Unu tagon, dum li vojiris malrapide antaŭen sur sia Murva, — tiel li nomis sian ĉevalon, — alvenis alia rajdanto, kiu petis permeson rajdi en lia societo, ĉar, diris li, per interparolado mallongiĝos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela kaj ĝentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon pri “kien” kaj “de kie,”; kaj montriĝis, ke ankaŭ li, same kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li nomiĝas Omar, estas nevo de l’ bejo Elfi, la malfeliĉa Paŝao de Kajro, kaj nun vojaĝas de loko al loko, por plenumi komision, kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama nekaŝemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li estas de alta deveno kaj vojaĝas pro sia plezuro.
La ambaŭ junuloj plaĉis multe unu al la alia kaj daŭrigis kune la vojon. La duan tagon de l’ komuna vojaĝo Labakano demandis sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj eksciis, je sia granda miro, jenon: — Elfi Bejo, la Paŝao de Kajro, edukis Omar’on de lia plej frua infaneco, kaj tiu ĉi neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfeliĉaj bataloj, devis forkuri, mortige vundita, li malkaŝis al sia zorgato, ke li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarĥo, kiu, pro timo de la profetaĵoj de siaj astrologoj, forigis la junan princidon de sia kortego, ĵurante, ke li ne volas lin revidi pli frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke, la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la aĝon de dudek du jaroj, li troviĝu ĉe la famekonata kolono El-Seruja, je kvar tagvojaĝoj, oriente de Aleksandrio; tie li transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun li donis al li, kaj diru al ili: “Jen mi estas kiun vi serĉas”; se ili respondos: “Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis,” li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro.
Tre mirigis la subtajloron Labakanon ĉi tiu sciigo. Per enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin la penso, ke al tiu ĉi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti nevo de potenca paŝao, la sorto plie donis rangon de princido, sed al li mem, kiu ja posedas ĉiujn princajn ecojn, ĝi donacis, kvazaŭ por moko, senfaman naskiĝon kaj vivovojon tute ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li devis konfesi al si, ke tiu ĉi lasta havas trajtojn de vizaĝo treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj manieroj, unuvorte, ĉiuj eksteraj perfektaĵoj, kiuj povas iun rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontraŭdirebla, ke homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, eĉ pli bonvena al la princa patro, ol la vera princido.
Ĉi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj la sekvintan nokton li eĉ ekdormis kun ili. Sed kiam li malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la kuŝantan apud li Omar’on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj sonĝi pri sia certa feliĉo, vekiĝis en li la penso, tion akiri al si, aŭ ruze aŭ perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido, kroĉiĝis al la zono de l’ dormanto; singarde, senbrue li eltiris ĝin, por enpuŝi en la bruston de ĝia posedanto. Sed eĉ la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li do kontentiĝis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem la pli rapidan ĉevalon de l’ princido; kaj antaŭ ol Omar vekiĝis kaj sin vidis senigita je ĉiuj siaj esperoj, lia perfida kunvojaĝanto jam malproksimiĝis je sufiĉe multe da mejloj.
Estis ĝuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraŭ kvar tagojn, por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata. Kvankam la loko, kie troviĝis ĉi tiu kolono, estis malproksima je ne pli ol du tagvojaĝoj, tamen li tre rapidis por tien alveni, ĉar ĉiam li timis, ke la vera princido alvenos unua. En la fino de l’ dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja. Ĝi staris sur malgranda monteto en vasta ebenaĵo kaj estis videbla el du-trihora distanco. Ĉe tiu ĉi vido, la koro de Labakano ekbatis pli laŭte. Kvankam, dum la du ĵus pasintaj tagoj, li jam havis sufiĉe da tempo por pripensi la rolon, kiun li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema; sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian kuraĝon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon.
La ĉirkaŭaĵoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj, sufiĉe da provizaĵoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia vivteno. Li nun haltis kun sia ĉevalo sub kelkaj palmoj kaj tie atendis, kion sendos al li lia sorto. Ĉirkaŭ la morgaŭa tagmezo li ekvidis grandan procesion de ĉevaloj kaj kameloj, venantan tra la ebenaĵo en direkto al la kolono El-Seruja. La procesio haltis ĉe la malsupro de l’ monteto, sur kiu staris la kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel karavano de riĉa paŝao aŭ ŝejko. Labakano prave konjektis, ke ĝuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li vidigus al ili jam hodiaŭ ilian estontan estron, sed li moderigis sian deziregon prezentiĝi kiel princo, ĉar ĉiuokaze la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn esperojn.
La matena suno vekis la feliĉegan tajloron por la plej grava momento de lia vivo, kiam li leviĝos el sia malalta sfero kaj stariĝos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante sian ĉevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la doloron de l’ princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed la kubo estis ĵetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita, kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton sufiĉe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca el la reĝoj. Sentimigite de ĉi tiu penso, li sidiĝis sur sian ĉevalon, prenis sian tutan kuraĝon en manoj por igi ĝin orde galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la malsupron de l’ monteto. Li desaltis de sia ĉevalo kaj alligis ĝin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en sufiĉe granda nombro; poste li eltiris la ponardon de l’ princido Omar kaj eksupreniris la monteton. Ĉe la piedo de l’ kolono staris ses viroj. Tiuj ĉi akompanis maljunulon kun nobla reĝa mieno: lia belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kaŝmira ŝalo, lia blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin homo riĉa kaj altranga. Labakano, alpaŝinte, sin klinis antaŭ li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon:
“Jen mi estas, kiun vi serĉas.”
“Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis,” respondis la maljunulo, kun larmoj de ĝojo; “ĉirkaŭprenu vian maljunan patron, kara mia filo Omar!”
La bona tajloro estis de ĉi tiuj solenaj vortoj tre kortuŝita kaj ĵetis sin, duone ĝojante, duone hontante, en la brakojn de l’ maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate ĝui la feliĉegon de lia nova rango. Elrektiĝinte el la brakoj de l’ princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la ebenaĵo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia ĉevalo prezentis strangan vidaĵon; ĉu pro obstineco, ĉu pro laceco, la ĉevalo, ŝajne, tute ne volis pluen: ĝi ŝoviĝis antaŭen per falŝanceliĝa irado, kiu estis nek paŝado nek trotado, kaj per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis ĝin al pli rapida kurado. Baldaŭ, tro baldaŭ Labakano rekonis sian ĉevalon Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam ekloĝis en li la demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera frunto siajn uzurpitajn pretendojn.
Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la mano; kaj nun, malgraŭ la malbona irado de l’ ĉevalo Murva, li jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton. “Haltu!” li kriis, “kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin trompi de plej malnobla mensogulo. Estas mi, kiu nomiĝas Omar; kaj neniu mortemulo kuraĝu profani mian nomon!”