Выбрать главу

Valetio akceptis min en sian domon, ĝis mi resaniĝis; poste li noblanime provizis min per vojaĝa mono; ĉar ĉio, kion mi laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la juĝistaro. El Firenzo mi vojaĝis Sicilion, kaj de tie per la unua ŝipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaŭe alkonfidis al mia amiko; mi ankaŭ petis, ke li permesu al mi loĝi ĉe li; sed kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne volas ekloĝi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo jam aĉetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo ankaŭ diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaŭ. Mi tuj iris tien kun mia amiko. Ĝoje akceptis min ĉiuj miaj konatoj. Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie la aĉetinto de la domo.

Mi legis: “Zaleŭkos! du manoj estas nun pretaj senripoze labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la domo, kiun vi vidas ĉi tie, kune kun ĝia tuta enhavo; kaj ĉiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuliĝos inter la plej riĉaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, kiu estas pli malfeliĉa ol vi!” Mi povis bone diveni, kiu estas la aŭtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, responde al mia demando, ke ĝi estis homo, kiun li prenis por Franko: li surhavis ruĝan mantelon. Nun mi sciis sufiĉe, por konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraŭ ĉio, ne estas tute senigita je ĉiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis ĉion plej bone aranĝita, — interalie, magazenon kun komercaĵoj pli belaj ol mi iam havis antaŭe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi daŭrigas miajn vojaĝojn; sed tiun landon, kie mi fariĝis tiel malfeliĉa, mi neniam revidis plu. Ĉiujare mi ricevis, de post tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ĝojas scii, ke tiu malfeliĉulo estas nobla homo, tamen li ne povas foraĉeti la ĉagrenon de mia animo, ĉar ĉiam vivos en mi la terura bildo de la mortigita Bianka.

Zaleŭkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La aliaj aŭskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol ĉiuj kortuŝita ŝajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la rakontado, li profunde ekĝemis; kaj al Mulej ŝajnis, kvazaŭ liaj okuloj pleniĝis unufoje de larmoj. Ankoraŭ longatempe ili priparoladis la historion.

La fremdulo demandis: “Ĉu vi do ne malamas la nekonaton, kiu tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al danĝero eĉ vian vivon?”

“Verdire,” respondis la greko, “estis iam horoj, en kiuj mia koro akuzadis lin antaŭ Dio, ke li alportis al mi tiun ĉi malfeliĉon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la kredo de miaj prapatroj, kaj tiu ĉi ordonas al mi ami miajn malamikojn; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi.”

“Vi estas nobla homo!” ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li premis al la greko la manon.

Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne sin donu al ripozo, ĉar ĉi tie estas la loko, kie oni plej ofte surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la malproksimo aron da rajdantoj.

Tre konsternis la komercistojn ĉi tiu sciigo; sed la fremdulo miris pri ilia maltrankvileco, ĉar li opiniis, ke ili estas sufiĉe bone armitaj, por ne timi araĉon da rabemaj araboj.

“Jes, sinjoro,” respondis al li la gardistarestro, “se ĝi estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kuŝiĝi por ripozi; sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro tio estas necese, ke ni tenu nin prete.”

La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Aĥmet, la maljuna komercisto, respondis: “Rondiras pri tiu mirinda homo ĉiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estaĵo, ĉar jam ofte li venke batalis sola kontraŭ kvin eĉ ses atakantoj; aliaj opinias lin iu kuraĝa franko, kiun malfeliĉo forpelis en ĉi tiun regionon; sed el ĉiuj pridiroj nur la jena estas nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj ŝtelisto.”

“Tion vi tamen ne povas certigi,” protestis Leza, unu el la komercistoj. “Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento kuraĝas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte tion pagas, povas sendanĝere daŭrigi sian vojon, ĉar Orbasano estas la sinjoro de la dezerto.”

Tiel interparoladis la vojaĝantoj en la tendo. La gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis ĉirkaŭ la tendaro, komencis maltrankviliĝi. Granda amaso da rajdantoj vidiĝis en interspaco de duonhora vojo: ili ŝajnis alrajdi rekte al la tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj sciigis, ke verŝajne oni baldaŭ atakos la karavanon. La komercistoj interkonsiliĝis, kion ili devas fari: ĉu iri renkonte al la malamikoj, aŭ atendi la atakon. Aĥmet kaj la du pli maljunaj komercistoj volis tion ĉi lastan; sed la flamiĝema Mulej kaj Zaleŭkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la fremdulon. Tiu ĉi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan tuketon kun ruĝaj steloj, alligis ĝin al lanco kaj ordonis al sklavo starigi ĝin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin ĉiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Ŝajnis tamen, ke tiuj ĉi jam ekvidis la signon sur la tendo, ĉar ili subite dekliniĝis de sia antaŭa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda ĉirkaŭiro.

Mirigite la vojaĝantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu ĉi staris antaŭ la tendo, tute indiferenta, kvazaŭ nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenaĵo. Fine Mulej interrompis la silenton: “Kiu vi estas, ho potenca nekonato,” ekkriis li, “kiu per sola movo de l’ mano obeigas la sovaĝajn rabistajn bandojn de l’ dezerto?” — “Vi taksas mian arton pli alta ol ĝia vera valoro,” respondis Selim Baruĥ. “Per ĉi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsaviĝis el mallibereco. Kion ĝi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojaĝas kun ĉi tiu signo, troviĝas sub potenca protekto.”

La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al ĝi longan kontraŭstaradon.

Pli trankvilanime oni nun kuŝiĝis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenaĵo, ili ekforiris pluen.

La morgaŭan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojaĝantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: “Mi diris al vi hieraŭ, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiaŭ ĝin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. — Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej aĝa; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondiĉe ke ĝis lia morto mi restu ĉe li. Sed ĉar li atingis grandan aĝon, mi revenis ne pli frue ol antaŭ du jaroj en mian hejmon, ne sciiĝinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ĝin favorkore bonigis.”

вернуться

6

Turka juĝisto.