Mi portis ĝin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotaĵon; sed mi postulis por ĝi prezon tiel altan, ke mi estis certa trovi neniun, kiu konsentos aĉeti. Mia celo estis, fikse rigardi en la okulojn ĉiun, kiu demandos pri la prezo de la pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; ĉar, post kiam li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis lian figuron. Aperis multe da aĉetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris ĉies rigardojn; sed neniu similis eĉ iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankaŭ rimarkis, ke ĉiu, kiun mi demandis, ĉu vere ne troviĝas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laboraĵon tiel valoregan kaj delikatan.
Fine, ĉirkaŭ vesperiĝo, venis junulo, kiu ofte estis ĉe mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Ĵetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: “Per Dio, Zaleŭkos, mi nepre devas havi vian mantelon, eĉ se mi pro tio ruiniĝos”: kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur ĝin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaĝulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensaĵon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed ĉe la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo kroĉitan al ĝi paperfolieton, kiun li ĵetis al mi, dirante: “Jen, Zaleŭkos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo.” Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: “Alportu la mantelon hodiaŭ nokte je la konata horo al Ponte vecchio: atendas vin kvar cent zekinoj.” Mi staris kvazaŭ fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian feliĉon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe daŭris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la aĉetinto de la mantelo kaj diris al li: “Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas ĝin vendi.” Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur ŝerce; sed, konvinkiĝinte, ke mi estas tute serioza, li koleriĝis pro mia postulo kaj nomis min malsaĝulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi deŝiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaŭ la tribunalon. La juĝisto, kiun multe mirigis la plendo, aljuĝis la mantelon al mia kontraŭulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, eĉ cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, ke ĉiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l’ fino, ilia opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol ili, ke mi faris profitan negocon.
Senpacience mi atendis la nokton. Ĉirkaŭ la sama horo kiel hieraŭ mi iris, kun la mantelo sub la brako, al Ponte vecchio. Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj alproksimiĝis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraŭ. “Ĉu vi havas la mantelon?” li demandis. “Jes, sinjoro,” respondis mi, “sed ĝi kostis al mi cent zekinojn kontante.” “Mi scias,” rediris li; “rigardu ĉi tien: jen vi havas kvar cent.” Li proksimiĝis kun mi al la larĝa balustrado de l’ ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro ĝojis je tiu vidaĵo, neniel antaŭsentante, ke tio estos ĝia lasta feliĉo. Mi enpoŝigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli bone la malavaran nekonaton; sed antaŭ la vizaĝo li havis maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. “Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco,” mi diris; “kion vi nun postulas de mi? Sed antaŭe mi devas kondiĉi, ke ĝi ne estu io malbona.” “Vi vane estas maltrankvila,” respondis li; “mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed por mortinto!”
Mirigita, mi ekkriis: “Kiel tio povas esti?”
“Mi venis kun mia fratino el malproksima lando,” rakontis li, kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: “ni loĝis ĉi tie ĉe amiko de nia familio. Hieraŭ mia fratino subite mortis de malsano, kaj la parencoj volas enterigi ŝin morgaŭ. Sed, laŭ malnova kutimo de nia familio, ĉiuj samfamilianoj devas kuŝi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. Nu, al miaj parencoj mi ne domaĝas ŝian korpon, sed al mia patro mi devas alporti almenaŭ la kapon de lia filino, por ke li vidu ŝin ankoraŭ unu fojon.”
Ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al mi, verdire, sufiĉagrade terura; tamen, mi ne kuraĝis ion kontraŭdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la demando, kial ĉio ĉi tio devas fariĝi nokte kaj tiel sekrete. Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian intencon kruela, malhelpus ĝin, se li provus plenumi ĝin tage; sed se la kapo estos definitive detranĉita, ili jam ne povos multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranĉu ĝin propramane.
Dume ni alvenis antaŭ grandan belegan domon. Mia akompananto ĝin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni preterpasis la ĉefan enirejon de l’ domo; eniris tra malgranda pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, supreniris mallarĝan tordŝtuparon. Ĝi kondukis en nesufiĉe lumigitan koridoron, el kiu ni venis en ĉambron, kiun heligis lampeto fiksita sur la plafono.
En ĉi tiu ĉambro estis lito, en kiu kuŝis kadavro. La nekonato deturnis sian vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi siajn larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la ĉambron.
Mi elpakis miajn tranĉilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi ĉiam havis ĉe mi, kaj proksimiĝis al la lito. Je la tuta kadavro, estis videbla nur la kapo, sed ĉi tiu estis tiel bela, ke, vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizaĝo estis pala; la okuloj, fermitaj. Komence mi entranĉis la haŭton, same kiel faras ĥirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian plej akran tranĉilon, kaj tratranĉis, per unu bato, la gorĝon. Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj refermis ilin, kaj, ekĝemante profunde, ŝajnis nur en tiu momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango elŝprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la malfeliĉulinon neniu alia krom mi. Ke ŝi jam ne plu vivis, estis tute ne dubeble, ĉar, post tia vundo, nenio povus ŝin savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu teruraĵo. Ĉu la ruĝmantelulo trompis min? aŭ ĉu eble la fratino estis antaŭe nur ŝajnmortinta? Ĉi tio ŝajnis al mi la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke malpli rapida tranĉo estus revekinta ŝin, ne mortigante; sekve mi pretiĝis por findetranĉi la kapon. Sed ankoraŭ unu fojon ekĝemis la mortanta, streĉetendis sin per dolorega ekmovo, kaj mortis. Ĉe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaŭ freneza de timo, mi elkuregis el la ĉambro. Sur la koridoro regis plena mallumo, ĉar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne estis videbla eĉ ia postsigno; kaj mi devis palpiri laŭlonge de la muro, por atingi la tordŝtuparon. Fine mi trovis ĝin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaŭ malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, ĉar en tiu domo fariĝis al mi neelporteble terure. Antaŭenpelata de timo, mi kuregis en mian loĝejon kaj enprofundiĝis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan faraĵon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagiĝo mi iom retrankviliĝis. Estis, laŭ mia opinio, tre neverŝajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antaŭ tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, daŭrigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antaŭe ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia ĉapo kaj mia zono, ja ankaŭ miaj tranĉiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, ĉu mi forgese lasis ilin en la ĉambro de l’ mortigita, aŭ perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla ŝajnis al mi, bedaŭrinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!