Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaŭ li alpaŝu antaŭ sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton. Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el la sankta fontano Zemzem en Mekka, antaŭlavis siajn manojn por preĝi, turnis sian vizaĝon orienten, ĵetis sin teren kaj preĝis. “Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian veran filon en tiu ĉi horo de l’ provo.”
Li leviĝis kaj resupreniris sian tronon. Ĝenerala scivolego tenis kvazaŭ enkatenitaj ĉiujn apudestantojn; korpremate atentaj, apenaŭ ili kuraĝis spiri; eĉ museton oni povus aŭdi kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn de la antaŭstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun ekparolis la sultano: “Malfermu la kestetojn,” kaj tiuj ĉi lastaj, kiujn ĝis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte malfermiĝis per si mem.
En la de Omar elektita kesteto kuŝis, sur velura kuseno, malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano — granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaŭ, ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidaĵo! en tiu sama momento ĝi ekpligrandiĝis, kaj ĉiam ĝi fariĝis pli kaj pli granda, ĝis ĝi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaŭ li genue, kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidiĝi ĉe lia dekstra mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: “Estas malnova proverbo: Restu tajloro ĉe via laboro! Vere, vi ne meritas mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaŭ nenion povas rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi ŝatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia lando.”
Hontigita, kvazaŭ dispremegita kiel li estis, la kompatinda subtajloro nenion povis respondi; li ĵetis sin teren antaŭ la princo, kaj larmoj ĵetiĝis el liaj okuloj. “Ĉu vi povas pardoni al mi, princo?” li diris.
“Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio fieras ĉiu Abasido,” respondis la princo, igante lin leviĝi; “foriru en paco.” — “Ho vera filo mia!” ekkriis, kortuŝita, la maljuna sultano kaj ĵetis sin sur la bruston de la filo; la emiroj kaj paŝaoj kaj ĉiuj eminentuloj de l’ regno leviĝis de siaj sidejoj kaj kriis: “Vivu la nova reĝido!” kaj, dum la ĝenerala ĝojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton, elŝteliĝis el la salono.
Li malsupreniris en la stalon de l’ sultano, bridis sian ĉevalon Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio. Kvazaŭ sonĝo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la belega kesteto, riĉe ornamita per perloj kaj diamantoj, rememorigis al li, ke sonĝo ĝi ja tute ne estis. Reveninte fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro, desaltis teren, alligis sian ĉevalon al la pordo kaj enpaŝis en la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis, faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj ĉiuj sin ĵetis kiel frenezaj kontraŭ la kompatinda Labakano, kiu tute ne atendis tian ĝentilan akcepton: ili prilaboris lin per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pinĉis per akraj tondiloj, ĝis li falis ellacigita sur amason da malnovaj vestaĵoj.
Dum li tie kuŝis, faris al li la majstro furiozajn riproĉojn pro la ŝtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke ĝuste pro tio li revenis, ĉar li volas ĉion kompensi; vane li proponis trioblan kompensaĵon; la majstro kaj liaj subuloj sin ĵetis sur lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo. Vundbatita kaj ĉifonita, li sidiĝis sur sian ĉevalon Murva kaj rajdis en karavanejon. Tie li kuŝigis sian lacan disbatitan kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l’ vivo surtera, pri la tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco de ĉiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri ĉia grandeco kaj fariĝi respektinda burĝo de la urbo. Kaj la morgaŭan tagon li ne pentis pri sia decido, ĉar la peza mano de l’ majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan moŝtecon.
Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, aĉetis al si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte ĉiujn antaŭaranĝojn kaj alkroĉinte antaŭ sia fenestro elpendaĵon kun la surskribo: “Labakano, tajloro,” li sidiĝis en sia laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele disŝiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al ĝi, kia stranga vidaĵo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu, la kudrilo daŭrigis diligente kudradi; ĝi faris delikatajn, graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris eĉ en siaj plej artoriĉaj momentoj!
Vere, eĉ la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila kaj grandvalora! Kaj ankoraŭ alian valoron havis ĉi tiu donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam finiĝis.
Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaŭ la plej fama tajloro, longe kaj larĝe. Li altranĉadis la vestojn kaj faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj ĉi tiu laboris plue kaj senĉese, ĝis la vesto estis preta. Majstro Labakano havis baldaŭ la tutan urbon kiel klientaron, ĉar li laboradis bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen lernantoj kaj ĉiam post ŝlositaj pordoj.
Tiel la kesteta sentenco, promesinta feliĉon kaj riĉecon, fine plenumiĝis; feliĉo kaj riĉeco, almenaŭ en meza mezuro, akompanadis la paŝojn de la bona tajloro; kaj ĉiufoje kiam li aŭdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en ĉies buŝo, — kiam li aŭdis, ke tiu kuraĝulo estas la fiero kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la iama princo pensis en si mem: “Tamen pli bone ja estas, ke mi restis tajloro, ĉar honoro kaj gloro estas ja danĝeraj aferoj.” Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian povon, certe ĝi ankoraŭ ĉiam kudradas per la eterna fadeno de la bona feino Adolzajdo.
Ĉe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj baldaŭ ĝi atingis Birket el Had, “Fontanon de l’ Pilgrimantoj,” de kie ĝis Kajro estas nur trihora irado. Oni sciis, ke ĉirkaŭ tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaŭ la komercistoj havis la ĝojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el Falk, ĉar ĝi estis rigardata kiel feliĉa antaŭsigno, eniri tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto.
Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiaŭis la fremdulon kaj la grekan komerciston Zaleŭkos kaj iris hejmen kun siaj amikoj. Zaleŭkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj invitis tie tagmanĝi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li antaŭe foriris ŝanĝi sian vestaron, promesinte baldaŭ reveni.
La greko jam faris ĉiun antaŭaranĝon, por bone regali la fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojaĝo apartan korinklinon; kaj kiam la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj staris bonorde sur la tablo, li sidiĝis, por atendi sian gaston.
Nun fine li aŭdis lin, alproksimiĝantan per malrapidaj pezaj paŝoj laŭlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia ĉambro. Li leviĝis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpaŝis malantaŭen, terurita, ĉar jen renkontis lin ĉe la sojlo tiu timiga ruĝmantelulo! Ankoraŭ unu rigardon li ĵetis sur lin: iluzio ĝi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la nigraj okuloj rigardis lin fulme, la ruĝa mantelo kun la oraj brodaĵoj — ĉio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo, estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj skuadis ekscite la bruston de Zaleŭkos. Estas vero, ke li jam repaciĝis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove ĉiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de antaŭmorta timo, tiu ĉagrenego, kiu venenis por ĉiam lian junan vivon, denove preterpasis antaŭ lia animo kvazaŭ per unumomenta ekflugo.