Kiam la reĝo kaj liaj filoj kaj filinoj sidiĝis sur la tribuno, Malgranda Muk elpaŝis sur la herbejon kaj faris antaŭ la geeminentuloj treege gracian riverencon. Ĝojokrioj eksonis de ĉiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron oni tie neniam vidis antaŭe. La korpeto kun la giganta kapo, la manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la larĝa zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj — vere, ĉio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido. Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li stariĝis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis sian kontraŭulon. La sklavestro jam elektis, laŭ la deziro de Muk mem, la plej rapidpiedan el la reĝaj kuristoj. Tiu ĉi fine elpaŝis, stariĝis flanke de l’ malgrandulo, kaj ambaŭ atendis la signalon. Nun, laŭaranĝe, eksvingis Reĝidino Amarza sian vualon, kaj, kvazaŭ du sagoj, forpafitaj al la sama celo, ekflugis ambaŭ vetkurantoj tra la herbejo.
Tuj ĉe la komenco la reĝa kuristo antaŭiĝis je sufiĉe granda interspaco, sed Muk lin sekvis ĉaskurege per siaj pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe staris ĉe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaŭ glaciiĝinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj momentoj; sed kiam unua la reĝo ekplaŭdis per la manoj, hurais la popola amaso kaj ĉiuj ekkriis: “Vivu la venkinto de l’ vetkuro! Vivu Malgranda Muk!”
Dume oni alkondukis Malgrandan Muk’on, kiu ĵetis sin teren antaŭ la reĝo kaj parolis: “Plejpotenca reĝo! nur malgrandan prezenton de mia arto mi ĵus faris; volu nun favore permesi, ke oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj.” — “Ne,” respondis al li la reĝo, “vi estos mia korpokuristo kaj plej intima servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi ĉiujare ricevos kiel salajron; kaj ĉe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi manĝos.”
Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe serĉitan feliĉon, kaj ĝoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio, li ĝuis la apartan favoron de la reĝo, ĉar tiu ĉi konfidadis al li siajn plej urĝajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco.
Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l’ reĝo; ili koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja taŭgas por nenio krom rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro. Tial ili organizis kontraŭ li multe da konspiroj; sed ĉiuj ĉi konspiroj malsukcesis kaŭze de l’ granda konfido, kiun havis la reĝo al sia Sekreta Ĉef-Korpokuristo (ja: eĉ ĝis ĉi tiu alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!).
Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraŭ li, tute ne volis sin venĝi; por tio li ja estis tro bonkora; kontraŭe, li pripensis rimedojn, por fariĝi amata de siaj malamikoj kaj necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri kiu en sia feliĉo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn, li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li iom pli da inklino. Jam ofte li aŭdis, ke la patro de l’ nuna reĝo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj enfalis en lian landon: oni ankaŭ diris, ke li en tiu tempo mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun Malgranda Muk kunportis ĉiam kaj ĉie sian bastoneton, esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l’ mortinta reĝo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en malproksiman parton de l’ palaca ĝardeno, kiun li malofte vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano ekmoviĝas. Tri fojojn ĝi frapis la teron. Nun li eltiris sian ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn ĉirkaŭstarantajn kaj reenŝteliĝis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon, kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la mallumo, plenumi sian entreprenon.
Sed la elfosado de l’ trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed granda kaj peza lia fosilo; kaj ĉirkaŭ du horojn li devis labori, por fari fosaĵon nur du-tri futojn profundan. Fine lia fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Ĉe tio li fosis ankoraŭ pli diligente, kaj baldaŭ li elterigis grandan feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosaĵon, por vidi, kio kuŝis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj moneroj. Sed ĉar liaj malgrandaj fortoj tute ne sufiĉis por suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaŭ sian manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la urnon kaj surŝarĝis sur sian dorson la plenigitan manteleton. Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn pantoflojn, li neniam formoviĝus de la loko, ĉar terure premegis lin la ŝarĝo de la oro. Tamen li sukcesis atingi nerimarkite sian ĉambron kaj kaŝis tie sian oron sub la kusenojn de sia kanapo.
Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis, ke nun ja ĉio ŝanĝiĝos, kaj ke li akiros al si el inter siaj kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj. Sed ĝuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli saĝe li estus tiutempe farinta, bone ŝmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun sia manteleto plena de oro!
La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis ĉe la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris: “Li estas falsmoneristo.” La sklavestro Aĥmet diris: “Li ĝin flatakiris de la reĝo.” Sed Arĥaz, la reĝa kasisto, lia morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la kason de sia sinjoro, diris sen ĉirkaŭfrazo: “Li ja ŝtelis ĝin.” Por havi certecon pri la afero, ili nun interkonsiliĝis; kaj la ĉeftrinkaĵoverŝisto Korĥuz aperis unu tagon, kun mieno tre malĝoja, antaŭ la okuloj de l’ reĝo. Li tiel trudmontradis sian melankolian teniĝon, ke la reĝo demandis lin, kio al li estas. “Ho ve!” li respondis, “mi malĝojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro.” — “Kion vi fablas, amiko Korĥuz?” rediris al li la reĝo. “De kiam mi plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?” La ĉeftrinkaĵoverŝisto respondis, ke li ja superŝutas per oro la sekretan ĉefkorpokuriston, sed al siaj malfeliĉaj fidelaj servistoj li donas nenion. Tre mirigis la reĝon ĉi tiu sciigo. Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj senpene la konspirantoj vekis ĉe li la suspekton, ke Muk forŝtelis iel la monon el la kasejo. Multe ĝojis la ĉefkasisto, ke la afero prenis ĉi tiun turniĝon; ĉar en ĉiu okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l’ kaso. La reĝo donis ordonon, sekrete observadi ĉiujn movojn de Malgranda Muk, por lin kapti, se eble, ĉe plena farado.
Ĝuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfeliĉan tagon, Malgranda Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaŭ remalplenigis lian kason, sin armis per sia fosilo kaj enŝteliĝis en la palacan ĝardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da mono. En sufiĉe granda distanco sekvis lin la spionoj, kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la ĉefkasisto Arĥaz; kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno en sian manteleton, ili sin ĵetis sur lin, kunkatenis al li la manojn kaj tuj kondukis lin antaŭ la reĝon. Kompreneble, ĉi tiu interrompo de lia dormado jam metis lian reĝan moŝton en tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian malfeliĉan sekretan ĉefkorpokuriston kaj ordonis, ke la juĝa esploro senprokraste komenciĝu. Oni jam elterigis la urnon kaj metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, ĉe la piedoj de la reĝo. La ĉefkasisto atestis, ke li kaj liaj observistoj surprizis Muk’on en la momento, kiam li tiun ĉi urnon kun ĝia ora enhavo enfosis en la teron.