala altana.