“Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!” ekkriis subite Reĝidino Amarza. Ĉiuj, mirigitaj, rigardis al la reĝo: grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis malsupren antaŭ lia mentono; ankaŭ sin mem ili reciproke rigardis kun mirego kaj teruro: ĉiuj estis pli-malpli riĉe provizitaj per la strangaj kapornamaĵoj.
Oni prezentu al si la konsterniĝon de la kortego! Oni tuj sendis voki ĉiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj restis. Oni operaciis unu el la reĝidoj, sed liaj oreloj tuj rekreskis.
En sia kaŝejo, en kiun li retiriĝis, Malgranda Muk baldaŭ eksciis pri la tuta okazintaĵo; kaj nun li plene konsciis, ke venis la tempo reokupiĝi pri la afero. Jam antaŭe, per la mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li aĉetis vestaron, kiu sufiĉe bone taŭgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestiĝon. Kun sako da figoj li eniris en la palacon de l’ reĝo kaj proponis, kiel fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema; sed kiam Malgranda Muk manĝigis figon al unu el la reĝidoj kaj tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antaŭa stato, ekdeziregis ĉiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere resanigu. Dume la reĝo, nenion dirante, lin prenis je la mano kaj kondukis en sian ĉambron. Tie li malfermis pordon kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li sekvu lin. “Jen estas miaj trezoroj,” diris la reĝo; “elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur liberigos min de ĉi tiu malhonoranta malsano.” Tio estis kvazaŭ dolĉa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj tutproksime de ili kuŝis lia vergeto. Nun li ĉirkaŭiris en la salono, kvazaŭ li volus admiri la trezorojn de l’ reĝo; sed apenaŭ li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis lian bastoneton, deŝiris sian falsan barbon kaj vidigis al la miranta reĝo la bone konatan vizaĝon de l’ forpelita Muk. “Perfida reĝo,” li parolis, “kiu pagas fidelajn servojn per sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel ĉiutagan memoraĵon pri Malgranda Muk.” Eldirinte la lastajn vortojn, li sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de tie, kaj antaŭ ol la reĝo povis krii eĉ unu fojon por helpo, Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li loĝas ĉi tie en granda riĉeco, sed tute sola, ĉar li malestimas la homojn. Lia spertoriĉa vivo faris lin granda saĝulo, kaj, malgraŭ lia stranga eksteraĵo, li meritas vian admiron, pli ol vian mokadon. —
Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri mia malĝentila konduto kontraŭ la bona hometo, kaj mia patro pardone liberigis min de la postrakonta “kutima,” kiun li destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaŭ ni tiom lin amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, ĝis li mortis, ni alte respektis lin, kaj ĉiam ni kliniĝadis antaŭ li tute same profunde, kiel antaŭ kadio kaj muftio[9].
La vojaĝantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en tiu ĉi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por la plua vojaĝo. Ankaŭ en ĉi tiun tagon ĝisdaŭris la hieraŭa gajeco, kaj ili sin donis al ĉiuspecaj ludoj kaj amuzaĵoj. Post komuna tagmanĝo ili alvokis la kvinan komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian ŝuldon, kiel jam faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia vivo estas tro malriĉa je frapantaj okazintaĵoj, kaj tial li ne volas paroli pri ĝi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la fabelon pri la falsa princo.
La Fabelo pri la Falsa Princo.
Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu lernoservis ĉe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri, ke Labakano kudradis mallerte; kontraŭe, li povosciis fari laboraĵojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante, ke li estis mallaborema. Tamen ne ĉio estis en ordo en la kapo de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum tutaj horoj, tiel ke la kudrilo fariĝis brulruĝa en lia mano kaj ekfumiĝis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis laboraĵojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, — kaj, bedaŭrinde, tio okazis plej ofte, — li sidadis absorbita en siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizaĝo kaj tuta teniĝo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris ĉiufoje: “Labakano havas denove sian aristokratan vizaĝon.”
Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena preĝo hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege ŝparakiritan veston, elpaŝis el la moskeo, trairis per malrapidaj fieraj paŝoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: “Pacon al vi, Labakano,” aŭ: “Kiel vi fartas, amiko?” li eksvingis grandanime la manon aŭ, en specialaj okazoj, klinis belmaniere la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, ŝerce: “Naskita princo vi ja estas, Labakano,” li ĝojis pro tio kaj respondis: “Ĉu ankaŭ vi rimarkis tion?” aŭ: “Mi jam de longe tiel pensas!”
Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda subtajloro Labakano, sed ĉar li estis en ceteraj rilatoj bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn kapricojn. Okazis ĝuste tiutempe, ke Selim, la frato de l’ sultano, haltis travojaĝe en Aleksandrio; kaj unu tagon li sendis festveston al la majstro, por ke ĝi estu de li korektita, kaj la majstro transdonis ĝin al Labakano, ĉar tiu ĉi faradis la plej delikatajn laboraĵojn. Vespere, kiam la majstro kaj la aliaj subuloj foriris, por mallaciĝi post la ŝarĝpenado de l’ tago, Labakano, puŝata de nekontraŭstarebla sopiro, reeniris en la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe li staris tie antaŭ la vesto, enpense admirante jen la belegan brodaĵon, jen la briletantajn ŝanĝkolorojn de la silko kaj veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaŭ mallibervole li surmetis ĝin, kaj jen, ho miro! ĝi vestis lin tiel perfekte, kiel se ĝi estus por li farita. “Ĉu mi ne estas princo tute same bona kiel iu alia?” li demandis sin, paŝante en la ĉambro tien kaj reen. “Ĉu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo naskita?” Surmetante la veston, la subtajloro ŝajnis samtempe alpreni tute reĝan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito la penson, ke li estas nekonata reĝido, kaj kiel nekonata reĝido li nun decidis forvojaĝi en la mondon kaj tian lokon forlasi, kie la homoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ne povas vidi, sub la kovraĵo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon. Ŝajnis al li, kvazaŭ la belega vesto estas al li sendita de iu bonvola feino; li do bone sin gardis malŝati tiel multvaloran donacon, enpoŝigis la malmultan monon, kiun li havis kontante, kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarŝis el la pordego de Aleksandrio.
Dum li vojaĝadis, la nova princo elvokis ĉiuloke grandan miron, ĉar la belega vesto kaj lia serioza, majesta teniĝo tute ne konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian demandon, li ĉiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la afero havas kaŭzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin ridinda per sia piedirademo, li aĉetis por malalta prezo maljunan ĉevalon, kiu trafe al li konvenis, ĉar, havante neŝanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam ĝi embarase devigis lin prezentiĝi kiel lerta rajdisto, kio tute ne estis lia forta flanko.