Granda miro pentriĝis sur la vizaĝoj de la apudstarantoj pro ĉi tiu ŝanĝiĝo de aferoj; sed pli ol ĉiuj konsternita ŝajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita trankvileco: “Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de tiu homo. Ĝi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol nian koleron.”
Ĝis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Ŝaŭmante de kolerego, li volis trapuŝiĝi ĝis Labakano, sed la ĉirkaŭstarantoj sin ĵetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj la maljuna princo parolis: “Vere, filo mia, la kompatindulo estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfeliĉulon.”
Jam kvietiĝis la kolerego de l’ princido; plorante, li kriis al la princo: “Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi ĵurpetas vin, pro memoro de mia patrino, aŭskultu min!”
“Sankta mia Dio!” respondis la alia; “li jam rekomencas deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?” Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin konduki malsupren de la monteto. Ili ambaŭ sidiĝis sur belajn ĉevalojn, drapiritajn per riĉaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra la ebenaĵo fronte de l’ tuta procesio. Sed al la malfeliĉa princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur dromedaro, kaj apud li restis ĉiam du rajdistoj, kiuj havis por ĉiu lia movo plej atenteman okulon.
La maljuna princo estis Saaŭd, sultano de la Veĥabanoj[10]. Longan tempon li vivis seninfana, ĝis fine al li naskiĝis princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l’ knabo, deklaris, ke ĝis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la danĝero, esti forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li atendis lian aperon. Ĉi tion la sultano rakontis al sia supozata filo, kaj esprimis grandan kontentiĝon pri lia bela staturo kaj lia dignoplena teniĝo.
Kiam ili venis en la landon de l’ sultano, ĉie la loĝantoj akceptis ilin per ĝojokrioj, ĉar jam tra ĉiuj urboj kaj vilaĝoj disvastiĝis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam starigis arkojn el floroj kaj branĉoj, brilegaj ĉiukoloraj tapiŝoj ornamis la domojn, kaj la popolo laŭte gloris Dion kaj lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Ĉio ĉi tio plenigis per feliĉo kaj ĝojo la fieran koron de l’ tajloro; sed des pli malfeliĉa sendube sin sentis la vera Omar, kiu, ankoraŭ mankatenita, sekvis en silenta malespero la procesion. Neniu atentis lin ĉe la ĝenerala ĝojego, kiu tamen en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj da voĉoj, sed pri li, la laŭrajta portanto de la nomo, neniu interesiĝis; nur tiu aŭ alia demandis, kiun oni kunforkondukas tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l’ sultanido la respondo de liaj gardantoj: “Ĝi estas freneza tajloro.”
Fine la procesio alvenis en la ĉefurbon de l’ sultano, kie oni jam faris, por ilin akcepti, preparojn eĉ pli grandiozajn, ol en la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino, atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de l’ palaco. La plankon de ĉi tiu salono kovris grandega tapiŝo; la muroj estis ornamitaj per helblua ŝtofo, kiu pendis de grandaj arĝentaj hokoj per oraj ŝnuroj kaj kvastoj.
Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej multkolore en la profundo de l’ salono, kie sur trono sidis la sultanino. La trono staris sur kvar ŝtupoj kaj estis ĉirkaŭforĝita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo de l’ sultanino baldakenon el ruĝa silko, kaj la Ŝejko de Medina ventumadis ŝin per ventumilo el pavaj plumoj.
Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun ĉi lastan ankaŭ ŝi neniam revidis de lia naskiĝo, sed signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi la infanon, pri kiu sopiris ŝia koro, kaj tial ŝi estis certa, ke eĉ el inter miloj da aliaj ŝi tuj lin povus rekoni. Nun ekaŭdiĝis la bruo de la alproksimiĝanta procesio, trumpetado kaj tamburado intermiksiĝis kun la ĝoja aplaŭdado de l’ popola amaso, la hufofrapado de la ĉevaloj eksonis sur la korto de l’ palaco, ĉiam pli kaj pli proksime bruadis la paŝoj de la venantoj, malfermegiĝis la pordoj de l’ salono, kaj tra la vicoj de la falantaj sur la vizaĝon servistoj rapidis la sultano, tenante sian filon per la mano, antaŭ la tronon de l’ patrino.
“Jen,” li parolis, “mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de tiel longe sopiras.”
Sed la sultanino interrompis lin. “Tio ne estas mia filo,” ŝi ekkriis; “tio ne estas la trajtoj de vizaĝo, kiujn la Profeto al mi montris en sonĝo!”
En la momento, kiam la sultano volis fari al ŝi riproĉojn pri ŝia superstiĉo, malfermiĝis subite la pordo, kaj, persekutata de siaj gardantoj, de kiuj li sin deŝiris per streĉo de ĉiuj siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li ĵetis sin teren antaŭ la trono: “Ĉi tie mi volas morti; prenu, ho patro kruela, mian vivon, ĉar toleri tiun ĉi honton mi jam ne povas!” Ĉiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase interpuŝiĝis ĉirkaŭ la malfeliĉulo, kaj jam la alrapidantaj gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino, kiu en senparola mirego rigardis ĉion ĉi tion, salte leviĝis de la trono. “Haltu!” ŝi kriis; “ĉi tiu kaj neniu alia estas la ĝusta; ĉi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam vidis kaj tamen rekonas mia koro!”
La gardistoj jam nevole deturniĝis de Omar, sed la sultano, bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la frenezulon. “Al mi apartenas decidi,” li parolis per komanda voĉo, “kaj ĉi tie oni ne juĝas laŭ sonĝoj de virinoj, sed laŭ certaj, neerarigaj signoj; ĉi tiu (montrante Labakanon) estas mia filo, ĉar li alportis al mi la ponardon, la atestan signon de mia amiko.”
“Li ŝtelis ĝin,” kriis Omar; “li malnoble profitis mian sensuspektan konfidon, por min pereigi!” Sed la sultano ne aŭskultis la voĉon de sia filo, ĉar en ĉiuj aferoj li kutimis sekvi nur sian propran juĝon; la malfeliĉan Omar’on li do lasis perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano en sian privatan ĉambron, plena de kolero kontraŭ sia sultanino edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en paco.
La sultanino, siaflanke, profunde malĝojis pro la ĵusaj okazintaĵoj; ŝi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto ekposedis la koron de l’ sultano, ĉar ĝuste tiun saman malfeliĉulon tiom multe da signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi kiel ŝian veran filon. Kiam ŝia afliktiĝo iome kvietiĝis, ŝi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri lia maljusteco. Verdire ĉi tio ne estis facila, ĉar tiu, kiu pretendis esti ŝia filo, jam transdonis al la sultano la ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informiĝis pri la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej perfekta memfido. Ŝi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili ĉion plej precize rakontu al ŝi, kaj poste ŝi konsiliĝis kun siaj plej fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj alian rimedon; fine parolis Meleĥsala, maljuna saĝa Ĉerkesino: “Se mi bone aŭdis, estimegata estrino, la transdoninto de l’ ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomiĝas Labakano kaj estas freneza tajloro?” — “Jes, ĝi estas tiele,” respondis la sultanino; “sed kion vi celas per tio?” — “Ĉu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkaŝe sciigu al vi.” — La sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris konsilon, kiu ŝajne tre plaĉis al ŝia sinjorino, ĉar tiu ĉi tuj leviĝis, por iri al la sultano.